SKOLTA ESPERANTO-LIGO:
10 PAŜOJ POR PLI BONA ESTONTECO

© Skolta Esperanto-Ligo, 1997

 

Inter la Naciaj Skolt(in)aj Asocioj ekzistas multaj diferencoj. La Centra Komitato de Skolta Esperanto-Ligo konsistas el volontuloj, kiuj devas plenumi siajn postenajn devojn sen helpo de sekretariinoj aŭ pagitaj oficistoj.

Jen du kialoj pro tio ke nia laboro eblas nur plenumi per Naciaj Reprezentantoj, kiuj gvidas la naciajn grupojn.

Tute alia problemo estas la ekzisto en kelkaj landoj de junularaj organizaĵoj kiuj ne aliĝas al la Skolta Internacia Movado.

Estas la deziro de SEL havi kun ili bonajn kaj amikemajn rilatojn.Tio, ke la strukturo de SEL konsistas el sendependaj Naciaj Sekcioj , kaj kiuj laboras laŭ la kutimoj kaj naciaj eblecoj, estas, samtempe nia forteco kaj malforteco. Niaj Reprezentantoj devas plenumi siajn taskojn inter multaj aliajn - familiaj, profesiaj, studentaj - ili devas krom labori kaj respondi pri la sorto de SEL en siaj landoj kaj devas esti perseveraj kaj konstante laboradi , kaj ne perdi la fidon se la laboro ne donas baldaŭajn fruktojn. Iam ili perdas kuraĝon, kaj malsaniĝas.....; iam ili maliluziiĝas kaj tuta nacia sekcio perdiĝas.

Ne nepre Nacia Reprezentanto devas esti skolt(in)o, ĉar agema kaj helpema persono havas grandan valoron por SEL.

Ni ofte devas pligrandiĝi kaj fortikigi nian rondon de amikoj kaj kunlaborantoj, kaj Vi povas ankaŭ partopreni en ĝi. Same, ne estas bezonataj grandegaj taskojn. Kiam ĉiu faras sian propran taskon kiel oni devas, kaj en la rekta direkto, nia celo alproksimiĝas pli kaj pli.

Ni donas ĉi tie ekzemplojn - el la plej facila al la plej malfacila- por ke Vi elektu, kaj tiel vi povus helpi nin por atingi pli bonan estontecon.

1.- En via lando estas almenaŭ unu persono kiel SEL- reprezentanto. Li / ŝi respondas la informpetojn el sia lando ka
2.- Li havas rekordon de la membraro kaj abonantoj. Kolektas la kotizojn kaj sebdas ilin al la Kasisto kiam tio estas ebla. Li ofte dissendas la bultenon La Skolta Mondo en sia lando.
3.- Aktive serĉas novajn membrojn kaj korespondas kun naciaj skolt(in)aj instancoj. Unufoje en la jaro informas sian agadon al la ĝenerala Sekretario..
4.- Li havas anstatauanton kiam li malsanas au forlasas la postenon; ili dividiĝas la taskojn kaj kunlaboras en la taskoj..
5.- Kelkaj membroj au interesatoj agas kiel punkto 4, asekurante tiel komunajn laborfortojn.
6.- La Nacia Sekcio eldonas bultenon por informi al la esperantistoj kaj al la membroj de la grupo, kaj al la geskoltoj naciskale.
7.- Grupo organizas informan kampanjon por la esperantistoj au por la skoltoj en kunvenoj, renkontiĝoj au (inter)naciaj eventoj. .
8. Oni organizas kunvenon de la membraro dum nacia Esperanto-Kongreso au Skolta renkontiĝo.
9.La membraro organizas sin en diversaj strukturoj por plenumi specifajn taskojn: propagando, eldonado, publikaj rilatoj, kursoj....ktp .
10.- NACIA SEKCIO naskiĝas au fondiĝas, kaj oni elektas demokratie la estraron. .


ĉiu el la supraj paŝoj estas grava por atingi pli bonan estontecon en SEL. Se vi decidas fari ion favore al SEL, turnu sin al la Nacia Reprezentanto en sia lando au rekte al la ĝenerala Sekretario, informu nin pri viaj atingoj kaj malfacilaĵoj por meti ilin en nia jarraporto kaj tiel inviti aliajn personojn samagi.

 

 

Aliĝu skolta-esperanto-ligo
Plifortigita de groups.yahoo.com

   
Aliĝu al Skolta_Esperanto_Ligo
   
 YupiMSN Grupos

scoutnet ring
previous random alert next5 next webring-home
14-02-2005

 

1