"Atentu, ke chi tiu kopirajtita verko estas disponigata nur sub la GNU Ghenerala Publika Licenco publikigita de The Free Software Foundation, do estu certa, ke vi pretas akcepti tiun licencon antau ol vi surdiskigas au alimaniere kopias, modifas, au distribuas chi tiun rikordaron. La rikordaro estas disponigata sen ia garantio."

Chi tiu Esperanto-traduko aperas nur por ke vi sciu, kion enhavas la anglalingva pagho. Char la plimulto de la Spamoj (spontaneaj amasmesaghoj - sen-petaj amasaj/automataj mesaghoj) estas (ankorau) Usonaj, au almenau anglalingvaj, ne tre utilus, sendi respondon en Esperanto. La ligoj ne-internaj havigas paghojn anglalingvajn.


[ English ]

Oferto pri Spamoj de Wouter F. Pilger
Al sendantoj de nepetitaj retposhtaj reklamoj/varbajhoj

Versio 10nov98 -- Kopirajto (C) 1998 Wouter F. Pilger

NOTU BONE, ke mi ne volas, ke oni sen limigo sendu al mi Spamojn, kaj ke mi rezervas al mi la rajton elpashi kontrau chiu kiu sendas al mi retposhton kontraue al la chi-suba Anonco kaj Oferto.

Rajtoj pri la teksto de chi tiu Oferto pri Spamoj

Kopii, redistribui, modifi kaj produkti derivajhojn de chi tiu Oferto pri Spamoj estas permesate nur sub la kondichoj de la GNU Ghenerala Publika Licenco (GPL). La kopirajton de la plimultaj partoj de chi tiu dokumento posedas Junkbusters Corporation kaj tiuj estas uzataj chi tie kun permeso sub GPL. Chi tiu Oferto pri Spamoj estas sen garantio. Se klarigoj estas bezonataj, konsultu unue la dokumenton titolitan About Junkbusters SPAMOFF publikigitan de Junkbusters Corporation; por ekzempleroj vidu www.junkbusters.com. Ekzempleroj de la GPL estas haveblaj tie au de: Free Software Foundation, 675 Massachusetts Avenue, Cambridge, MA 02139, USA.

Avizo pri Permeso

Mi permesas al chiu kiu ricevas nepetitan reklamon au varbajhon per retposhto (``Vi'') inkluzivigi miajn nomon kaj retadreso(j)n donitajn malsupre en Via respondo al ghia sendinto au ties peranto, sub jenaj kvar kondichoj.
  1. Via respondo devas konsisti el la Anonco kaj Oferto citita chi tie (au iu simila versio publikigita de Junkbusters) kaj la kopirajto-deklaro. Ghi povus inkluzivi ankau la nomojn kaj retadresojn de aliaj kiuj publikigis chi tiun saman Avizon pri Permeso.
  2. La respondo devas esti farata en maniero respondeca kaj prudenta. Ghi devas esti sendata ne per larghaj au multadresaj retmesaghoj.
  3. Vi devas ne fari ion ajn kio kauzos al mi iujn ajn kostojn, respondecojn au devojn.
  4. Via respondo estas Via, ne mia. Vi ne havas permeson agi en mia nomo ajnamaniere.
Mi permesas, ke miaj nomo kaj retadreso(j) malsupre menciitaj estos inkluzivitaj en listoj publikigataj en la Reto pri homoj kiuj alprenis la saman Anoncon kaj Oferton kaj Avizon pri Permeso.

Anonco kaj Oferto

Mi ne volas ricevi nepetitajn reklamojn kaj varbajhojn per retposhto (``Spamoj''). Mi ne volas sen limigo ricevi Spamojn char tio kostas al mi tempon kaj monon. Se vi sendos al mi ajnan Spamon ne observante la kondichojn vortigitajn en la sekvaj nau punktoj, mi interpretos, ke tio signifas, ke vi planas uzi tion kion mi ofertis, ne pagante por ghi. Se vi iam provos fari tion, mi rezervas al mi la rajton fari chiujn elpashojn eblajn al mi sen plue kontakti vin. Elpashoj eblaj al mi inkluzivas juran proceson kontrau vi pro neglekto (kulpa malzorgo) au kontraktorompo, kio povus rezultigi por vi aljughon de konsiderindaj riparopagoj. La senpermesa uzo de mia komputila aparataro kaj programaro povas ech esti krimo.
  1. Mi ofertas ricevi pluan retposhton de vi je la kondichoj menciitaj chi-sube. Se vi sendos al mi ajnan reklamon au varbajhon per retposhto, sen mia eksplicita anticipa skriba konsento, tio estos interpretita kiel viaflanka akcepto de mia oferto.
  2. Por la celoj de punktoj 3 kaj 4, vi estos konsiderata esti sendinta chiujn retposhtajhojn senditajn de ajna natura au jura persono lau evidento asociita kun vi kun la celo sendi retposhtajn reklamojn au varbajhojn.
  3. Vi devos pagi al mi dek US dolarojn por chiu tia retposhta sendajho sendita de vi al mi.
  4. Vi devos pagi al mi dek US dolarojn por chiu ekzemplero de chiu tia retposhta sendajho kiun vi sendos al chiu persono au retadreso menciita malsupre, ech se vi ne sendos ekzempleron al mi. Ekzistas ebleco, ke vi devos pagi ankau al aliaj personoj, se tiuj faris al vi similan oferton.
  5. Mi povos, lau mia elekto, kunagi kun iu ajn el tiaj personoj kun la celo pli facile au ekonomie enkasigi viajn pagojn.
  6. Vi devos sendi al mi la pagon per certigita/garantiita cheko ne pli ol kvin labortagojn post la forsendo de la retposhtajho. Se vi ne scias, al kiu adreso sendi la pagon, vi devos mencii tion en la retposhtajho kaj prezenti al mi facilan manieron por informi vin pri ghi.
  7. Chiu retposhtajho devas havi unikan identigilon, kaj chiu pago devos klare indiki la koncernata(j)n ero(j)n.
  8. Vi devos mencii en chiu retposhtajho al mi viajn nomon kaj plenajn adresojn entreprenan kaj loghejan.
  9. Mi povos, lau mia elekto, modifi la kondichojn au chesigi chi tiun oferton en chiu momento (ech post kiam vi ghin akceptis). Ajnaj novaj kondichoj estos aplikeblaj pri chiuj retposhtajhoj kiujn vi sendos post kiam mi informis vin pri la modifo.

Identigo

Nomo : Wouter F. Pilger
Retadreso 1: w f p i l g e r (a) y a h o o . c o m
Retadreso 2: r e t o k l u b o (a) y a h o o . c o m
Retadreso 3: k a f e j e s t r o (a) y a h o o . c o m
URL : http://www.geocities.com/Paris/9231/spamoff.htm

Fino de Oferto pri Spamoj (ID#: scc49868g699be67)

[ English ]



© 1998 Wouter F. Pilger. Chi tiun paghon vi rajtas kopii au uzi nur sub la kondichoj de la Ghenerala Publika Licenco / General Public License (GPL).
Grandaj partoj © 1998 Junkbusters Corporation, uzataj kun permeso sub GPL.

< w f p i l g e r (a) y a h o o . c o m >
 1