Sendita al UEA en aprilo 1.999, publikita iom poste.
Mi devas kontroli la egalecon de tiu cxi teksto al la publikita artikolo kaj aldoni bildon, desegnajxo farita de UEA.


LA RITMO DE AMERIKO

En kelkaj lastaj numeroj de "Esperanto" plurfoje oni mencias la aktivadon en Ameriko kiel esperplena por la movado. Kiel amerikano ekde 50 jaroj kaj esperantisto ekde 8 jaroj, mi sxatas scii pri tio, kio evidente signifas ke nia klopodo trovi vojon por dauxrigi kaj kreskigi la movadon en niaj landoj, klopodante atingi la najbaran, estas almenaux jam perceptita de euxropaj kaj de aliaj eksterlandaj samideanoj. Se oni povas kredi ke tio helpas la e-movadon ekster Ameriko, temas pri nia vojo havi ion malsaman en nia agado.  Cxar ecx se ni multe respektas la euxropan movadon, ni scias ne povi fari same, pro malsamaj kondicxoj. 

Permesu al mi fari komparon al muzika kreado:
se amerikanoj kreas muzikon laux la euxropa maniero, neprobable faros bonan kreajxon, fari propran muzikon estas la bona maniero por cxiuj. Ecx se bazaj instrumentoj, kaj harmonioj venas el Euxropo, la amerika muziko havas propran ritmon kaj sintenon. Kaj ecx se ni devas havi nian propran lokan kulturon, la kono de la tradicia cxiam helpas.

Tiel, la esperantistoj de landoj pli ricxaj devus scii ke ili bone
helpos la movadon en ne ricxaj landoj se ili permesos kopii kaj libere uzi la materialon farita de ili.  Importi materialon, kiel libroj, muzikoj, k.t.p., estas multekoste, kaj cxar ni ne kopias gxin ne disvastigas aferojn kiuj povus instigi al komencantoj koni la amplekson de la e-movado, eble trovante vojon en fako specifa por lia intereso. Alia flanko de la problemo montras ankaux la gravecon de la helpo kiun ni povus ricevi se euxropanoj vizitas nin kaj usonanoj vizitas la aliajn amerikajn landojn. Kolonia kulturo estas trajto de la ibero-amerikaj landoj kiuj postulis kaj ankoraux postulas la aprobon de euxropo por gxeneralaj ideoj. 

Tiun klasikan rolon de Euxropo nuntempe
ecx pliforte plenumas Usono, kaj montri al niaj komencantoj la ekziston de usonanoj kiuj kongruas kun la ideo e-o, certe helpos por disigi barierojn. Propagando faras la ideon esti la usona lingvo la plej grava, la vojo por e-o estus pli facila do se ni sukcesas montri la usonan kulturon kiel unu plia, kiu povas lasi e-on esti ponto inter kulturoj.

Sro. Bill Maxey bone verkis pri nia Amerika Agado per utila
artikolo, sed laux mi faris logikan kaj gramatikan eraron. Li uzas la esprimon "la tri Amerikoj", sed Ameriko estas unu kontinento, ne tri.  Tiu ideo eble venas el fama frazo de usona prezidento "America for the americans", kiu versxajne signifas "Usono por la usonanojn", sed konfuzigis plurajn homojn kiuj ne regas la usonan lingvon kaj kulturon.

Mi kredas la esprimo esti komprenata de kelkaj en Brazilo, kaj lastatempe ankaux en Argentinio, kiel "Ameriko estas Usono, ne ni" aux "Ameriko estas por la usonanoj".  Dividi por renomigi, farus la tuton esti konsiderata kiel pecetojn. En Brazilo, ekze., ni diras: "la nordorienta Brazilo, la suda Brazilo", sed ni ne pensas pri "La Braziloj". Eblas pensi Ameriko kiel Kolumbo pensis, ununura kontinento, havante novajn kaj pli tauxgajn ideojn kaj vivmanierojn, unu el gxi estanta esperanto, cxar estas granda la kvanto de lingvoj en la kontinento mem, kaj la intereso havi kontaktojn kun la tuta mondo.

                                            José J. Lunazzi
                                            (Argentino/Brazilo)
 



1