"Atentu, ke chi tiu kopirajtita verko estas disponigata nur sub la GNU Ghenerala Publika Licenco [vidu en jena teksto] publikigita de The Free Software Foundation, do estu certa, ke vi pretas akcepti tiun licencon antau ol vi surdiskigas au alimaniere kopias, modifas, au distribuas chi tiun rikordaron. La rikordaro estas disponigata sen ia garantio."

© 1998 Wouter F. Pilger. Versio 12nov98.


La celo de la Ghenerala Publika Licenco estas: doni al chiuj rajtojn (por, ekzemple, kopii, modifi, distribui la koncernan verkon), ne forprenante rajtojn de aliaj. Tute resume: ''sub la kondichoj de GPL'' vi rajtas fari kun la koncerna verko preskau chion deziratan -- sed vi ne rajtas aserti, ke ghi au via modifo de ghi estas via posedajho (do, ekzemple, vi ne rajtas vendi ghin).
Do vi pri via eventuala kopio au modifo de ghi devas chiam doni denove al chiuj la samajn rajtojn ''sub la kondichoj de GPL'' (indikante, kie oni povas trovi ties plenan tekston).
Char tiumaniere neniu povas regi la pluan sorton de la verko, ghi chiam estas ''sen ia garantio''.
Chi-sube mi donas iom prilaboritan (do ''sengarantian'') tradukon de la komenco de la anglalingva pagho trovebla pri tio che Usona organizajho ''Junkbusters.''

La GNU Ghenerala Publika Licenco

Ne ni verkis la GPL-on: tion faris
The Free Software Foundation

La GPL permesas kopiadon kaj shanghadon de kopirajtitaj dokumentoj

The Free Software Foundation (FSF) estas institucio sen profita celo, kiu projektis la GNU Gheneralan Publikan Licencon / General Public License (GPL) por akceli la publikigadon de senpagaj programoj. La GPL estas uzata de miloj da programistoj, kiuj volas doni al aliaj la rajton kopii kaj modifi la fontkodon de iliaj programoj. Milionoj da homoj profitas de tio.

Ekzemple, Junkbusters Corporation uzas la GPL por permesi al chiuj, uzi ghian Internet Junkbuster lau sia placho. Entreprenoj ja povas uzi ghin por komercaj celoj, sed ne rajtas uzi ghin en produktoj pri kiuj ili asertas sian proprieton (ekzemple por vendi ilin), sen antaua arangho de aparta interkonsento kun Junkbusters Corporation.

La GPL povas esti uzata ankau pri dokumentoj skribitaj en homaj lingvoj. Kiam vi donas al chiuj la permeson, uzi chion de via ret-pagharo "sub la kondichoj de GPL", tio signifas, ke ili ne bezonas agi kontraue al leghoj pri kopirajto, se ili volas elpresi iun vian paghon, au sendi ghin per retposhto al iu alia, ekzemple. Multaj pagharoj ne donas al vi permeson por tio.

Se vi havas hejmpaghon, vi povas utiligi GPL por permesi al aliaj uzi chiujn dokumentojn, kiujn vi kreis por ghi. Se vi indikas nur koprajton pri la pagho, ili lauleghe (depende de la lando) ech ne rajtas ghin elpresi. Se vi ne indikas ke vi posedas ghian kopirajton, ili povus iomete shanghi ghin kaj (depende de la lando) aserti pri ghi sian propran kopirajton. Se vi indikas kaj pri kopirajto, kaj pri GPL, vi permesas al ili kopii ghin, sed ne aserti ghin sia proprajho.


Por pliaj informoj, kaj por la teksto de la GPL, provizore vi devus konsulti la anglalingvan paghon che Junkbusters (au eble alilingvan tie).


© 1998 Wouter F. Pilger. Chi tiun paghon vi rajtas kopii au uzi nur sub la kondichoj de la Ghenerala Publika Licenco / General Public License (GPL).
Grandaj partoj © 1998 Junkbusters Corporation, uzataj kun permeso sub GPL.

<wfpilger@yahoo.com>
 1