4 Mi treege gxojas, ke mi trovis iujn el viaj infanoj iradantajn
en la vero tiel same, kiel ni ricevis ordonon de la Patro.
5 Kaj
nun mi vin petegas, sinjorino, skribante ne kvazaux novan ordonon
al vi, sed tiun, kiun ni havis de la komenco, ke ni amu unu la
alian.
6 Kaj jen estas la amo: ke ni iradu laux Liaj ordonoj.
Tio estas la ordono, tiu sama, kiun vi auxdis de la komenco, ke
vi iradu en gxi.
7 Cxar multaj delogantoj eliris en la mondon,
kiuj ne konfesas Jesuon Kriston venantan en karno. Tio estas la
deloganto kaj la antikristo.
8 Gardu vin, ke vi ne perdu viajn
elfaritajxojn, sed ke vi ricevu plenan rekompencon.
9 Cxiu, kiu
iras antauxen kaj ne restas en la instruado de Kristo, ne havas
Dion; kiu restas en la instruado, tiu havas kaj la Patron kaj la
Filon.
10 Se iu al vi venas kaj ne kunportas cxi tiun
instruadon, ne ricevu lin en la domon, kaj al li ne donu salutan
vorton;
11 cxar kiu al li salute parolas, tiu partoprenas en liaj
malbonfaroj.
12 Havante multon por skribi al vi, mi ne volis skribi per papero
kaj inko; sed mi esperas veni al vi kaj paroli vizagxon kontraux
vizagxo, por ke via gxojo estu plena.
13 Salutas vin la infanoj
de via fratino, la elektita.
HTML-igita de Stefano KALB
Lasta aktualigo: jxauxdon la 27-an de januaro 2000 je 15.31 GMT