Multatuli [=Eduard Douwes Dekker (1820-1887)]
tradukis: Wouter F. Pilger.

NAŬA HISTORIO PRI AŬTORITATO
(aŭ LA DAKTILOJ DE HASAN)

Negende geschiedenis van gezag (of De dadels van Hassan) (Esperanto)

Hasan vendis daktilojn en la stratoj de Damasko. Kiam mi diras ke li vendis ilin, mi fakte celas ke li ne vendis ilin, ĉar liaj daktiloj estis tiel malgrandaj, ke neniu volis aĉeti ilin. Kun malĝojo kaj envio li vidis kiel ĉiuj favoris la riĉan Auled, kiu loĝis apud li sur mato. Ĉar ili loĝis sur matoj, en Damasko, kun tre alta etaĝo, ĉar ili ne havis tegmenton super si. La riĉeco de Auled do ne konsistis el domoj, sed el ĝardeno kiu estis tre fekunda, ja tiel fekunda, ke la daktiloj kiuj kreskis tie estis tiom grandaj kiom tri normalaj daktiloj. Kaj tial la preterpasantoj aĉetis la daktilojn de Auled, kaj ne la daktilojn de Hasan.

Iam venis al la urbo iu Derviŝo kiu havis tro da saĝo, kaj maltro da nutraĵo. Almenaŭ, li interŝanĝis sian scion kontraŭ manĝo, kaj oni vidos kiel nia Hasan bonfartis pro tiu interŝanĝo.

-- Donu al mi manĝon, ordonis al li la Derviŝo, tiam mi faros por vi kion neniu Kalifo povas fari por vi. Mi devigos la popolon aĉeti viajn daktilojn, farante ilin grandaj, jes, pli grandaj ol la fruktoj de Auled... Kiom grandaj tiuj estas?

-- Ho ve, Derviŝo sendita de Alaho -- mi kisas viajn piedojn -- la daktiloj de Auled -- Alaho donu al li konvulsiojn -- estas trifoje tiom grandaj kiom normalaj daktiloj! Eniru sur mian maton, krucigu viajn krurojn, estu benata, kaj instruu al mi kiel grandigi miajn daktilojn, kaj devigi la popolon aĉeti ilin.

Hasan estus povinta demandi, kial la Derviŝo kiu estis tiel kapabla, bezonas manĝon? Sed Hasan neniam ĉikanis. Li metis antaŭ sian gaston kuiritan ledon, ĉio kio restis al li de ŝtelita virkapro.

La Derviŝo manĝis, satigis sin kaj parolis:

-- Trifoje pli grandaj ol normalaj daktiloj estas la fruktoj de via najbaro... kiom grandaj vi volas ke fariĝu la viaj, ho Hasan, filo de mi ne scias kiu?

Hasan pripensis iomete, kaj diris:

-- Alaho donu al vi infanojn kaj brutaron! Mi deziras, ke miaj daktiloj estu trifoje pli grandaj, ol vi povas fari ilin.

-- Tre bone, parolis la Derviŝo. Vidu jen birdon, kiun mi kunprenis el la fora Oriento. Diru al ĝi, ke ĉiu el viaj daktiloj estas tiom granda kiom tri el viaj daktiloj.

-- Mi deziras al vi edzinojn kaj kamelojn, ho Derviŝo -- kiu odoras tiel agrable kiel olivoj -- sed kiom utilos ke mi diras al ĉi tiu birdo tion kio ne estas?

-- Faru laŭ mia diro, reprenis la saĝulo. Por tio mi estas Derviŝo, ke vi ne komprenu min.

Hasan deziris al la birdo longecon de plumoj, kaj nomis ĝin Rok*. Sed ĝi ne estis Rok. Ĝi estis malgranda birdo, kiu iom similis al korvo, kun malfiksa lango kaj salteta iro. La Derviŝo estis kunpreninta ĝin el Indalus kien ĝin alportis komercistoj kiuj trans la maro venis de la lando kie la homoj similas al negroj, kvankam ĝi estas malproksima de Afriko. Ke Hasan nomis la beston Rok, estis pro tio ke li estis rimarkinta ke iu al kiu oni faras peton, ŝvelas. Kaj ankaŭ inverse. Kiu bezonas ion de iu alia, ŝrumpas. Tiel estis en Damasko.

Hasan ŝrumpis, kaj diris:

-- Mi estas via sklavo, ho birdo Rok! Mia patro estis hundo... kaj ĉiu el miaj daktiloj estas tiom granda kiom tri el miaj daktiloj!

-- Estas bone, diris la Derviŝo. Daŭrigu tiel, kaj timu Alahon.

Hasan daŭrigis tiel. Li timis Alahon, kaj rakontis daŭre plu al la birdo, ke liaj daktiloj estas neeble grandaj.

La rekompenco por lia virto ne forrestis. Ankoraŭ ne trifoje la Kalifo mortigis ĉiujn loĝantinojn de sia haremo; ankoraŭ neniu patrino havis tempon por prepari siajn filinojn por la foiro en Rum; ankoraŭ Hasan ne renkontis eĉ unu vojerarintan virkapreton, por lin akompani kaj vivteni sur lia mato, kaj vidu, la birdo vokis:

-- Mia patro estas hundo...

Tio ne necesis, sed ĝi nur ripetis la vortojn de Hasan.

-- Mia patro estas hundo, ricevu longecon de plumoj, la daktiloj de Hasan, Ben...

Mi ne konas la nomon de la patro de Hasan, kaj se tiu viro estis hundo, ĝi ankaŭ ne gravas.

-- La daktiloj de Hasan estas trifoje pli grandaj ol ili estas!

Tiam troviĝis pedantuloj en Damasko, kiuj kontraŭdiris tion. Sed tio ne daŭris longe. Estis nome en la voĉo de la birdo io, kio vibrigis la aeron en maniero, kiu influis la refrakton. La daktiloj kreskis, kreskis... laŭ ĉies okuloj...

Kaj la birdo daŭre ripetis vokante:

-- La daktiloj de Hasan estas trifoje pli grandaj ol ili estas!

Kaj ili kreskis... Oni gape trostreĉis la buŝon por mordi ilin.

Kaj Auled fariĝis tre maldika. Sed Hasan aĉetis multajn virkaprojn kaj ŝafidojn, kaj li konstruigis tegmenton super sia mato. Kaj li fariĝis tre honesta, kaj opiniis ke estas hontindaĵo, se iu kiu mem ne havis ŝafidojn, manĝis unu el liaj. Kaj li daŭre timis Alahon.

Tiun riĉecon kaj tiun piecon li dankis al tiu malgranda birdo, kiu daŭre ripetis samon, kaj faris veron el mensogo per ripeto. Ĉiuj opiniis la daktilojn de Hasan grandaj, ĉiuj estis devigitaj aĉeti ilin, ĉiu...

Escepte Hasan mem, kiu sekrete provizis sin ĉe Auled, kies sola kliento li estis.

Kaj tio tiel restis ĝis la nuna tago.

-----

*Rok -- fabele granda birdo en legendoj de la Mez-Oriento.


(C) 1996 Wouter F. Pilger, Lelystad, NL

Ĉiuj rajtoj rezervitaj.

 1