Vizagxo reflektita per la Olmeka spegulo
kiun ni montris en la antauxa pagxo.
La foto estis farita de la auxtoro, kiel
cxiuj en tiu cxi artikoleto, en la fama
"Museo Nacional de Antropologia" (Nacia
Muzeo pri Antropologio) - Mexico - DF - 1995.
.
La kvalito de la Olmekaj speguloj kaj la malapero
de ilia teknologio fakte surprizas nin. La speguloj influis en
Olmeka kaj Azteka religio (Tezkatlipoko, "La spegulo kiu fumas", dio
kiu havas, anstataux unu piedo, unu spegulon kiu dissendas fumon, ekz.)
kaj eble igis la indigxenojn obei la europanojn kiuj alvenis,
cxar ili havis spegulojn, objektojn kiujn nur la gravaj personoj
havis. Per tiuj informoj ni povas repensi la historion de la
konkero de Ameriko fare de la europanoj, ke gxi estis iom malsama ol ni
lernis en lernejo.
La apero de bildoj antaux kongruaj speguloj
(ekzistas unu magio bazita sur tiu efekto, kiun ni konas en la amerikaj
amuzejaj parkoj kiel "La Azteka Rozo"), povus esti uzata kiel dia
afero. La bildo aperas sxvebe en la aero, same kiel niaj
hodiauxaj hologramaj bildoj.
.
Bildo de unu mano farita per
unu kongrua Olmeka spegulo.
Aperas 15cm antaux la
spegulo.
.
Kelkaj kongruaj Olmekaj
speguloj. La plej granda estas plimalpli 12cm laux la diametro.
Spektu
la filmon! (20 Mb, bezonas la vidprogramon RealPlayer)
Se vi sxatis tiun temon kaj mia prezentmaniero,
registru "+ Olmekaj" ene de la libro por vizitantoj de mia cxefa pagxo. Se
mi ricevas suficxe da petoj, mi klopodos aldoni pli da informoj kaj
informos pri tio al vi.
Pluraj personoj kaj institucioj helpis en tiu cxi esploro. Mi
mencias ilin ene de miaj artikoloj, inkluzive samideanon Jesús
"Chucho" Nájera, el Meksiko cxefurbo.
Vidu kelkajn pagxojn el la referencoj
(anglalingve)