LA MATEO
Tradicia trinkajxo el Sudameriko (la suda parto de la kontinento
Ameriko) estas teo fare de la seka folio de la arbo "Ilex
Paraguayensis"
(herbo mateo), verdkolora kaj ne perdante gxian efikon poste la unua
uzado.
Oni povas uzi gxin multe.
Devenas el Ameriko kaj estas uzata en pluraj landoj: Brazilo,
Argentino,
Bolivio, Peruo, Cxilio, Urugvajo.
La indigxenoj apartigis, por ne gluti gxin, la partetojn de la
folio
el la likvido per tubeto fare de eta kano trancxita tiel ke unu
ekstremo
estas fermita kaj estas truetoj apude tiu ekstremo.
Tiel, gxi ne estas gxenerale farita en ujo kaj servita en glasoj,
sed oni trinkas gxin en la propra ujo kie oni faras gxin. Oni faris
plurajn
tipoj da ujoj por tio per: duono de kokuso, bova kornuso, ecx
fruktoshelo
el kukurbo.
Algumas cuias
para
mate (livro "El mate", M. Barreto).
La akvo povas esti varma aux malvarma. Per glacita akvo, oni faras laux maniero nomata terereo "tereré" (vorto de la gvarania lingvo, la lingvo plej uzata en Paragvajo). Por tio la preparo de la herbo estas speciala.
Mi konas fakte kvar tipojn da herbo mateo:
- La argentina, el la provinco de Misiones (historie, la
jxesuitaj
misioj, laux la filmo "The Mission"), en la nordokcidenta parto de la
lando,
apud Paragvajo, kiu estas seka kaj la pecoj de la folioj estas largxaj
po 3 mm.
Duaj el Brazilo:
- De la sudaj provincoj (cxefe Rio Grande do Sul, Sankta Katarina
kaj Paranao, malpli uzita en San Pauxlo kaj Minas Gerais), fare de tre
etaj partetoj (malpli 1 mm largxaj) kaj humida.
Ne facile oni konservas gxin, ofte en fridujo.
- De la suda parto de provinco Mato Grosso do Sul (provinco de la regiono "pantanal"), seka kaj fare el largxaj pecetoj, specifa por terereo.
Mi jxus elkovris unu tipon de
herbo de malnorda brazila sxtato nomata "à moda antiga" ("laux la antikva maniero"), simila al la argentina, vidu: |
![]() |
- Argentino havas ankaux
specialan herbon mateon: miksita kun aliaj herboj ("cedrón, poleo, peperina"), por ne havi acidan efekton. Vendita en kuracvendejoj, nomas "Ollantay" kaj farata de laboratorioj Higate, Av. Eva Perón 3052, Va. Libertad, San Martín-Bs.As. |
|
En Brazil oni vendas per la posxto (herbo de Paraná) pere de la "Movado de la sen teruloj" (" Movimento Sem Terra-MST"), fare de kamparanoj kiuj postulas rajton havi lian propran teron. Se iu interesigxas, mi povos trovi la retadreson de li.
En la suda Brazilo estas kutimo uzi trinkujon farita el ligno,
similaj
al tiuj ke oni povas fari per kukurbo, kaj oni nomas gxin
"chimarrão"
(sximarrao), nomo kiu oni donas ankaux al la trinkajxo, ecx se oni jam
uzis la nomon "mate".
|
|
Du ekzemploj de "gaúchos"(gaUcxos),
tipikaj
kamparanoj de la suda Brazilo kaj lia sxato pri mateo.
Fotoj danke al Jozefo Pacheco (esperantisto) kaj
edzino (Brazilo-Paragvajo).
Herbo
el Paragvajo: Mi kore dankas pro sendado de la herbo al: Jozefo Pacheco, esperantisto, kaj edzino (Brasil-Paraguay). |
![]() |
Mi devas aldoni esti alia maniero trinki mateon, jxuste kiel oni faras por teo. Oni nomas gxin en Argentino "mate cocido" ("kuirita mateo"). Oni ordinare aldonas al gxi lakton por la infanoj. En Brazilo ekzistas similan maniero, sed per rostita herbo (kvina speco de mia listo).
Kiel gustas sensukeran mateon? Maldolcxa, stranga por la ordinara homo. Malofte iu kutumigxos al gxi en la unua provo. Sed oni lernas trinki ekde la infana agxo, same kiel kafo: se la patroj konsomas la infanoj klopodas imiti ilin. Same kiel okazas al pluraj aliaj kutimoj, dolcxaj kaj maldolcxaj, kiuj la patroj transdonas al la gefilojn ...
(el
la koverto
de la herbo "Taragüí")
Trinkado de herbo mateo stimulas la homojn per kemiajxo simila al tiu de kafo ("kafeino"), kaj pro havi multe da feron estas rekomendata por sanigi sangon.
Estas prava maniero malsoifi. Varmigas la trinkanton en vintro kaj, ecx varma, malvarmigas lin en somero (same kiel okazas per teo, tiel kiel oni vidas en Anglujo).
La homoj kiuj plej trinkas mateon estas en la suda Brazilo, kie
oni
ne hontas pri kunporti la trinkujon kaj la varman akvon ien ajn. Estas
urbo kiu ecx enmetis en centra strato kolono kun kranoj por
sinservi
la varman akvon, sed estas en Argentino kie oni metis akvujojn kun
varma
akvo en la benzenvendejoj de la sxosxejoj.
![]() |
Estas per gasa temperaturkontrolilo ke mi preparas la akvon, sed tio jam estas alia historio.
Pri higieno
Oni trinkas mateon kune, pluraj per la sama trinkujo. Tio povas sxajni malhigiena, sed signifas fidi je la partoprenantoj. Se iu estas malsana, sxi/li ne trinkas. Aux informas al la aliaj, ekzemple, se havas gripon. Gxenerale, tio ne gravas. Finfine, gripo estas afero kiu trairas per la aero.
Cxu gravas al iu kiam en festo oni blovas la jandelojn de la kuko kiu cxiuj mangxos?
Cxu iu ne vojagxas en buso aux aviadilo pro tio ke la sistemo de malvarmigado de la aero estas fermita, kaj cxiuj spiras la saman aeron?
La tubetoj kaj glasoj por trinki kiuj oni ukzas en Brazilo ekde 1989, estante faritaj el plastiko kaj ne plu el papero, ne eblas detrui gxin poste la uzado. Tiel, foje ili povas esti reuzitaj en restoracioj kaj luncxejoj.
Tipoj de matujoj (ujoj por trinki mateo)
Legu pri historio de mateo (en la hispana lingvo)
Pli pri mateo (en la portugala lingvo)
Kelkaj el la multaj pagxoj pri la temo, kiuj estas en interreto:
SEEC
(guberno de la provinco Paraná-BR)
Esploro de
la Provinca Universitato de Campinas-San Pauxlo-BR (Universidade
Estadual
de Campinas-UNICAMP, mia universitato, en la portugala)
Unu el Paragvajo
(en la hispana)