Astronomio kaj scienco

 Mi estas astronomoamatoro pli malpli de antaú 1989 sed mia intereso je steloj, galaksoj planedoj, k.a. naskighis de mia infaneco. Kiam mi estis eble 5 aú sesjara, miaj gepatroj achetis enciklopedion nomatan "Infanmondo", kie diversaj temoj estis traktataj tiamaniere ke infanoj povu ilin kompreni.Unu el la volumoj temis pri spaca esplorado, parolis pri la suno, la planedoj...

        Mia amatorilaro estas ege simpla: 7x50 kaj 50 mm-a refrakta teleskopo, kiun mi achetis kiam miaj konoj pri teleskopoj estis pli malaltaj ol mia emo elspezi monon. Tamen tiu teleskopo utilas al mi chefe por observi sunmakulojn, la Lunon, planedojn.

        Eble mia amatoremo estis tre granda char iam, kelkaj jaroj post fini la liceon, mi decidis eniri la universitaton por studi astrofizikon, afero en kiu mi nune elspezas la plej grandan parton de mia tempo.

        La temoj kiuj plej interesas min rilate tion chi estas: la planeda esplorado; la serchado eksterteran inteligenton (kiu havas absolute neniun rilaton kun ufologio, sed kun sciencaj seriozaj kaj rigoraj studoj celante serchadon de signoj -radiosignaloj, ekzemple- kiuj evidentigu la ekziston de eksterteraj civilizoj che aliaj sunsistemoj); kaj kosmologio, kiu pritraktas  malnovajn demandojn el moderna vidpunkto: de kie ni venas, kien ni iras...

Aliroj (scienco)

             -Instituto Astrofizika de Kanarioj (chefpagho; hispane kaj angle)

                    -IAk (disvastigo)

                    -IAK (astronomiaj bildoj)

                -SETI (Search for Extraterrestrial Inteligence) Chio pri serchado de ekstertera inteligento(angle)

                    -SETI Institute (chefpagho, angle)

                   -

                -Planetary Society (Chio pri planeda esplorado, angle).

 

                -CSIC (Supera Konsilantaro pri Scienca Investigado, hispane)

 

                -Prisciencaj novaghoj (Hispane)

 
 
 
 

                                                       Reiri chefpaghon

                                                                         :antmig@teleline.es 1