Ankaux en Tigullio estas E-grupo danke al longdauxra aktivado far de s.ro Formaggio Kaj sxia hungara edzino Erzsie; La grupo ne estas granda sed tamen oni povas diri ke la grupanoj gxuas sian esperantistecon tre multe; Fakte, nur malmultaj el tiuj kiuj lernis la lingvon, restis en la movado, ankaux tie cxi, sed ,ni scias, kiu restas en la movado, gxenerale dirite, estas tre interesitaj personoj kiuj ofte sxatas vojagxi, aux trovi novajn amikojn, ktp.
la Esperanto-Grupo Tigullio kutime renkontigxas merkrede vespere je la nauxa cxe "Dopolavoro Ferroviario" en Chiavari; Ni gxis nun ricevis vizitojn de esperantistaj amikoj de: francio, germanio, polio, hungario, romanio, brasilio, argentinio, usono, japanio, ktp...
Kelkfoje ni faras ekskursojn; En '97 ni organizis mar-montara migrado kun multaj ekskursojn al la montaro, vizito al lago Lame, al ardeziaj minejoj kaj kompreneble sunumado sur strando;
En 1998 loka ensemblo de Tigullio partoprenis en Pollando al la tiea
renkontriĝo de popolaj orkestroj
en kiu esperanto rolis kiel pontlingvo.
Entute, laux ni, placxa afero, tiu cxi esperanto!