-------------------------------------- (C) 1996 Wouter F. Pilger, Lelystad, NL * (vidu je fino) -------------------------------------- Tekstoj verkitaj por "Fen*x", la revuo de "Esperanto Nederland". (parte ne jam publikigitaj) ----------------------------------------------------------- "PIPRO-NUKSOJ" [ _ESPERANTO HEJME_ ] En cxi tiu periodo de la jaro, en Nederlando, Sankta Nikolao estas grava figuro. Neniu televida programo povas eviti lin. Ke lia alveno al Nederlando kauxzas komplikajxojn en diverslingva komunikado, ne nur al Esperanto-parolantoj, estas malpli konata fenomeno. (Jam gxenas, ke lia angla-usona kolego, kiu pli kaj pli provas okupi ankaux niajn vendejojn, portas en traduko la saman nomon...) Okaze de lia naskigxtago ni ne nur donas donacojn kaj verkas rimajxojn, sed ankaux mangxas iom multe da "spekulaco" kaj "pipro-nuksoj". Nederlandaj legantoj espereble scias, pri kio mi parolas, sed alilandaj legantoj atendeble bezonas klarigojn. Unue do pri "spekulaco" _(speculaas)_. GXi estas iu tipo de kuko aux kuketo: bruna, fortika, ofte krispa, cxiam spicita. Julia Isbr"ucker en la iama _Parool_-libreto "Sankta Nikolao en Nederlando" kantigis nin pri "kuko kun migdalo": Nikolao venu, En la sxuon metu Kukon kun migdalo, Dankon pro regalo. _(Sinterklaas Kapoentje)_ Efektive, ofte sur tia kuko trovigxas peco aux pecetoj de migdalo. Sed ankaux sen migdalo- aux arahxido-"rabotajxo" (legu la ingrediencojn), temas pri spekulaco. Kial mi diras "spekulaco"? Simple. Antaux kelkdek jaroj mi auxdis tiun vorton en la gxusta kunteksto (mi ja uzas Esperanton de antaux la ekzisto de la _Middelkoop_-vortaro), kaj, krom _speculaas_ kaj _speculoos_, mi renkontis _Spekulatius_ por la koncerna kuko aux por similajxo trovata en Nederlando, Flandrio kaj norda Germanio. Tio sonis al mi pli "internacie". La vorto "spickukajxo" cxe _Middelkoop_ (kial "ajx"?) estas tro nespecifa (ja povus temi ecx pri _ontbijtkoek_!). Se iu flandro diras "spekulozo", mi pensas pri malsano, sed krome tio ne tre gxenas min. Regionaj specialajxoj povas ja havi regionajn nomojn. (La nomo supozeble ne rilatas al "spekul(aci)i", sed eble al "spegulo", cxar la kukojn aux kuketojn kutime ornamas reliefa ilustrajxo.) Nun mi venas al "pipro-nuksoj" (cxe _Middelkoop_ "spickukbuletoj", relative akurata priskribo): tre malgrandaj brunaj spicitaj kuketoj, kiujn la Nigraj Petroj (por alilokanoj: la tre lerte gimnastikantaj nigra-vizagxaj helpantoj de Sankta Nikolao, kiuj faras la tutan laboron) disdonas aux disjxetas inter la infanaron. En la nederlanda lingvo, tia kuketo nomigxas _pepernoot_, kio lauxvorte estas... "pipro-nukso", kvankam temas nek pri nukso, nek pri tre pipra gusto. Sed, se nederlandanoj en la nederlanda povas nomi gxin tiel, eble cxar iuj specoj iom similas al iuj nuksoj kaj cxar inter la spicoj eble trovigxas ankaux pipro, kial oni ne povus diri same en Esperanto? (Se oni scias, ke temas pri kukajxo, certe "pipro-nukso" donas pli klaran impreson, ol "pepernoto"...) Por ne-nederlandanoj cxiuokaze necesas klarigo pri gxia formo, gxia gusto kaj gxia grava rolo en la nederlanda kulturo. (Sen tia klarigo, prefere ja parolu pri "spickukbuletoj"). Al alilandanoj ni jam devas komprenigi ke Sankta Nikolao estas "hispana episkopo", kiu estas nek episkopo, nek hispana; ke la Nigraj Petroj ja estas nigra-hauxtaj, sed neniel devenas de Afriko; ke fakte tia disdonacema Sankta Nikolao neniam ekzistis, sed ke lia cxiujara persona alveno al cxiu urbo en Nederlando, kie lin bonvenigas urbestro kaj infanaro, estas preskaux la sola komuna elemento en la kulturo de nederlandanoj... Do ni ne timu la taskon, klarigi al alilandanoj, kio estas "spekulaco" kaj "pipro-nukso". Ajnalingve, do ankaux en Esperanto. [509 vrt 19951101 HEJME1] Wouter F. Pilger ------------------------------------------------------------ NAJBARA BRUO KAJ "MANKANTAJ VORTOJ" [ _ESPERANTO HEJME_ ] Nia familio havas (luas) trinivelan domon en vico. Je unu flanko de nia "korto" staras bloko kun deko da tiaj logxejoj. Apud ni logxis antaux kelkaj jaroj iu virino, kiu plendis cxe la domkonstrua asocio, ke ni tro bruas. SXi logxis en la lasta domo de la bloko, do ni estis solaj sxiaj apudaj najbaroj. SXi tial konkludis, ke ni kulpas. Ni mem havas klare auxdeblajn najbarojn ambauxflanke, kaj do konscias, ke kulpas ne la najbaroj, sed la malbona izoliteco de la logxejoj. SXi solvis la problemon per translogxigxo. Ni lernis el tio, kaj tuj invitis niajn novajn najbarojn je kafo. Tiam ili mem povis auxdi siajn infanojn tramure... Mi rakontas cxi tion ne nur cxar, se mi priparolus tion nederlandlingve, mi uzus dekon da vortoj kiuj "ne havas tradukon en Esperanto", sed ankaux por montri, ke gravas la vidpunkto. CXi-foje la "auxdpunkto". Iuj plendas, ke en Esperanto "mankas vortoj" - ke ekzemple multaj nederlandaj vortoj ne havas "ekvivalenton" en Esperanto - kaj ili kulpigas Esperanton. Nia "auxdpunkto" estas alia. Ni hejme uzas tri lingvojn: Esperanto, nederlanda kaj pola. Ni do scias ankaux, ke multajn nederlandajn vortojn oni ne povas simple traduki al la pola kaj inverse. Ankaux por Esperanto-vortoj ofte mankas rekta traduko. La kulpo do ne trovigxas cxe Esperanto, sed cxe lingvoj gxenerale. Simple ne provu traduki vortojn. Traduku mesagxojn. Eskimo kaj bedueno estu iom "imagemaj" kiam ili kune priparolas negxospecojn aux kamelojn... Esperanto-parolantoj logxas en diversaj lokoj de la mondo, kie cxiuspecaj cirkonstancoj estas aliaj. Se Esperanto posedus apartajn radikojn por cxiuj specialajxoj de cxiuj regionoj, la rezulto estus nur, ke la homoj tamen ne sukcesos enkapigi cxiujn tiujn radikojn. Ni do estu iom "imagemaj" kaj uzu eble apartajn radikojn por kelkaj, por eksteruloj klare malsamaj, specoj de kalo-pieduloj (dromedaro, kamelo, ljamo,...) aux frostigxinta akvo (negxo, glacio, prujno,...), sed krome ni utiligu la vortkombinajn kapablojn de la lingvo (kur-dromedaro, polvo-negxo,...) kaj nian propran lertecon en lingvo-manipulado. La cxiulingva praktiko montras, ke vere ne necesas havi apartan radikon por cxio. Tamen, en priskriboj pri lokaj specialajxoj cxiam eblas uzi lokajn nomojn (prefere esperantigitajn), kun klarigo. En nia familio neniu "miksas lingvojn". Foje ni ja utiligas alilingvajn "citajxojn" kaj marko-nomojn. Ekzemple: Kion vi volas trinki? - Mi sxatus kolaon. - Kaj mi sinason. "Kolao" estas Esperanto-vorto laux la 15-a regulo, pro la tutmonda konateco de boteloj kun surskribo _Cola_ aux _Kola_. "Sinaso" ne, cxar la vorto (aux marko) ne estas internacie konata. Eksterlande ni ja dirus "CXu vi eble havas iun orangxo-gustan limonadon?". Iujn vortojn ni uzas plursignife, ekzemple "kafo" (faboj, pulvoro aux trinkajxo). Iujn ni uzas, almenaux enlande, kun nuanco laux la nederlanda cxirkauxajxo: logxejo kun nur du "propraj muroj" povas nomigxi "domo", kaj "korto" povas esti strateca placeto. En aliaj plurlingvaj familioj, sen Esperanto, oni faras simile. Ke diversaj familioj uzas malsamajn vortojn por la sama afero, ne estas tipe por Esperanto. Ankaux nacilingve ekzistas tiaj "enfamiliaj terminoj". (Kiuj parolas Esperanton familie, kaj volas scii, kiel faras aliaj, anoncu sin cxe "Rondo Familia" cxe UEA.) Ke por diversaj ja internacie konataj kaj gravaj aferoj en Esperanto ne jam trovigxas gxenerale konataj kaj akceptataj esprimoj, cxefe fontas en tio, ke oni malmulte skribas kaj legas pri la koncerna temo. SXajnas, ke fakuloj pli sxatas teoriumi pri terminoj, ol verki utilajn artikolojn kaj librojn. [541 vrt 19951101 HEJME2] Wouter F. Pilger ----------------------------------------------------------- NE-FAKE PRI PLANTOJ KAJ BESTOJ [ _ESPERANTO HEJME_ ] Kiam niaj infanoj estis malpli grandaj, ni ofte kune promenis en la naturo. Tiam oni vidas plantojn kaj bestojn, kaj infano - espereble - demandas "Kio estas tio?". Sagxaj antikvuloj jam konstatis, ke unu filo povas demandi pli, ol cent patroj povas respondi. Tamen, se oni ne respondas, infano iumomente cxesas demandi kaj (laux _Multatuli_) restas "stulta kaj senkomprena". En unulingva familio, gepatroj jam havas problemon por nomi cxiun vidatan planton aux beston. En trilingva (Esperanta-pola-nederlanda) familio kiel la nia, des pli. En Esperanto oni renkontas ankoraux alian malfacilajxon: en niaj vortaroj, nomoj de plantoj kaj bestoj ofte estas senfantazie transliterigitaj sciencaj nomoj, tre strangaj en komparo kun la nomoj uzataj nacilingve. Ekzemple, en iu loko amase kreskis io, kio nederlandlingve nomigxas _ganzevoet_. GXi nomigxas tiel, cxar gxiaj folioj similas al ansera piedo. La Esperanta nomo _kenopodio_ (aux _hxenopodio_) venas de la scienca nomo _Chenopodium_. GXi originas en greka nomo, kiu signifas... "anser-piedo". Mi do decidis, nomi tiun planton _anser-piedo_, cxar estas stulte, en normala lingvajxo uzi Esperantigitan formon de latinigita grekajxo kiu tamen signifas la samon. Alia planto kiun ni renkontis, estis _dovenetel_. Ankaux en la pola, gxi povas nomigxi "surda urtiko". Kial do en Esperanto ni devus diri, sciencece, _lamio_? Kolombon, laux PIV, oni devus nomi _livio, palumbo_ aux _enado_. Kaj korvon, laux Zamenhof, oni nomu _korniko, frugilego, korako_ aux _monedo_. Tio ne faciligas la vivon de gepatroj ne-ornitologoj! Felicxe mi renkontis la libreton "Komunlingva nomaro de Euxropaj birdoj", laux kiu kolomboj nomigxas "kolombo": _rok-kolombo, ringo-kolombo, tru-kolombo_, kaj korvoj "korvo": _griza (aux nigra) korvo, kampo-korvo, granda korvo, korveto_. Nomoj ja pli tauxgaj por familia uzo... Mi do komencis sercxi ankaux por plantoj kaj aliaj bestoj tiajn "komunlingvajn" nomojn, kiuj ja estas internacie uzataj inter ne-fakuloj, sed kiuj ne aperas en Esperanto-vortaroj. Mirigis min, kiom ofte oni povas trovi tiajn. Foje mi ne trovis ion kaj do devis fabriki mem ion tauxgan (cxar infanoj ne rapide akceptas, ke plenkreskulo ne scias). CXar sxajnis al mi domagxe, ke aliaj gepatroj devu same denove inventi la radon, mi publikigis en 1982 miajn (el-)trovajxojn, sub la longa nomo "Provizora privata listo de komunlingvaj nomoj de plantoj de nord-okcidenta Euxropo". (GXi supozeble elcxerpigxis intertempe). Listo pri besto-nomoj estis malpli facile farebla. Kvankam estas evidente, ke elefantoj nomigxu "elefanto" (ne: _loksodonto, elefaso_) kaj delfenoj "delfeno" (ne: _mesoplodono, lagenorinhxo, stenelo,..._), validas, ke ankaux ne-zoologoj - cxefe tiuj, kiuj sxatas viziti bestgxardenojn - uzas tre specifajn nomojn, kiaj _kalongo, ajajo, titio, marao, baribalo, kancxilo, kuduo,..._, eble tute ne konsciante pri tio, al kiu (scienca) familio aux genro la koncerna besto apartenas. Multaj tiaj nomoj mankas en niaj vortaroj. Felicxe montrigxis, ke ili estas grandskale internaciaj, almenaux en libroj pri bestoj kaj sur nomsxildoj en bestgxardenoj. Samo validas pri kombinitaj nomoj kiaj _posx-erinaco, pik-porko, fantom-makio, fingrobesto, kokoso-sciuro, beko-delfeno, mosko-bovo,..._ La sercxado pri tiaj nomoj iom pli longe dauxris. Nur en 1992 aperis mia "Provizora privata listo de nomoj de bestoj - Mamuloj". Kiu sxatus vidi la rezulton de mia sercxado, povas havigi gxin en libroservoj... Mian gxisnunan liston de komunlingvaj insekto-nomoj (ecx pli terura tasko!) oni provizore povas cxerpi nur el komputila reto. [510 vrt 19951101 HEJME3] Wouter F. Pilger ----------------------------------------------------------- SINONIME KAJ SIMILE [ _ESPERANTO HEJME_ ] Kiam ni staras sur perono en Amsterdamo Centra, atendante nian trajnon, foje preterbruas vagonaro de _Hoogovens_ aux de _VAM_. Super nia urbo estas alflugo-punkto por _Schiphol_. Ni ofte vidas, alte en la aero, flugmasxinojn. En Tampereo ni tamen al iuj rakontis, ke ni alvojagxis aviadile. SXajnas, ke ni preferas la vorton "vagonaro", kiam la vagonoj estas klare auxdeblaj, kaj "trajno", kiam ni mem veturas en gxi... Kaj eble la fakto, ke ni vidas ion flugantan, sugestas la vorton "flugmasxino", dum por la transportilo sugestigxas "aviadilo"? La vortojn "hospitalo" kaj "malsanulejo" ni uzas ambaux, sen klara kialo por la elekto. Kaj figure ni foje diras, ke oni povas "jxeti ion en rubujon" - sed la ujo, kiun unufoje semajne ni metas sur trotuarorandon, cxe ni ne nomigxas "rubujo" (ni ne havas rubojn - _puin_ - por forjxeti). GXin ni nomas kutime per la komplika esprimo "forjxetindajxujo". Senprobleme. Lastatempe, tamen, post deviga anstatauxigo de la malnovaj per normigitaj, pli grandaj, cxe ni du-fakaj, kiujn oni cxie en Nederlando pro neklara kialo nomas _container_, ni nomas gxin ankaux "kontenero". (Konsciante, ke estas stulte, uzi tiel specife iun angladevenan vorton, kies signifo en la angla estas simple "ujo".) La (mis)uzo de anglaj vortoj en Nederlando havas pliajn strangajn efikojn. Antaux jaroj, kiam mi nomis iujn rulsxuojn en vendejo "rulsxuoj", nia filino protestis, ke "rulsxuoj" estas tio, kion oni nomas nederlandlingve _rolschaatsen_, dum temas pri _rollerskates_ - io _tute_ alia... Mia argumento, ke simple temas pri novaj modeloj, ne akceptigxis. Eble konvinkis sxin mia demando, kiel oni klarigu al britoj, ke temas pri "_io tute alia_". Anglalingvanoj ja ne povas fari tiun distingon. La nunaj unu-vicaj _skeelers_ (aux _sch(aatsw)ielers_) efektive estas io alia - ili estas veraj "rul-sketiloj". (Ne tre konsekvence: ni cxiam nomis glacio-glitilojn ne "sketiloj", sed "glitsxuoj".) Simile, iuj nederlandanoj estas konvinkitaj, ke la klavaro de pianoj kaj skribmasxinoj estas _toetsenbord_, sed ke elektronikaj muzikinstrumentoj kaj komputiloj havas _keyboard_. Ankaux en Esperanto-lando, iuj volis enkonduki vorton "kibordo" por elektronika klavaro. Kiel klarigi ion tian al anglalingvanoj? Vorto-uzo cetere povas esti tre malsama laux la kunteksto: "dekkvin-procenta alkoholajxo", "fortigita vino", "spicvino", "vermuto", "_Martini_", "surrokajxo" kaj "glaso da tio" povas indiki la saman trinkajxon. Vorto-uzo ankaux povas sxangxigxi en la tempo. Ne nur en Esperanto. Tiel, antaux jaroj, ni parolis pri "sonbend-aparato" aux "magnetofono". La aparatoj sxangxigxis. Venis "kaseto-aparato". Lastatempe, ni pli ofte parolas pri "kaseto-ludilo". Ecx foje pri "kasetilo" aux "bendilo", kiel ankaux pri "diskilo" kaj (komputila) "disketilo". Tiu uzo de "ilo" estas iom ne laux PAG - ne temas pri la sufikso "-ilo" (laux mi: "la kutima rimedo aux aparato por ...i"), sed pri la vorto "ilo" ("rimedo aux aparato"). Pri _videoband_, ni iel hezitas inter "vidbendo" kaj "bildbendo" (paralele al "sonbendo"). Pri "disko" (sondisko), io interesa okazis. Kiam enkondukigxis "kompaktdisko", unue ni diris "co-do" aux foje "ko-do". Sed nun, cxar gxi rapide farigxis "la" sondisko, ni simple diras "disko"... Ankaux nederlandlingve ni denove diras _plaat_ (apud _ceedee_). Por fini cxi tiun rakonton pri pli-malpli stranga lingvo-uzo familia: cxe ni, _shag_ estas simple "tabako" (eksterlande: "rultabako"), _vloeitjes_ "paperetoj" kaj _sjekkie_ "cigaredo". Se necesas distingo, ni parolas pri "rulitaj" kaj "fabrikaj" cigaredoj. [515 vrt 19951101 HEJME4] Wouter F. Pilger ---------------------------------------------------------- NE CXIAM PRECIZE [ _ESPERANTO HEJME_ ] En alia artikoleto mi jam avertis, ke oni ne traduku vortojn, sed mesagxojn. Vortoj estas multvizagxaj kaj tre diversaj laux signifo-amplekso en malsamaj lingvoj. Unuavide, "bildo" estus _beeld_, "disko" estus _schijf_ kaj "tabulo" estus _plaat_ (da io). Sed tiel simple ne estas. Jen kelkaj eblaj tradukoj de tiuj vortoj: - "bildo": _beeld_ (vidajxo, projekciajxo, impreso, imago), _beeld(je)_ (unu bildeto de kinofilmo), _plaat_ (sur vando), _plaat(je)_ aux _afbeelding_ (ilustrajxo, ekzemple en libro),... - "disko": _schijf_ (ronda plata peco, komputila disko), _draaischijf_ (potbakista aux gramofona turnodisko), _tussenwervelschijf_ (intervertebra disko), _plaat_ (sondisko), _discus_ (sporta jxetdisko),... - "tabulo": _plaat_ (plata peco el ligno, metalo k.s.), _(brede) plank_ (largxa breto), _bord_ (lerneja, informa tabulo), _(schiet)schijf_ (celtabulo en pafado),... Kaj inverse: - _beeld_: "bildo" (vidajxo, projekciajxo, impreso, imago), "bild(et)o" (de kinofilmo), "modela ekzemplo", "skulptajxo",... - _plaat_: "tabulo" (plata peco el ligno k.s.), "bildo" (ilustrajxo, pendobildo), "disko" (sondisko), "sabloplato" (en maro),... - _schijf_: "disko" (ronda plata peco, potbakista aux gramofona turnodisko, intervertebra disko, komputila disko), "patelo" (genu-osto), "ronda trancxajxo", "ludpeco" (en damludo), "tabulo" (celtabulo en pafado), "pulio",... Do en iuj okazoj, "bildo" ja estas _beeld_, "tabulo" ja estas _plaat_ kaj "disko" ja estas _schijf_, sed la vortoj tute ne kovras identajn signifo-kampojn en la du lingvoj. Kion tio signifas por hejma (aux alia aktiva) uzado de Esperanto? Ke oni ne traduku, sed libere esprimu sin! Felicxe en Esperanto la signifoj de vortoj iom pli ol en la nederlanda restas proksime de iu "origina" aux "baza" signifokampo. En "bildo" ni retrovas preskaux cxiam la nocion "vidajxo" (cxu en vero aux en imago). "Disko" preskaux cxiam indikas ion pli-malpli rondan kaj platan. "Tabulo" ion platan, sed kutime ne rondan (se cel-tabulo estas ronda, oni ja parolas pri "cel-disko"). Estas do utile, iom pripensi la bazajn signifojn de iu vorto. Auxdante kaj legante ni ekkonas la limojn de tiuj. Ni lernas ankaux pli specifajn vortojn, sed, gxis tiam (kaj ankaux poste), ni povas indiki specifajn trajtojn per aldonaj vortoj aux vortopartoj: "mensa bildo", "bildo-disko", "anonc-tabulo". En la nederlanda ni faras same, sed ekzistas granda diferenco: se en nacia lingvo oni faras mem kombinon, la esprimo estas ofte stranga, infaneca, aux ecx erara - en Esperanto gxi estas eble nekutima, sed ofte tute normala, ecx se ekzistas esprimo pli preciza aux pli faka. Kiel ekzemplon mi prenu la vorton "poto", kiu ja havas multajn precizigeblajn signifojn: flor-poto, marmelado-poto, kuir-poto, sxpar-poto,... Iu iam asertis, ke la nederlanda estas "pli preciza" ol Esperanto, cxar gxi distingas kuirpotojn (_pannen_) de aliaj potoj (_potten_). Nu, do Esperanto estus "pli preciza", cxar gxi distingas patojn (_koekepannen_) de kuirpotoj... Li cetere forgesis, ke en la nederlanda ekzistas ankaux _dakpannen, duinpannen_ kaj _hersenpannen_, _brompotten_ kaj aliaj _potten_, kiuj en Esperanto _ne_ nomigxas "poto". Krome, se oni volas, oni povas ankaux en Esperanto aparte nomi "marmitojn", "kaserolojn" kaj ankoraux kelkajn aliajn kuirpotojn. Ni, hejme, tamen supozas, ke oni kuiras en kuirpoto, ke mielo estas en (vitra aux alia) mielo-poto kaj ke planto sur fenestrobreto kreskas en plantpoto. Se ni diras simple "poto", ni do scias, pri kio temas. GXenerale dirite: ecx se ekzistas pli precizaj vortoj, kunmetitaj aux radikaj, oni ne cxiam sentas bezonon, uzi ilin. [517 vrt 19951103 HEJME5] Wouter F. Pilger -------------------------------------------------------------- LINGVO-NORMOJ: UTILAJ KAJ VANAJ [_ESPERANTO HEJME_ ] Ekzistas en Esperanto-lando iuj, kiuj opinias, ke la Esperanto-parolantoj gxenerale uzas la lingvon tro neprecize, tro simple. Tiuj okupigxas pri _normigado_ de la lingvo. Ili asertas, ke ne eblas uzi Esperanton internacie, se oni ne precize difinas la signifon de cxiuj vortoj. Nu, kiel mi jam aludis pli frue, lingvo ne funkcias tiel. Ni cxiuj parolas tre neprecize, sed tamen kutime komprenas unu la alian. Kompreneble por tehxnikistoj, sciencistoj, juristoj kaj aliaj fakuloj ja tre necesas, ke cxiu faka esprimo havu klaran signifon. Do tre utilas normigi por faka uzo. Necesas, ekzemple, provizi pliajn jam ekzistantajn internaciajn Normojn per Esperanto-traduko. Necesas diskonigi tiujn Normojn inter Esperantlingvaj fakuloj. Sed oni ne atendu, ke tio tre influos la normalan cxiutagan lingvo-uzon. Ni prenu kiel ekzemplon la terminojn pri elektraj sxnuroj, konektiloj kaj sxaltiloj. CXe ni hejme, ni dauxre parolas pri "kontaktiloj" (_stekkers_, _stopcontacten_), kvankam ni scias, ke fakuloj nomas tion "konektiloj" kaj kvankam ni scias, ke ankaux sxaltiloj faras kontakton (kaj tiel estigas konekton...). Inter elektraj "sxnuroj" kaj "kabloj" ni faras la saman laikan distingon kiel inter ne-elektraj ("kablo" estas relative dika "sxnuro"), kvankam supozeble la fakuloj difinas alie. Ni scias pri la esprimoj "sxtopilo" kaj "sxtopilingo", kaj ecx foje uzas ilin, se necesas por klareco. Sed ni pli ofte diras "CXu la kontaktilo estas bone enmetita?" ol "Kontrolu la pozicion de la sxtopilo en la survanda sxtopilingo". Nederlandlingve ni ja ankaux ne diras "_Controleer de positie van de contactstop in de wandcontactdoos_", kiel en malbonaj uzo-indikoj! En la nederlanda, la vorto _stekker_ (sursxnura konektilo) formigxis, tute en la komenco, laux la germanlingva _Stecker_. La nederlandaj normigistoj dum jardekoj insistis, ke oni uzu la vorton _steker_, cxar gxi estas pli pure nederlanda. Poste ili sxangxis la Normon kaj nun nomas gxin _contactstop_ (se mi estas bone informita). Normalaj homoj, ecx elektristoj hejme, dauxre diris kaj diras _stekker_. Do, se Esperantaj normigistoj decidus, ke radiatoro de centra hejtado-sistemo (aux de auxto) ne nomigxu "radiatoro", sed "vatro" (_va_rmo-_tr_ansigil_o_, laux la _Bildvortaro_), ili ne atendu, ke en cxiutaga lingvo oni tuj sekvos ilin. Povas esti, ke faka vorto transiras al la cxiutaga uzo, sed la ekzemplo de _steker_ kaj _contactstop_ por _stekker_ montras, ke oni ne atendu tro multe. Iuj asertas, ke Esperanto estas ne jam tauxga por oficiala uzo en la Euxropa Unio, cxar ne por cxiuj fakoj ekzistas Esperanta Normo. Mi estas konvinkita, ke - se en iu tago "minacus" baldauxa oficiala uzo de Esperanto en la Euxropa Unio - la bezonataj Esperanto-versioj (almenaux la Unuaj Versioj) de Euxropaj Normoj povus esti farataj en kelkaj monatoj! De nekverelemaj bonsencaj Esperanto-regantaj (duon-)fakuloj, en kunlaboro kun la EU-terminaro-specialistoj. Ja tute ne gravas, cxu la terminoj enmetotaj estas jam efektive uzataj, kvankam prefere jam-uzatajn oni ja utiligu (eble kun precizigo de la difino). Gravas, ke la koncernaj fakuloj uzu la terminojn, post akcepto de la Normo, laux tiu Normo. Se iu termino montrigxos tauxga kaj utila por ne-fakuloj, eble ecx ni ekuzos gxin... Se ne, tiam ne. Ju pli la fakuloj en sia Normo respektos la cxiutagan lingvo-uzon (tiom, kiom tiu ekzistas), des pli probable estas, ke ankaux ne-fakuloj uzos la terminojn (tiom, kiom ili bezonos). Sed por tio ja necesas, ke fakuloj verku tekstojn pri sia fako por la ne-faka publiko. [535 vrt 19951103 HEJME6] Wouter F. Pilger ------------------------------------------------------------ ESPERANTO POR INFANETOJ [ _ESPERANTO HEJME_ ] Paroj, kies komuna lingvo (origine) estas Esperanto, ne malofte konsideras gxin "io propra", kaj volas transdoni gxin al siaj infanoj. Ankaux ni. Rimedo plej simpla (por la infano) estas: en ia konsekvenca maniero iu de la komenco alparolu gxin tiulingve. Post ioma provado de alia metodo, kiu montrigxis por ni nepraktika, ni transiris al sistemo, en kiu la patrino parolas nur pole kun la infano, la patro nur Esperante kaj (nedemokratie) la gepatroj inter si sian komunan Esperanton. La nederlandan ni principe lasis al "cxiuj aliaj" kaj al la lernejo. Ni konsciis, ke, se infano auxdas lingvon de nur unu persono, povus ekesti vorto-malricxo. Ni utiligis lauxtlegadon kiel rimedon por konigi vortojn, kiujn ni mem ne uzus kaj por enkonduki temojn, kiujn ni mem eble ne priparolus. Ankaux la nederlandan ni provis tiel (nur per legado) apogi. Jen komplikajxo: Por la pola kaj la nederlanda, ni havis multajn tauxgajn libretojn. Sed por Esperanto? Ekzistis koloraj cxinaj infanlibretoj, tamen ofte kun lingvajxo universitatuleca. Do, dum lauxtlegado, mi ilin... tradukis al pli kutima (ne necese "simpla"!) Esperanto - aux al la nederlanda. Ankaux pri nederlandaj kaj alilingvaj rakontoj mi demandis: "CXu hodiaux mi legu Esperante aux nederlande?". Panjo legis pole aux Esperante. Pripensu: dum tia "traduk-legado" ne eblas manipuli vortaron. Kompreneble necesas preparigxi, sed esenca estas improvizado. Tiel oni akiras pli kaj pli lingvo-lertecon! Belajn eltrovajxojn mi krajone notis en margxeno. Kaj tiel - cxar infanoj volas auxdi rakontojn ree, denove kaj ankorauxfoje - la tradukoj pasxon post pasxo plibeligxis. Unu rezulton de tia "traduk-legado" vi povus mem (lauxt)legi: mi publikigis libreton kun kvin "Tiel Do"-rakontoj de Rudyard Kipling, i.a.: "Kiel la kamelo ekhavis sian gxibon" kaj "Kiel la alfabeto (kompreneble la Esperanta!) estis farata". Vi espereble rekonos, ke Kipling verkis kaj mi tradukis por lauxtlegado. (CXe Kipling cxiuloke aperas io nekonata, eble iam esplorinda. CXe li, ne necesas kompreni cxion por kompreni la tuton...) Jen la komenco de "Kiel la baleno ekhavis sian gorgxon": "Iam, en la maro, ho mia Plej Amata, estis Baleno, kaj gxi mangxis fisxojn. GXi mangxis la barbofisxon kaj la kardofisxon, kaj la marstelon kaj la sardelon, kaj la plateson kaj la fleson, kaj la blikon kaj ties amikon, kaj la soleon kaj la klupeon, kaj la verdire veran lirla-kirlan angilon. CXiujn fisxojn kiujn gxi povis trovi en tuta la maro gxi mangxis per sia busxo - tiel!" Kompreneble infano ne bezonas koni cxiujn tiujn fisxojn. Ankaux mi ne konas. (Sed indas, montri bildojn de kelkaj.) Iom poste skribigxas: "Se vi nagxos al latitudo Kvindek Norde, longitudo Kvardek Ueste (tio estas Magio), vi trovos, _sur_ floso, _en_ la mezo de la maro, kun nenio vestita krom blua drelika kalsono, paro da sxelkoj (vi _ne_ forgesu la sxelkojn, Plej Amata), kaj posx-trancxilo, unu sxippereintan Mariston, kiu, ja mi honeste diru al vi, estas viro de senfina-eltrovemo-kaj-sagaceco." Jam la auxtora interkrampajxo "tio estas Magio" indikas, ke la infano neniel zorgu pri "latitudo" kaj "longitudo". GXi ecx tutvive ne bezonos uzi la vorton "ueste"... Sed la lauxtlegata teksto, kiel mi antauxe auxdis gxin en la nederlanda, la angla kaj la pola, simple sorcxas. (Ne nur infanojn...) Kaj iuj vortoj ja restas en la kapetoj. Niajn infanojn gxi sorcxis en Esperanto. Do eble mia traduko estis iom tauxga. [536 vrt 19951104 HEJME7] Wouter F. Pilger ----------------------------------------------------------- --------------------------------------- (C) 1996 Wouter F. Pilger, Lelystad, NL (Por tiuj landoj, kie tio necesas: ekzistas papera versio kun la sama mencio. / Voor die landen, waarvoor dat nodig is: er bestaat een papieren versie met dezelfde vermelding.) ------------------- Cxiuj rajtoj rezervitaj. Nenion el cxi tiu eldono oni rajtas multobligi, kopii, enigi en sercxdokumenton aux rikordaron por (tele)konsultado, aux publikigi, en ajna formo aux per ajna rimedo, sen anticipa skriba permeso de la tradukinto.* ------------------- Alle rechten voorbehouden. Niets uit deze uitgave mag worden verveelvoudigd, gekopieerd, opgeslagen in een zoekdocument of (elektronisch) bestand voor raadpleging (op afstand), of gepubliceerd, in welke vorm dan ook of door welk middel dan ook, zonder voorafgaande schriftelijke toestemming van de vertaler.* ------------------- * En la loko(j), al kiu(j) transsendas la TTT-hejmpagxo de la tradukinto, cxi tiu teksto trovigxas kun lia permeso. * Nenio kontrauxas hiperligon al cxi tiu teksto. ------------------- * Op de plaats(en), waar de WWW-thuispagina van de vertaler naar verwijst, bevindt deze tekst zich met zijn toestemming. * Een hyperlink naar deze tekst wordt door niets belemmerd. -------------------