36a Brazila Kongreso de Esperanto- 36a BKE
Urbo Petrópolis - Ŝtato Rio de Janeiro   12-16 de julio 2000

Kvin filmoj por interreto   (Pri la BKE vizitu http://www.esperanto.org.br)

Mi kunportis hejman 8 mm-an vidkameraon por montri vidbendojn kiujn mi registris dum vizitado al Koreio en 1996 kaj omaĝon kiun mi faris rapide al nia kara samideano Ivon Barbosa, kiu mortis du semajnoj antaŭ la komenco de la kongreso.
Havante la kameraon mi profitis por registri kelkajn eventojn. Pro manko de baterio aŭ/kaj vidbendoj mi ne registris ĉiom kiom mi spektis.

Krom partoj de la solena malfermo kaj fermo, kaj registro en la koridoroj kaj pizzumadoj, mi registris kelkajn eventojn de la arta vespero: unu kompleta kanzono de la koruso de la urbo Três Rios, en esperanto:  "Lunado de la Kamparo"; parto de la prezentado de teatraĵo per teamo de Pato Branco-PR ; la jam fama aŭkcio de Gilbert Ledon ; la jam fama rapo fare de Antonio Teixeira kaj teamo, kaj la tuta spektaklo de la jam fama kaj laŭ mi famegonta roka teamo "Merlin".

La vidbendoj pri Koreio montris kiel oni povas ricevi helpon de samideanoj en orientaj landoj, kie vi neniam povus eĉ minimume kompreni la lokan lingvon. Krom montri Korea Esperanto Asocio kaj Seula Esperanto Asocio mi montris historiajn konstruaĵojn kaj vestaĵojn, maniero pentri kaj manĵajojn. Kaj intervuo al samideano KIM Hiongun kiu deklaras esti lernanto de esperanto per interreto, parolante sufiĉe flue en tiu momento kiam estis la dua fojo ke li parolas esperanton.

Ĉar estis la sola oportuno kiun mi havis por montri la du vidfilmojn per kiu mi omaĝis al Ivon Barbosa, mi projekciis ĝin dum mia prelego pri Koreio. Jen ambaŭ, en interreta versio (por kopii al la komputilo klakante la bildojn kaj vidi per programo Real Audio 7).
Eĉ se la kvalito estas malgranda, la kvarminutaj filmoj postulas 2,3 Mb , mi esperas ke vi kapablu vidi ĝin.

Unua filmo: Selekto de cenoj el intervuo fare de Leo Soares al la Ŝtata Kongreso de Esperanto, Paulínia-SP, setembro de 1998.  Tiu intervuo estis elsendita per la komunuma kanalo (TV Fênix) plurfoje.

(Klaku la bildon por preni filmon IvonBarbosa.rm)
 

Eĉ se la laboro mi faris parte hejme, mi dankas pro vidmaterialo kaj aparatoj al EUCAMP/TV Fênix.

Dua filmo: Specimenoj el disko kie Ivon Barbosa rakontis pri brazilaj birdoj antaŭ ol oni povas aŭskulti la kantojn de la birdojn. Esperantigita versio de disko ekzistanta en la portugala lingvo.

(Klaku la bildon por preni filmon BrazilaBirdsinfonio.rm)
 

ARTO DUM BKE
Real Audio 7, daŭro:  2 min ; grando  1,2 Mb

Tria filmo: "Rapo" per Antônio Moreira kaj juna paŭlistana teamo:

(Klaku la bildon por preni filmon RapAntonio.rm)
 

Kvara filmo: La roka teamo MERLIN, ĵus lanĉante ilia dua KD "Ho Mia Kor' ":

(Klaku la bildon por preni filmon SeMiPovas.rm)
 

Kvina filmo: Brazila muziko en esperanto kaj danzado dum la balo:

(Klaku la bildon por preni filmon AlLaInfero.rm)
 

RESUMO DE TIU ĈI PAĜO:
MALĜOJO KAJ ĜOJO EN LA BRAZILA ESPERANTO MOVADO - NI FIDU PRI LA JUNULARO!


1