-------------------------------------- Pieter Corneliszoon (Cz) Hooft: Amoro kaj Amo Esperanto-traduko de Wouter F. Pilger. (C) 1996 Wouter F. Pilger, Lelystad, NL * (vidu je fino) -------------------------------------- Esperanto-literoj laŭ LATIN3 -------------------------------------- AMORO KAJ AMO El la ampoezio de P.C. Hooft Pieter Corneliszoon Hooft (Nederlando, 1581-1647) tradukis Wouter F. Pilger (eldonita en 1974 de Vulpo-Libroj) -------------------------------------- [Wanneer de Vorst des Lichts...] Kiam la Reĝ' de l' Lumo prenas bridojn orajn En manojn kaj tre alten levas el la mar' Sian perukon oran, li per ĉi harar' Forŝovas timon, dormon, sonĝojn plej terorajn De l' homa korp', remetas arbojn, forstojn forajn, Homplenajn urbojn, montojn, kampojn kun bestar', Perditajn en mallumo, ĉiujn sen erar'; -- Ĝojigas li, per tago, Mondon, akvojn glorajn; Sed la aliajn astrojn tiu luma or' Kvazaŭe pro ĵaluz', en nokton pelas for: Neniu lin rezistas el stelar' sen fino. Kaj same, kiam tuŝas min via anim', Sur la vizaĝo sankta, via, montras sin Por mi la tag', ho Suno, nokt' por ĉiu ino. ---------------- [Galatea, ziet, den dach breekt aen...] A: Galatea, jam tagiĝas nun. G: Ne, karul', ni iom restas -- Steloj estas; Ne, karul', ni iom restas, estas lun'. A: Galate', ne estas luna hel'. G: Ne jam la unua venis -- Ĉu matenis? Ne unua, do ne tagas jam ĉiel'. A: Galate', rigardu kun atent'. G: Ve! vidiĝas la aŭroro -- Kordoloro; Ve! vidiĝas la aŭror', rapidas temp'. A: Kial nokt' ne daŭras ĝis vesper'? G: Ĉu ĝi timas, ke gedue -- Ĉiam plue Ni ĝismorte tiel restus? Estus ver'. A: Estu sana, karulin', kaj ĝis! G: Ĉu mi ne ricevas kison? -- Paradizon! Ho, de via buŝo venu kis'. A: Galate', ĝis ĉi-vespere, ĉu? G: Nu, mia patrin' ĝin aŭdus -- Kaj bedaŭrus; Nu, ŝi aŭdus ĝin, vi venu do sen bru'. A: Galate', ĉe l' kol' fiksiĝis mi. G: Ve, nun ĉesu amindumo -- Pro la lumo; Dankon pro la kisoj, kaj pro ĉio pli. A = Amarilo G = Galatea ---------------- Ho vi, Venus', reaganta ĉies korojn, Kial la kor' de mia nimf' konsola Estas malmola? Ĉu eble la potencaj flamoj viaj Sur brusto kiun maro malsekigis Ne tre efikis? Ne, certe ne, vi mem estas naskita De mar', sed dronis ne en ondoj ĝiaj Fajreroj viaj. Laŭ mia kred', vi montros vian arton Kaj zorgos, ke ĉi brusto neĝkovrita Estu hejtita. Laŭ mia kred', per via man' miriga, Ŝanĝiĝos knede tuj la koro ŝtona Al kor' sindona. La kor', timema nun pro via brilo, Revenos baldaŭ: lernos ĝi sen timo Pri amkutimo. Alia sent' en ŝia brusto regos; Nun fuĝas ŝi -- tuj ĉasos ŝi kun amo Pri via flamo. Knabinojn tro timemajn kaj senspertajn, Se volas vi, vi povas sentimigi Kaj kuraĝigi. Jen lernos ili, pro muzik' kaj kanto El mola lito paŝi en subvesto Al la fenestro. Jen lernos ili, por ke la olduloj Nenion aŭdu, dum la nokt' senbrue Iri senŝue. Jen lernos ili, knabon tuj enlasi; Blasfemi, kiam sonas de l' ŝtuparo Perfida knaro. Jen lernos ili, kiam amo premas, Plej dolĉe cedi al virbraka forto Kaj lipkomforto. Jen lernos ili, la okulojn fermi, Kaj siajn lipojn sur la liaj teni Kaj tiel sveni. Jen lernos ili, pendi ĉirkaŭkole Senforte, kaj sur lia buŝ', por ŝerci, L'animon serĉi. Jam estas pac' -- gajnita kor' baraktas, Nur ŝajne, kontraŭ leĝoj pri pasio De l' amo-dio. ---------------- [Zal nemmermeer gebeuren my dan, nae deze stondt...] Ĉu do ne plu min ĉarmos post tiu ĉi momento Via okula amo kaj buŝa voluptsento? Via okula amo kaj buŝa voluptsento Kaj ĉarm' de l' eta koro malferma en konsento. Mi tamen restos ĉiam por vi via subulo, Sed ĉu nun miaj sentoj vagadu en nebulo? Por ĉiam miaj sentoj vagadu sen vojcelo, Ĉar vi, Plej Bela, mankas: ilia gvidostelo. La Bela ekploregis, sin regi ŝi ne povis, Kaj baldaŭ ŝiaj larmoj jam ambaŭ vangojn kovris. La etaj belaj larmoj efikis pli ol rido: Lian suferon plejan ŝanĝis ilia vido. Diin' Venus' kun stelo pli ol lunhela iris; Spionis la amantojn, kaj pri l' miraklo miris. "Se tian forton havas," ŝi diris, "plora ĉarmo, Kial do al potenco de Dioj mankas larmo?" La larmoj suben gutis, sed la Diino diris: "Atendu!" kaj la rozojn el sia kron' ŝi ŝiris. Kaj ŝi, antaŭ ol iu per paŝ' ilin distretis, En freŝan rozfolion varmetajn larmojn metis. "Kiom al mi la rozoj aŭ krinplektaĵ' utilos? Mi faros perlojn kiuj plej rimarkinde brilos." Eldir' de tiu vorto la larmojn tuj perligis, Kaj orfaden' al ŝiaj oreloj ilin ligis. La blankaj perloj tenis la forton de la ploro: Subtera povo daŭris en la ĉiela gloro. Kiam kun ĉi juvelo, Venuso sin spegulas, Ŝi nek magian zonon, nek kronon plu postulas. -------------------- [Schoon nimphelijn...] Bela nimfin' Mi amas vin; Mi kion farus jame... Laŭ mia vol' Ne ŝatus ol Beligi vin orname, Per brila or' Aŭ perl-trezor' Por via kol' fiero, Estus real', Se ne koral' Pli estus laŭ prefero. Vin vestus pli Per robo mi De ĝojkoloroj helaj, Estus agord' Kaj ĝukomfort' Al viaj flankoj belaj. Kun la pied' Laŭ mia kred' En blanka ŝu' vestata Kaj via gamb' Por belornam' En ŝtofa boto glata. La blanka man' Por akompan' Beliĝus per koralo, Blonda harar' Plektiĝus, ĉar Jen nova idealo. Ĉe ŝnura rav', Jen verd', jen flav', Alternu delikate; La hara ond': Kun bukla rond' Pli plaĉos ĝi ol glate. La peruket' Por la koket' Jen alten, jen malplie; Post ĉi aranĝ' Kaj fina ŝanĝ' Spegulos simpatie L'okuloj min -- Mi tiam vin Rigardos kun pasio; Esploros mi, Ĉu tiel ĉi Ekestas harmonio. Se vi do nun Vizaĝon kun Okuloj ĝue brilaj, Plenaj de gaj', De ĝojo kaj Afablaj kaj ĝentilaj, Turnus al mi; Se dolĉe vi Aldone eĉ ridetus, Mi tuj sen ĝen' L'animon en La koron vian metus. Kaj post rigard' Pri ĉia ard' De via korp' ĉiela; Via sinten', Via mien', Kaj l' hararanĝo bela; Je mia vort' Kun plena fort' Mi vian korpon premus, Kaj jen mi per Ĉi manier' Animon vian prenus. La ruĝ' de l' buŝ' Per ama tuŝ' Al via vang' transirus, Per kis-pasi' Animon mi El via buŝ' akirus. Kaj nun, fein', Pri la fratin', Kiu vin plaĉas ĉarme, Agnosku vi: Neniam ŝi Vin kisis tiel varme. -------------------- Pieter Corneliszoon Hooft (1581-1647) Hooft: perfektiganto de la nederlanda renesanca literaturo. Li finevoluigis la soneton, verkis la plej bonan renesancan prozon, kaj dramojn laŭ la preskriboj de la nova stilo. Hooft enkondukis en Nederlando la "ŝafistan" ĝenron. Lia prozo konformas al la tiutempa idealo: ornama kaj ludema en perfektecaj sonoraj frazoj, harmonio de viveco kaj spirita firmeco, rego pri formo kaj inteligenta moviĝemo. Vojaĝinte al Italio kiel junulo por ricevi komercan sperton, li revenas profunde inspirita de la itala liriko. Li ekverkas muzike kaj ritme fortikajn kantojn, kaj ampoezion. Ofte en formo de ŝafista interparolo, distribuante la nomojn Amarilo, Galatea ktp liberanime inter siaj gekonatoj. Lia ampoezio ne jam montras la burĝan rigidiĝon de postaj poetoj: kokete kaj fajne dancas ĝi kontraste al la kruda ĉiutageco. Ankaŭ kiel politikisto li estis influhava. Liaj "ŝtatsciencaj" ideoj montriĝas klare en lia granda kaj grandioza prozverko "Nederlandaj Historioj": kultura monumento, verkita ne en la tradicia latina, sed en bildiga, forta, pura nederlanda, priskribanta la lukton de la Nederlandoj kontraŭ la hispana okupado. En la de li estrata Meŭdena kastelo: subtere la ŝtataj malliberejoj, teretaĝe la soldatoj por la defendo de la vojo al Amsterdam, supre literaturo, muziko kaj scienco. Kaj amrilatoj. Kunvenis tie regule la elstaraj personecoj el ĉiuj tiuj medioj, formante senkonsidere al sia politika kaj religia fono la "Meŭdenan Rondon": i.a. la kalvinista poeto, sekretario de la prezidento (stadhouder = ŝtatestro) princo Frederik Hendrik: Constantijn Huygens, la romkatolikiĝintaj filinoj de Roemer Visscher, la juda kantistino Francisca Duarte, la sciencistoj Vossius kaj Barlaeus, kaj li mem, liberpensanto. --------------------------------------- (C) 1996 Wouter F. Pilger, Lelystad, NL (Por tiuj landoj, kie tio necesas: ekzistas papera versio kun la sama mencio. / Voor die landen, waarvoor dat nodig is: er bestaat een papieren versie met dezelfde vermelding.) ------------------- Ĉiuj rajtoj rezervitaj. Nenion el ĉi tiu eldono oni rajtas multobligi, kopii, enigi en serĉdokumenton aŭ rikordaron por (tele)konsultado, aŭ publikigi, en ajna formo aŭ per ajna rimedo, sen anticipa skriba permeso de la tradukinto.* ------------------- Alle rechten voorbehouden. Niets uit deze uitgave mag worden verveelvoudigd, gekopieerd, opgeslagen in een zoekdocument of (elektronisch) bestand voor raadpleging (op afstand), of gepubliceerd, in welke vorm dan ook of door welk middel dan ook, zonder voorafgaande schriftelijke toestemming van de vertaler.* ------------------- * En la loko(j), al kiu(j) transsendas la TTT-hejmpaĝo de la tradukinto, ĉi tiu teksto troviĝas kun lia permeso. * Hiperligoj al ĉi tiu paĝo estas bonvenaj! ------------------- * Op de plaats(en), waar de WWW-thuispagina van de vertaler naar verwijst, bevindt deze tekst zich met zijn toestemming. * Hyperlinks naar deze pagina zijn welkom! -------------------