NUMERO 28, JULIO-AUXGUSTO 1997
Vera Vokas
Nepalo Invitas Vin
Vojtek Zbik: Fabeleto Juglanda
Por Internet-Uzantoj
Homaj Rajtoj Je Lingvo
Difficult Words: Pli And Plu
Skribas La Legantoj
Nova Esperantlingva Ludo
Deziras Korespondi
Nekrologo
Esperanto-Libro-Vendoj 1996
Lingva Angulo
Ambiguecoj en Esperanto
Somerlernejo en Ipswich 1998 (11-24 Januaro 1998)
El La Mondo Esperanta
El La Regionoj
Vivi Sur Barko
La Diplomato Kiu Ridis
Viaj LKK-anoj kunvenis en Adelajdo (el diversaj sxtatoj) la 23-an gxis la 25-a de majo, la lastan fojon antaux la grandioza evento, la 82-a Universala Kongreso de Esperanto, la unua UK iam ajn en Auxstralio. Kiel mielabeloj ni de januaro preparas la fundamenton de, espereble, memorinde dolcxa Kongreso kiun la partoprenantoj kiel eble plej gxuos. La ideo starigi UK-on en Adelajdo venis entuziasme de Max Wearing (kies Somerkursaroj de 1989 estis grandaj sukcesoj) kaj estis ne malpli entuziasme subtenita de Margaret Furness. Kaj jen - baldaux la revo realigxos.
Jam aligxis [5 junio 1997] 1073 homoj, el 54 landoj. Aldonu gxis 80 infanojn (el eksterlande, el Melburno kaj el Ipsvicxo), kaj imagu la eksplodon de energio kiu montrigxos en Esperantio en julio 19-26.
La Kongresejo estos la belega Adelaide Convention Centre, inkluzive de la Ekspozicia Halo, en kiu trovigxos la verda kanguruo, kiel nomigxos la restoracio kaj trinkejo, kiuj bone sed ne tro multekoste vin gastigos. Ankaux en la Ekespozicia Halo trovigxos diversaj gicxetoj kaj informejoj, kaj por vin ecx pli plezurigi, luncxhoraj koncertoj tie okazos. La halo estas grandega, kaj en angulo de gxi la infanoj kreivos de sabato gxis merkredo, kiam la plimulto da ili hejmeniros.
En tre cxarma, nova cxambro, kiun ni nomis la vitrejo (divenu kial), vi povos kafumi aux bierumi k.t.p. post la fino de la vesperaj agadoj gxis via enlitigxo.
La Solena Inauxguro havos unike Auxstralian guston: gxi komencigxos per Indigxena Sanktigo de la Kongresejo. Muziko kaj hxorkantado etosigos la bonvenigajn vortojn de la eminentuloj kaj de la procesio de la diverslandaj salutantoj.
La Nacia Vespero spegulos fidele la multkulturecon de nia vasta lando, samtempe antikva kaj nova. La temo de la Kongreso estos "Toleremo kaj justeco en multkultura mondo"
La prelegantoj en la IKU (Internacia Kongresa Universitato) inkluzivos niajn proprajn Alan Bishop, Brian Fox, Ron Gates, Ralph Harry, kaj Trevor Steele.
Diservo okazos en la Pregxejo Scotts ne malproksime. (Nenio trovigxas malproksime en tiu bela, mirinde planita urbocentro.)
Cxirkaux 200 felicxulojn akceptos la Adelajda Urbestro.
Gazetara Servo dissendos informon pri la Internacia Lingvo cxiutage. La Kongresa Kuriero, La Lumilo, pretigxos dumtage, presigxos dumnokte, kaj estos disdonata cxiumatene.
Internaciaj profesiuloj prezentos teatrajxojn, distrajxojn, koncertojn, kiuj vin ravos - kaj ne nur dum la Internacia Arta Vespero.
Okazos Esperanto-Kolokvo, Konversacia Rondo, Cxe-kursoj, Internaciaj Ekzamenoj, Auxkcio! Kunvenos la diversaj interesogrupoj kiaj Afrika Agado, Amikaro de B. Grning, la Akademio, Azia Agado, Euxropa Agado, Esperanto en Ameriko, IKEL (etnistoj), Jxurnalistoj, Kampanjo 2000, Litova Stelo, Radio-Auxskultantoj, Rondo Kato, SAT, UEA, Vegetaranoj... Estos specialaj prelegoj por Unuafojaj Kongresanoj. Kaj kiu maltrafus la Belartajn Konkursojn?
Lundon vespere multaj mangxos kaj trinkos lukse cxe la Bankedo. Kaj post gxi, tute senpage, cxiuj povos gxui la Balon. La muzikbando restu surprizo.
Okazos Antaux-, Post-, kaj Dum-Kongresaj Ekskursoj. La plej populara (kaj multekosta) Antaux-Kongreso estos tiu de Cairns gxis Adelajdo, laux la orienta marbordo. Espereble la suno ridetos sur la partoprenantojn de la tuttaga ekskurso al unika Kanguru-Insulo. Post la Kongreso, ek al la montaro, aux al la cetero de Auxstralio kaj Nov-Zelando - se vi ne partoprenos en la ILEI- (Instruista) Post-Kongreso en Geelong.
Sabaton, la 26-an, okazos la Solena Fermo, kun la transdono de la Flago al la Prezidanto de la Esperanto-Klubo de Monpelier (en Francio), kie sendube la LKK jam komencis abele labori por la 83-a UK.
Al vi, kara leganto de ESK, kiu jam aligxis al la 82-a, mi deziras ravan Kongreson. Al vi kiu ankoraux ne aligxis, mi pete invitas vin kunskrapi la monon de ie, kaj veni. Neniam denove en la vivodauxro de la plimulto el ni okazos UK en Auxstralio. Ni bezonas vian helpon, vian cxeeston, vian fervoron. Ni kune okazigu Kongreson kiun oni longe memoros - korinkline.
Nepala Esperanto-Asocio gxojas anonci la duan Internacian Himalajan Renkontigxon organizitan por konigi sian landon al alilandaj Esperantistoj.
Datoj: 26a de feb. - 7a de marto, 1998
Kosto: US$600, se pagita antaux sept. (inkluzivas mangxadon kaj logxadon.)
Adreso: Sierra Tavel and Tours (P) Ltd., PO Box 3565, Kathmandu, Nepalo.
Faldfolio kun la detaloj haveblas cxe la redakcio.
Indeksen
Bogdano estis unu el tiuj nerebonigeblaj frenezuloj, vivantaj en la Platona idearo, kaj suferantaj sur la tero. Li laboris en rozkreskejo, kiel la suba laboristo, krom skrapitajn manojn ricevante nur simbolan pagon. Bogdano neniam montris tamen ambicion, cxiam kontenta pri io ajn. Danke al dia graco, li logxis en sola dometo, perdita inter bienoj kies posedanto mortis antaux jaroj, kaj kies heredantoj ne trovis unu la alian por dividi inter si gxian monvaloron.
La dometo estis ege eta ligna konstruajxeto kun pordo, unu fenestro kaj fumtubo sur unuflanke klinigxinta tegmento. Sur gxia egale malgranda eta korto, cxirkauxfermita per humigita latbarilo, krom ligna senluma necesejo kaj betona puto trovigxis forta kaj vastabrancxa juglandarbo, kiu per siaj brancxoj envolvis kaj kovris la tutan dometon kaj gxian korteton, protektante ilin kontraux la vasteco de cxirkauxa kamparo.
En la hejmeto cxirkauxpremata de la brancxaro, Bogdano pasigis sian solecon, vesperon post vespero, parolante al si, revante kaj akompanante la juglandarbon, kiun li traktis kiel sian mutan kamaradon al kiu li konfidis siajn zorgojn kaj pensojn.
Se iu alvenus kasxe al lia solecejo, tiu ofte povus ekvidi strangan scenon kie juna nezorge vestita viro cxirkauxbrakas dikan trunkon kaj ploras silente. Bogdano ofte ploris pensante pri la tempo kiam la heredantoj de lia dometo trovigxos kaj li devos forlasi sian multamatan arbon en manoj de fremduloj. Cxu diri al ili pri lia amikeco al la kreskajxo? Sed homoj estas kruelaj kaj ili estos pretaj forhaki gxin gxuste pro tio! Tamen, se li ne dirus, oni mortigus la arbon por akiri pli da sunlumo, por protekti la fundamentojn de la dometo, aux simple por esprimi sian homan arogantecon pri la regado de la mondo. Do, kion li,senpovulo, devus fari? Nur nokte Bogdano forgesis la aferon, sentante sin dormanta inter la amataj brakoj de la arbo.
Cxisomere estis escepte malvarme kaj malseke. De la malfrua printempo gxis la antauxauxtuno grizaj nuboj malaltaj alportis konstantan pluveton, argxentigante altajn herbarojn kaj aldonante Cxopinan nostalgion al la tuta mondo. Gxuste dum tia malvarma kaj nostalgia, dimancxa posttagmezo Bogdano ekauxdis ke iu tiras lian pordon.
En la alirejo staris nuda timigita juna virino, dentklakante pro malvarmeco. Post sxia enveno, Bogdano refermis la pordon kaj rigardis iom suprizite sian gaston. Sxi estis subtila glathauxta belulino kun lauxproporciaj korpopartoj, modestaj sed rimarkindaj mamoj kaj suficxe maldikaj koksoj. Sxia vizagxo, kvankam maltrankviligita, montris tian pacan korinklinecon kian oni vidas cxe skulptajxoj pri Sankta Maria. Sxiaj rektaj haroj brunkoloraj falis gxis la mezo de sxia dorso, kaj sxiaj brunaj grandaj okuloj montris korvarmecon.
"Ci?"
"Kion? Kiu vi estas?"
"Mi? Cia arbo!"
"Arbo?"
"Jes! Cia arbo, la juglandarbo!" Sxi ektenis lian maldekstran manikon kaj spiris rapide. "Cia!"
La juglandarbo? Bogdano konfuzigxis kaj turnis sian kapon al la fenestro, kie kutime videblis folioj de la brancxoj super la tegmento sed ne cxifoje. Bogdano senvorte elkuris tra la pordo kaj cxirkauxkuris la dometon, kaj falis sur la etan korton. Efektive, la spaco videble pligrandigxis. La brancxaro etendita super gxi, same kiel la atleta trunko, malaperis lasante duonsursxutitan truon en la loko de la radikoj.
Bogdano konfuzite revenis, necerta cxu li ekvidos sian strangan gaston denove. Tamen sxi restis. Dum lia mallonga eliro sxi jam sin bruligetis provante sin varmigi cxe la bakforneto.
"Vi vere estas la arbo? Kiel vi homigxis?" demandis Bogdano iom nefidante, sed li samtempe sentis ke la varmaj okuloj lin fandas. "Kial?"
Li turnis sian kapon, sed estis jam tro malfrue kaj li devis rerigardi kun pardonpeta rideto. Vidante sxian belan figuron kaj la dolcxajn okulojn, li petis Dion, en siaj pensoj, ke sxi estu por li. Finfine, li donis tiom da koro al la arbo ke se miraklo jam okazas, estus juste.
"Cxu ci preferas min kiel arbon?" sxi demandis serioze.
"Ho!" Bogdano sin neregante forte kaptis sxiajn jam varmajn brakojn, sed tuj malfortigis sian premon.
"Mi nur ne povas kredi!" Bogdano ardis, kaj liaj sentoj komencis forflui, tiel ke li devis eksidi. "Kial? Cxu por mi?" li demandis petege, pli forte tenante sxiajn brakojn. "Kial?" Bogdano pretigxis por la bato de nepreferata respondo.
"Mi lamentis," sxi malrapide diris, "mi cxiam tre maltrankvilis kiam ci estis for. Cxiam mi timis ke ci al mi ne revenos. Mi volis do havi krurojn, por ke ankaux ci timu ke mi ne revenos, kaj mi volis naski fruktojn kiujn..." nun sxi rugxigxis, "kiujn ci ne mangxos." La juglandino parolis senespere, kaj sxi englutis aeron samkiel malliberulo atendanta kondamnon.
Bogdano ne povis respondi. Li sentis kapturnigxon kaj la tuta realo aspektis songxa. Tamen li starigxis kaj cxirkauxbrakis la kompatindulinon kiu rezignis pri sia naturo akceptante la maldignan homan ekziston pro amo al li. Li fakte jam akceptis ke neniu lin volos kaj ke li neniam ekkonos virinon, cxar la lauxtaj kaj stultaj " damoj" urbetaj nur lin teruris, certe estis li ja tiel malricxa kaj malinsida ke nenio povus iam ajn sukcesi. Nun, tamen, liaj viraj instinktoj vekigxis kaj li sentis vere korpan urgxon al la elasta varmo inter sxiaj brakoj. Do li sidigxis sur la tablon, por havi antaux siaj okuloj la vizagxon, ne la mamojn, sed tio malmulte helpis. Sxi ridetis, sxajne divenante liajn sentojn.
" dio estas cxiopova," sxikomencis, " se oni nur al Li fidas... Ni la arboj-" Nun sxi ridetis denove, memorante ke jam ne plu al arboj sxi apartenas. "Arboj faras malmulte pli."
"Cxu vi... ci, cxu ci scias kiel mallonga kaj maldigna estos cia homa vivo?" Bogdano demandis provoke, kaj li eksentis kiel la emocioj lin lacigis. Ecx la amora urgxo forfluis. Li malsupreniris de sur la tablo, ekgenuis antaux sxi, sidis sur la kalkanoj kaj movis duonkonscie la manojn de siaj brakoj al la gluteoj. Bogdano rigardis supren, rimarkante varman rideton inter sxiaj sxvelaj cicoj, kaj li rugxigxis.
"Ne gravas nun," diris sxi, "cxar ni estas kune."
Sxi metis siajn manojn sur lian kapon, kaj Bogdano premis gxin al sxia sino, pensante: "Kiel vivi kun homo el nenie? Kaj se sxi estos tro stranga, cxu la registaro ne volos kuraci sxin perforte?"
Nur post kelkaj semajnoj oni trovis la kadavron de Bogdano en la dometo sub mortinta juglandarbo.
Gaja Leganto de Esperanto II de P.E. Schwerin. $7.50 cxe
la AEA LibroServo.
EuroSeek, la Euxropa alternativo al la Usonaj esplorrobotoj Altavista, Lycos kaj Yahoo! celas farigxi unu el la gvidaj internaciaj robotoj por la esplorado de la interreto. Tion ili provas atingi donante al la uzantoj la eblecon mem elekti la lingvon uzatan por la esploro, kaj ne esti devigataj uzi la Anglan. Oni povas jam nun elekti inter 40 lingvoj, de la Bretona gxis la Turka. Nun ankaux Esperanto estas inter ili.
En Esperanto oni indikas la preferojn de sia esploro, indikante la vorton, nomon aux frazeron kiun la roboto trovu. Sed eblas ankaux precizigi ke la roboto trovu nur dosierojn en specifa lingvo aux lando. Per tio EuroSeek estas por nun unika. En Esperanto aperas poste la raporto pri kio estis trovita. Sed ankaux la ceteraj partoj estas Esperantigitaj, ekzemple la tekstoj kiuj klarigas la funkciadon, kaj aliaj.
Sed ne cxio estas en Esperanto. Aperas sur la diversaj pagxoj Anglalingvaj anoncoj kaj tekstoj kiuj estas komunaj por multaj lingvovarioj.
Se oni indikis ke EuroSeek trovudosieron en Esperanto, oni konsciu, ke gxi nur raportos pri dosieroj kiuj havas informon pri lingvo en sia "kapo", t.e., ke ili komencigxas per <HTML lang="eo">. Dosieroj sen tia indiko estas por gxi lingve anonimaj.
EuroSeek indeksis gxis nun la enhavon de 8 milionoj da TTT-dosieroj, sed atingos dum la venontaj monatoj 30 milionojn, kio igos gxin minimume same ampleksa kiel Altavista. Nur post tiu ampleksigo la raportado pri Esperantaj dosieroj estos fidinda. Pli frue tiu informo ne estis registrita.
Oni ne bezonas logxi en Euxropo por uzi EuroSeek. Gxi estas atingebla de kie ajn je la adreso:
El Interredaktore,
de Franko Luin
Vivi sur Barko de Eugéne de Zilah. Ilustrajxoj de Megumie Komamura. Cannes et Clairan (Francio): Éditions Jean-Claude Bernard, 1994. 235p., brosx.
Tre nekutima libro, tre leginda libro. La stilo estas flua; la lingvo estas cxiam korekta. Gxi estas ia aventur-vojagxlibro, auxtobiografia, plurrilate gxi memorigas pri Ekspedicio Kon-Tiki (kvankam sen ties belaj fotoj).
Eugéne de Zilah kaj lia edzino Madelaine estas kunredaktoroj
de la elstara revuo La Gazeto. Eugéne estas filozofo,
Sanskritisto, kaj nun barkisto. Naskite en Hungario, de multaj
jaroj li estas Franca civitano. Li instruadis klasikan filozofion
en Franca liceo (lernejo pli-malpli ekvivalenta al la lastaj jaroj
de nia high school kaj la unuaj jaroj de universitato).
Kiam li estis 51-jara, li ekkomprenis ke malsxpari la ceteron
de sia antauxemeritigxa vivo en la eduka sistemo estus absurdajxo.
Li diras:
Vivi sur barko
postulas fizikan kaj mensan preparadon, sed ne ekzistas alia solvo.
Ne eblas en Euxropo, kiel en Hindio, vivi la kvaran periodon de
sia vivo en arbaroj, sen vestoj, elvenante nur por almozpeti sian
nutrajxon. Eblas, tamen, sxparadi dum la tria vivoperiodo, tiu
de aktiva civitano, kaj mangxi la sxparajxojn dum la kvara. Kial
sur barko? Cxar tie oni mangxas malpli kaj pli malkare. Oni povas
iri tien, kie hejtado ne kostas tro multe, kie pano estas malpli
kosta, kie ne estas sociaj devoj truditaj, akompanataj de multekostaj
nutrajxoj kaj trinkajxoj.
Nu, la idilia vizio rapide malaperas kiam oni frontas la realon de surmara vivado - la maro estas la Mediteraneo, kaj la plejparto de la libro temas pri "aventuroj"en la Greka regiono de tiu maro. La aventuroj ne estas pirataj, kiel oni eble antauxsupozus, sed aventuroj de senspertulo kiu neniam estrinte barkon klopodas senmortigxe manovri sian barkon dum sxtormoj, en nefamiliaraj kaj ne cxiam amikemaj havenoj, kaj dum ne-tre-helpas vizitantaj familianoj kaj amikoj.
La vivo sur barko ne estas tiel facila kaj paca kiel oni eble supozus. Cxu vi scipovas bani vin per duonlitro da varma akvo? (Kaj poste per la sama akvo vin razi aux lavi viajn vestojn?) Aux uzi la necesejon?
Prefere ne uzu gxin. Surmare kaj en solecaj ankrejoj estas multe pli agrable iri sur la poban platformon aux, se vi iom scipovas nagxi, en la maron, kie vi havas belan, puran akvon... Se vi...volas kasxadi viajn anatomiajxojn, aux vi elektos tro malvarman veteron por nin viziti, iru do en la bankajuton, kie estas neceseja konko, surprajxe simila al necesejaj konkoj.
estas la komenco de liaj instrukcioj por vizitantoj, kaj sekvas
detaloj kiujn prefere vi legu en la libro mem. La procedo estas
tre nefamiliara. Do je la fino:
Ne forgesu sxlosfermi la pordon post vi. Se vi ne komprenas
ion, anstataux fari stultajxon, voku la kapitanon.
Tamen, malgraux cxiuj gxenoj la rezultanta vivmaniero klare estas por Eugéne kaj lia edzino placxa kaj kontentiga, cxar ili ankoraux logxas sur sia barko (laux letereto kiun mi ricevis, datita 28an de aprilo cxijare, de Madelaine de Zilah. Cetere, la letero surhavas Grekajn posxtmarkojn, do plu allogas ilin la logxado apudgrekia.)
Komentis Brazila recenzanto pri la libro:
ial mi miskonsideris doktoron de Zilah persono egotisma, kiu
donas al siaj proksimuloj nur mallargxan ekzisto-specon. En la
libro mi ne nur legis, sed ankaux sentis tiun aman ligon, kiu
forte kuntenas la triopon.
Nu, jes, tiu ama ligo inter la trio (Eugéne, Madelaine, kaj la barko) estas intime sentata de la leganto.
La aspekto de la libro impresas malnova, nealloga, kvazaux el la epoko de la 1950'oj en Francio. La papero estas manfarita, griza, plena de makuletoj; plurfoje la enpaperaj makuletoj kasxas la literojn, kio kelkfoje malfaciligas la legadon; la ilustrajxoj (escepte de du homfotoj) estas desegnajxoj ne tre inspiraj. Al iuj tio placxos; aliaj, kiaj mi, konkludos ke ne cxiam oni taksu libron laux aspekto. La enhavo estas tre respektinda.
Ralph Harry: La Diplomato kiu Ridis. Baker's Hill, Beverley WA (Auxstralio): Bookleaf Publishing, 1997. 61p., brosx. $18.00 cxe la Libroservo de AEA.
Malmultaj el ni spertas la privilegiitan vivostilon de la supra eskalono. Foje ni eble revas pri la prestigxoplena sorto de la neordinarulo. Ralph Harry, ACE, CBE, nia iama AEA Prezidanto, rolis dum pluraj jaroj kiel vaganta ambasadoro por Auxstralio. De 1975 gxis 1978 li reprezentis Auxstralion cxe UN.
Cxu lia diplomatia kariero ampleksis nur tedan intertraktadon kaj tro multajn koktelo-kunvenetojn? En sia enkonduko al cxi tiu memortrezoro li klarigas:
Diplomatoj, same kiel politikistoj, kelkfoje konsideras sin
kaj siajn misiojn tro gravaj, kaj tio povas esti dangxera por
la paco de la mondo. Bonfortune la plejparto de la ambasadoroj
havas ampleksan sperton kaj bonan humursenton kiu malstrecxas
la atmosferon dum intertraktado kaj helpas homajn kontaktojn.
La Diplomato Kiu Ridis konsistas el sxercoj kaj anekdotoj, pro kiuj vi nepre ridetos. La rakontetoj estas lakonaj, klaraj, kaj sprite trafaj.
Kvankam gxi traktas aferojn jam pasintajn, la verko ankoraux vibras. Eble precipe por ni kiuj agxas same aux simile al Ralph, cxar al ni la nomvokado estas signifoplena. Kaj kia parado! Jimmy Carter, Helmut Kohl, Winston Churchill, Evatt, Menzies, Manning Clark, Truman, Eleanor Roosevelt, Rainier kaj Grace, Baudouin, Juliana, Sihanouk, Privat, Lapenna, Jonas...
La pli-longdentuloj inter ni jam scias ke Ralph partoprenis en la tasko prepari la tekston de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj. La libro informas pri tiaj eventoj. Sed gxia unua intenco estas ridetigi. Ju pli aferoj sxangxigxas, des pli cxio restas la sama:
Li respondis same kiel li respondus al delikata demando en
la Cxambro de Reprezentantoj en la parlamento en Kanbero. Li diris
nenion specifan, tamen gxi imponis majstre. La auxskultantaro
aplauxdis.
Trovigxas tre amuzaj, vervaj priskriboj. Informigxu kial oni translokigas ambasadorojn cxiujn du-tri jarojn! (Escepte de la Papa Nuncio.) Gxuu la lang'-en-vangajxojn, ekzemple pri la kvara hurao por D-ro Evatt. Lernu novajn vortojn, escepte se vi jam intime konas cxiujn, kiaj "afusotureto", "ukazo", "Prunto-Luo", "afta-febro". Kiu estis Jean Lenoir? (Angligu "Nigra Jocxjo".)
Odlo Bokserp plejparte strikas, kvankam mi vidas la malicon de lia kuzo Otrov Agnarts en esprimoj kiaj "nuda plimulto" (bare majority?) kaj "Usona publikulo" (laux PIV, publikulino = cxiesulino, do...)!
Ni ne forgesu lauxdi la tutpagxajn, malkomplikajn ilustrajxojn de Vane Lindesay. Ili aldonas brile al la "dogliness comes before cleanliness"-tipa enhavo.
La libreto eldonigxis gxustatempe por nia propra UK. Kaj gxi gxemelos bele sur via librobreto apud The Diplomat who Laughed kaj Aventuroj en Esperantujo. Kion ni povas atendi sekve? Mi mem avidas seriozan auxtobiografion pri la gxojoj kaj tristoj, amoj kaj timoj, "la tutan verukaron" de nia eksterordinara amiko, Stipendiulo Rhodes, diplomato, edzo, patro, avo, Esperantisto.
Mi donu al Ralph la lastan vorton Li citas anoniman auxtoron kiu sugestis la jenon por cxiuj publikaj servantoj:
Ni Pregxu:
Sinjoro, permesu ke hodiaux ni faru neniun ajn decidon
Nek renkontu ian respondecon
Sed ke cxiuj niaj faroj estu tiel ordigitaj
Ke establigxu novaj kaj tute nebezonataj departementoj
Por cxiam...
Amen.
Indeksen
UN festos la 50-an jubileon de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj venontjare. Kvankam la Artikolo 2 de la Delaracio diras ke la Deklaracio validas same por cxiuj homoj sen kia ajn diferencigo, inkluzive de lingvo, UN ankoraux ne defendis lingvajn rajtojn de lingve malfortaj nacioj.
Pro tio, UEA proponis al la Alta Komisiono de Homaj Rajtoj de UN ke ni okazigu internacian simpozion, "Lingvaj dimensioj de homaj rajtoj", venontjare en la UN-Oficejo en Gxenevo, sub oficiala auxspicio de UN. Mi sincere esperas ke UN akceptos nian proponon.
LEE Chong-Yeong
Prezidanto de Universala Esperanto-Asocio
PLI and PLU are two of the most difficult words for English speaking Esperantists to use correctly. This is largely because we often use the English equivalents more or less interchangeably.
Dictionaries tell us that "pli" means "more"
and "plu" means "further". This is correct
as far as it goes, but the two words are rarely interchangeable
in Esperanto as they are in English.
Pli indicates quantity, amount:
La plimulto konis la mortinton kiel eminentan blindan Esperantiston, nenio pli (z) The majority knew the deceased as an eminent blind Esperantist, nothing more.
From the Fundamento de Esperanto:
li amas lin pli, ol sin mem He loves him more than himself.
li ne vivos pli, ol unu tagon He will not live more than
one day.
Plu indicates duration and length. It is often almost a synonym of ankoraux ("still").
Li parolis plu He continued to talk
Mi sidigxis sub la arboj kaj legis plu I sat down beneath the tree and continued to read.
Li ne plu vivis = Li ne vivis plu He was no longer alive
Interestingly, there are no uses of plu in a sentence in the Fundamento.
(The only example in the Fundamento of the usage of plu
is the expression kaj tiel plu "and so forth".)
In many instances the impression a statement gives depends on which word is chosen
Ni rigardis plu sed ni nenion pli vidis. We continued to look but we saw nothing more.
Sxi volis diri ion plu sed sxi ne povis (z) She wanted to talk more but was not able.
Contrast this with a slight nuance of difference:
Sxi volis diri ion pli sed sxi ne povis. She wanted to say something more but was not able.
Cxu vi deziras paroli pli? Do you want to speak more? (= Do you have more to say?)
Cxu vi deziras paroli plu? Do you want to speak more? (=
Do you want to continue talking?)
In English we often use "further"to mean "a larger quantity"and this confuses English speakers using Esperanto.
Li marsxis kelkajn pasxojn pli en la arbaron He went a few steps further into the woods. (= More steps)
Li diris nenion pli He said nothing further. (= No more words, no statements more)
Mi iam kredis lin honesta, sed ne plu I once thought he was honest, but no more (= but now I don't think that he is).
Mi iam kredis lin honesta, sed ne pli I once thought he
was honest, but no more (= I thought he was honest, but that's
all he was)
Plimulto means majority:
la plimulto de la lingvoj (Fundamento) the majority
of languages
La plimulto konis la mortinton (z) The majority knew the
deceased
Bedauxrinde, mi devas paroli pri la nesuficxa esploro pri la akuzativo, kiu aperis en la numero de majo-junio 1997, p. 23-25.
1. Cxe tempindiko, estas ankoraux necese ke ankaux la substantivo estu tempindika: veni dimancxon (gxusta esprimo), sed veni la nokton / danci la feston (gxustaj esprimoj: veni dum la nokto / danci dum la festo). Ne valoras la penon paroli pri tempindiko kaj mezurindikoj, cxar tempindiko estas mezurindiko!
Krome, estus necese aldoni la prezindikon kaj la pezindikon, sed cxio tia estas ja mezuro. Kaj oni devas atentigi, ke la esprimo la tutan monaton estas gxusta nur cxar la vorto tuta estas mezurindika!
2. Kvankam Marjorie Boulton prezentas kelkajn ekzemplojn kiuj indikas la transitivigon de verbo prefiksita per la prepozicio el, tio estas kondamninda, cxar la signifo de akuzativo estas cxiam tiu de atingo de celo (almovo), neniam tiu de forlaso de deveno (demovo). Sekve, estas grava eraro postuli: eliri el la domo = eliri la domon. Krom cxio, tio kreus teruran dusencecon, cxar ni ja povas eliri (el la korto) en la domon, kaj estas gxuste postuli: eliri en la domon = eliri la domon. Se tia aserto de M. L. estus gxusta, ni ja povus trovi: deveni de nobla familio = deveni noblan familion.
3. Kiam la prepozicio al estas anstatauxigata per akuzativo, la signifo aliigxas, cxar tiu prepozico ne implicas la atingon, dum akuzativo tion implicas. Sekve de tio, ni havas: iri en Romon = iri Romon. (1)
4. Spite de tio ke M. L. opinias ke ne eblas al antaux kelkaj prepozicioj, unu el la cititaj ja tion permesas, sed la uzo estas malofta (se mi bone memoras nur unufoje en mia kvindekjara esperantisteco gxin uzis): la filo iris kun la patron (la filo transiris de sen la patro al kun la patro) (2).
Nova plene profesia komputila ludo en Esperanto!
Mi volas atentigi vin pri tute nova (t.e. ankoraux ne internacie acxetebla) komputila ludo por IBM-kongruaj komputiloj. Gxi estas klasikstila platform-ludo en tre alta kvalito, grafike kaj sone en Esperanto!
La ludo havas i.a.:
Uzant-interfacon tute en Esperanto kaj 6 aliaj lingvoj
Pli ol 100 nivelojn en 5 malsamaj mondoj
Fajnegan grafikon (800x600 punktoj), por optimala uzo de la ekrano kaj la plej detala grafiko iam por cxi-tipa ludo.
Sonefektojn de plej alta kvalito (16bita).
14 KD-kvalitajn melodiojn
Ne-perfortan, infanamikan ludideon, por 5 jaroj kaj pli agxa.
Amason da kasxitaj frandajxoj kaj specialaj objektoj.
3-dimensiajn ludfigurojn cxie en la ludo.
Vizitu la hejmpagxon de la ludo kaj akiru senpagan, plene ludeblan demoversion!
http://www2.dk-online.dk/users/games/index_eo.htm
Kio estu la Esperanta nomo de la ludo?
La nuntempa nomo de la ludo estas "drilling Billy". Sed ni sercxas pli bonan/belan nomon! Se vi havas ideojn, sendu la proponon al mi.
Helpu nin uzi Esperanton profesie!
Ankoraux ni ne havas kontaktojn eksterlande por vendi la ludon internacie.
Mi volas uzi Esperanton por akiri internaciajn kontaktojn por vendi la ludon, kaj tial sercxas Esperantistojn kiuj pretas kontakti distribuantojn en sia regiono/lando.
Se vi logxas en Anglio, Francio, Hispanio, Italio aux Nederlando kaj ankaux deziras uzi Esperanton por profesia celo, mi petas vin tuj skribi al mi. Ni celas distribui la ludon en tiuj landoj septembre. Ali-landandaj entuziasmuloj estas ankaux bonvenaj.
Vi faru tiel:
1. Skribu al mi (Jacob Nordfalk, nordfalk@alf.nbi.dk)
2. Iru al kelkaj vendejoj kiuj vendas komputilajn ludojn
3. Demandu de kiu la vendejo acxetas la ludojn, t.e. kiu estas la (landa) distribuanto de komputilaj ludoj por IBM-kongrua PC.
... suficxe simple, cxu ne??
Ni versxajne vendos la ludon al Esperantistoj por pli malalta prezo dum IJK (Italio) kaj Festo (Francio). Tie eblos ankaux provludi la plenan version.
La normala prezo estos 199 Danaj kronoj (t.e. 18.5 GBP, 176 FRF,
52 DEM, 30 USD, 58 NLG [cx. AUS$40]). La Esperantista prezo versxajne
estos 20-30% pli malalta. Tion ni faros cxar ni esperas ke Esperantistoj
volas acxeti la ludon kaj tiel diskonigi gxin en sia lando, kaj
cxar la distribuaj kostoj estos pli malaltaj.
Jacob Nordfalk
retposxte: nordfalk@alf.nbi.dk
Nordfalken
c/o Jacob Nordfalk
Rödmandsgade 53
2TH DK-2200 København N
Danio
Indeksen
Adreso de la Korespondservo de AEA: Betty Aulsebrook, 51 Lakeview Crescent, Forster NSW 2428. La originaj leteroj de la cxisube listigitaj personoj estas haveblaj cxe tiu adreso.
Se vi deziras aperigi korespondpeton en cxi tiu rubriko, bonvolu kontakti Betty Aulsebrook.
Leszek ZOREIMBA, 39-300 Wielun, Os A.K. 4/26, Pollando. Deziras korespondi kun Auxstralia Esperantisto.
Tom PERSING, Kompanigatan 29, S-681 52 Kristinehamn, Svedio. Komencis lerni Esperanton en 1991. Volas leterintersxangxon kun homoj en la tuta mondo. Volas leteramikinon en Auxstralio por plibonigi sian Esperanto-scion.
JIAN Weijian, TONG Fu Zhong LU, Shi Ba Mu Heng 4 Hao CN-510240 Guangzhou, Cxinio. 21-jara. Deziras korespondi kun Auxstralianoj Esperante aux ecx Angle, precipe kun personoj 16-22-jaragxaj. Interesigxas pri la naturo, naciaj moroj, komputiloj, astronomio.
POGIBELEV Sergej, Lenina 35-9, Krasnoturjinsk, Sverdlovskaja obl, 624460, Rusio. 20-jara junulo, studento en la financa fakultato de la Urala Sxtata Ekonomika Universitato. Kolektas monerojn, posxtmarkojn ("pentrajxoj"), sxatas modernan muzikon. Interesigxas pri Nov-Zelandaj kulturo, tradicioj, moroj. Volas korespondi kun Nov-Zelandaj geesperantistoj cx. 17-40-jaragxaj.
[Cxi ties origina letero haveblas cxe la redakcio de ESK].
Indeksen
Les Scott, unu el la plej fervoraj Esperantistoj en Sidnejo, forpasis la 9an de Majo 1997.
Les estis dumviva membro de UEA kaj membro de la Societo Zamenhof. Li reprezentis Auxstralion en multaj Universalaj Kongresoj.
Naskigxinte sur bieno apud Wyalong, spite de minimuma enlerneja instruigxo Les instruis sin fabriki radioaparatojn vespere kaj disvendis ilin al proksimaj bienistoj. Sekve de tio li establis elektraparatan butikon en Wyalong, kie pro izoleco li devis ripari cxiaspecajn aparatojn. Kiam prosperis la butiko Les gxin vendis kaj akiris motelon.
Les estis fondomembro de Rotario en Wyalong, kiu lastatempe honoris lin pro 50-jara servado al la Rotaria movado.
Dum 1964 Les kun sia familio venis al Manly, kie sekve de sia interesigxo pri lingvoj li eklernis Esperanton, kiu restis dumviva okupo. Les estis cxeforganizanto de la Auxstralia kaj Nov-Zelanda Esperanto-Kongreso en Richmond. Dum 1992, pro lia distingita sindedicxo al la movado, AEA honoris Les kiel Fratulon de AEA.
Per siaj ekzemplo kaj kuragxigo Les instigis aliajn atingi "pli ol sian plejbonon", kaj havis rimarkindan kolekton da ajxoj kiuj montras kreplenan uzon de tehxnologio.
Gxis la lasta semajno Les majstre surfadis per la Internet kaj per e-posxto dauxre kontaktis samideanojn.
Ni esprimas nian plej sinceran kondolencon al lia kara edzino Bess (kiu ankaux multe servas nian movadon) kaj al liaj infanoj Trevor, Robyn, Beryl & Graham kaj ties infanoj.
Superplenigita kapelo montris dankemon al Les pro liaj cxiam preta
helpo kaj kuragxigo al siaj konatoj.
Indeksen
Faktoj kaj Fantazioj de Marjorie Boulton | 152 |
La Metamorfozo, de Franz Kafka | 112 |
Fundamenta Krestomatio, red. L.L. Zamenhof | 97 |
Nova Esperanta Krestomatio, red. William Auld | 92 |
Kubaj Popolaj Fabeloj | 90 |
Proverbaro Esperanta | 50 |
Hetajro Dancas, de E. Urbanová | 38 |
Tena, de S. átimec | 36 |
La Kunularo de l' Ringo, de J.R.R. Tolkien | 33 |
La Du Turegoj, de J.R.R. Tolkien | 31 |
Lingvo kaj Vivo, de G. Waringhien | 28 |
Winnie-la-Pu, de A.A. Milne | 27 |
Informo laux Esperanto 1090 (marto, 1997; UEA).
Antauxnelonge mi riprocxis al mia amiko Akademiano André Cherpillod, ke en unu el siaj libroj li uzis la esprimon "post bruligi" anstataux "Bruliginte". Jen lia respondo:
Nuntempe tio estas pli kaj pli ofte uzata. En la lingvajxo de Zamenhof nur du prepozicioj estis ankaux subjunkcioj: por kaj anstataux, kiuj povis esti sekvataj same de substantivo aux de infinitivo. Tio ne estis la kazo de sen: en la tempo de Zamenhof, oni rigardis kiel eraron la dirmanieron sen paroli, la gxusta formo estis tiam ne parolante. Sed la lingvo evoluis: jam antaux la milito, sen + infinitivo enradikigxis. Alidire, sen estas nun kaj prepozicio kaj subjunkcio. Tio estas agnoskata de la PIV kaj de la PAG.
Kaj ekde la 60aj jaroj, mi kredas, Claude Piron (= Johán
Valano) iniciatis la uzon de pro, pri kaj post kiel subjunkcioj.
Kaj tiun uzon oni renkontas ankaux ofte cxe Georges Lagrange (=
Sergxo Elgo).
Ekzemploj de Piron:
"pro timi, ke oni kaptos lin cxe l'fresxa far'".
"li estis eksigita pro transdoni parton de la partia mono".
"pro sxmire skribi sur la Granda Ponto".
"des pli se temas pri murdi junan laboriston".
Ekzemploj de Lagrange:
"kaj lian angoron pro viziti sian patron anstatauxas speco de griza tristo".
"nu, cxu nur pro vidi sxin tiel?"
"post zorge fermi la pordon".
"post konsulti la registrolibron".
"post ekbruligi novan cigaredon".
"post parki sian auxton".
"post visxi cxian fingrospuron".
"li ekprenis segxon post senigi gxin de kelkaj revuojx".
Cxirkaux 1980, mi skribis al Albault, tiam prezidanto de la Akademio, por peti lian opinion pri la esprimo "post fermi la fenestron"; li respondis kiel vi: "tiu konstruo estas neebla en Esperanto, oni devas diri post fermado, aux post kiam li fermis ...". Sed cxirkaux 1990, mi faris al li la saman demandon; li tiam respondis: "tio estas la normala evoluo de la lingvo; en la komenco, sen + infinitivo estis peko; nun gxi estas normala; do, kial aliaj prepozicioj ne sekvus la saman vojon?". Ne nur Esperanto evoluis, sed ankaux la opinio de la prezidanto de la Akademio. Cetere, mi insistas pri tio, ke tiu uzo ne estas en la Fundamento, sed gxi ankaux ne estas kontraux la Fundamento.
André pravas - tiu uzado ja plivastigxas. En Monato 4/97, p. 24, mi trovis: "Tuj post legi la artikolon...", kaj, sur p. 26, "Turistino en Vieno demandas, antaux decidi kunveturi en fiakro..."
Li pravas ankaux dirante ke, kvankam tiu uzado ne estas en la Fundamento, gxi ne estas kontraux la Fundamento. Kiam mi lastfoje pritraktis cxi tiun temon (ESK Majo-Junio/Sept.-Okt. 1993), mi rigardis gxin kiel eraron, sed nun kiam eminentaj auxtoroj, kiaj Piron kaj Lagrange, sekvas gxin, la afero alprenas novan aspekton.
Efektive, sekvante la spiriton de la "principo de suficxo" (akceptita de la Akademio de Esperanto en 1913 - mi citas gxin el la Enciklopedio de Esperanto kiel gxi estas envortigita de Kalocsay): "Oni enkonduku en vorton cxiujn elementojn, kiuj necesas, sed ne pli ol kiom suficxas por la klara kaj plena elvoko de la ideo esprimita". - cxu ol estas vere necesa post antaux kun infinitivo? La esprimo supre citita (antaux decidi) ja estas suficxe klara cxi tie.
Kompreneble, nur la uzado decidos. Sed dume, mi bonvenigos komentojn
de spertaj Esperantistoj.
Indeksen
Post kiam mi pritraktis la uzadon de krom kaj nia kolego Marcel Leereveld kritikis iujn punktojn en mia klarigo surbaze de eventuala dubasenceco, nia estimata redaktoro sendis al mi artikolon de Félix Blázquez en Venezuela Stelo portantan la supran titolon.
Blázquez atentigas ke estas multaj kazoj de duba-/dusenceco en Esperanto, kelkaj jam delonge, ecx ekde la komenco, trovigxantaj en la lingvo, malgraux nia konstanta propagando pri la absoluta klareco de Esperanto! Interalie, li mencias krom, ek- (vidu mian artikolon en ESK de Jul-Auxg. 1996) - li diras:
La nuna lingvouzo preferas "ek" por inkoativa ago. Do estas rekomendinda eviti momentaspektan uzadon". - cxefe (= precipe, sed baze = laux cxefa maniero! Do evitinda - uzu precipe), plumo (= feather; pen), kara (= sxatata; multekosta).
Al cxi tiuj mi povas aldoni:
post: "Li envenis post mi"- cxu li envenis post kiam mi envenis, aux cxu li envenis malantaux mi? Por eviti eventualan konfuzon, mi rekomendas tie kie necesas formojn kiaj: Li envenis iam post mi (= after me), kaj Li envenis ie post (aux malantaux) mi (= behind me).
heroino: cxu "virino farinta heroajxojn / virina cxefpersono en romano ks." (PIV), aux "iu bone konata drogo"?!
Mi bonvenigos pliajn ekzemplojn de niaj legantoj!
Indeksen
La venonta Auxstralia Esperanto Somerlernejo okazos inter la 11-a kaj la 24a de januaro 1998, en la Ipswich Girls' Grammar School, Kvinslando. Estas tre bela, komforta kaj nova konstruajxo, kaj la instrucxambroj estas modernaj kaj fresxaj. Estas unu el la plej belaj studlokoj en Kvinslando. La studprogramo estos vigla kaj profunda por cxiuj niveloj. Estos nova nivelo 5 por spertaj Esperantistoj, kiu provizos tempon kaj lokon kie ili povos labori kune, mem gvidataj, por Esperantaj celoj. Ankaux estos tre interesaj posttagmezaj lauxplacxaj kursoj kaj malstrecxa vespera programo.
Instruos Trevor Steele kaj Vera Payne en la unua kaj kvara niveloj, Joyce Turner en la dua, kaj Ruth Morrison en la tria nivelo. Eble estos ankaux eleksterlanda instruanto.
Notu ke se vi aligxos antaux la 29-a de auxgusto, vi ricevos rabaton, kaj vi multe helpos la preparon de la Somerlernejo.
La Somerlernejo ankaux havos cxambron por kunsido dum la Universala
Kongreso en Adelajdo, de la 2-a gxis la 4a ptm. vendrede. Ni esperas
ke cxiuj kiuj volas partopreni en la Somerlernejo ankaux cxeestos
cxi tiun kunsidon.
Indeksen
El Eventoj 1/junio-97, n-ro 127, retposxta versio, kaj Interredaktore:
Lige al la 1-a kongreso de Kroatiaj esperantistoj la Kroata posxto eldonis specialan koverton kaj posxtmarkon (kun portreto de Zamenhof) en valoro de 1.2 kunaoj (dimensio: 40x36 mm, 350.000 ekz), kaj uzis unuatagan stampilon en Zagrebo kaj Slavonski Brod.
Krom la supraj filatelajxoj, estas emisiata ankaux numismatikajxo: speciala monero de 25 kunaoj (cx. 7.5 germanaj markoj). Post Polio kaj Kubo Kroatio estas tria lando, kiu havos "Esperantan" moneron. Gxi ne estas produktita nur por kolektantoj, sed gxi cirkulos kiel regula pagilo en la sxtato! Kaj la monero kaj la posxtmarko estas ornamitaj per la kongresa emblemo.
En Zagreb ankoraux sentigxas la postsekvoj de la unua kongreso
de la Kroataj Esperantistoj. En la cxefa posxtoficejo de la 16a
gxis la 30a de junio okazis ekspozicio pri Esperanto-filatelajxoj
dedicxita al la Internaciaj Esperanto-kongresoj de Fervojistoj.
La ekspozicio venis el la kolekto de Lujo Stanicxicx.
La bulteno Forumo - organo de Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj, LSG, antauxnelonge aperigis sian 100-an numeron. La jubilea numero enhavas i.a. ampleksan artikolon de John Wells pri la estontaj taskoj de LSG kaj historian retrorigardon fare de Peter Danning.
LSG estis fondita gxuste antaux 20 jaroj, la fonda kunsido okazis en 1977 en Twickenham (apud Londono). La bulteno nun estas legebla ankaux perrete cxe
http://www.esperanto.net/lsg/forumo/
En Internet estas aperigata nur la teksta parto de la gazeto,
en la presita versio estos fotoj kaj aliaj ilustrajxoj.
Indeksen
La 1998-a jarkunsido de NZEA okazos en Christchurch la 6-an kaj 7-an de februaro. Detaloj pri la halo kaj kostoj estas anoncotaj.
Ni gxuis viziton de Stephan McGill kaj lia familio (Maria, Heini, Karina). Stephan faris du-tagan kurson, pri ig kaj igx, Estas -e ke -u, Refleksivo, Esperantaj familioj, UK-preparoj, -rolludoj, Prezentajxoj, Rol-ludo de Stephan, Interpretado. En seminario li parolis pri gramatikajxoj kaj montris bonegajn instrumetodojn per rolado. Stephan strebis lernigi la Anglan al siaj filinoj dum ili estis cxi tie en Auxstralio.
Ni Sidnejanoj plezure renkontis Doroteon Holland el Santa Barbara, Kalifornio. Doroteo estas tre vigla kaj entuziasma Esperantisto, prezidanto de la Instruista Ligo de Nord-Ameriko. Sxi venis al Auxstralio por cxeesti la edzigxoceremonion de sia nevo en Melburno, kaj profitis la oportunon viziti ankaux Brisbanon kaj Sidnejon. En Julio sxi partoprenos la UK-on en Adelajdo kaj la Instruistan Kongreson en Geelong.
Kvar el ni renkontis sxin cxe hotelo kaj ni kune iris al tre amika apuda kafejo, kaj poste al la Operdomo, vidante belan sunsubiron kaj la havenponton dum ni promenis.
Ni tre gxuis sxian viziton kaj anticipas gxuplenan rerenkontigxon
en Adelajdo. (El Telopeo)
La 16an de aprilo japana paro, mielmonatuloj Natsuko Takahashi kaj la edzo, venis al Manlio, kun Paul Williams and Carmel Hogan (de Keyhole Productions). Post felicxa luncxo cxe la Manlia Kajo - entute 11 cxeestis - niaj gastoj rigardis kelkajn interesajn lokojn en Manlio, inkluzive de la du brikoj en la Manlia Biblioteko omagxaj al Esperanto kaj Marjorie Duncan, kaj de sxildo cxe Ocean Beach omagxa al Marjorie.
Sekvis posttagmeza mangxeto cxe Irina; tie Carmel Hogan, por Keyhole, intervjuis nin pri la historio de Esperanto. Multe da babilado kaj ridado kreis bonan etoson de amikeco. Natsuko, ano de Oomoto en Japanio, kutime kantas en hxoroj, kaj kantis por ni en Esperanto per bela forta vocxo.
Betty Cleminson (en Telopeo)
Ni cxiuj deziras al Margaret Chaldecott bonan kaj rapidan resanigxon. Je la 22a de marto Margaret rompis la maldekstran pojnon (ne la saman kiel antauxe).
(El Telopeo, kun bondeziroj ankaux de d)
Antaux 30 jaroj, Hugo Rllinger en Germanio eksercxis informon kaj bildojn pri Zamenhof- kaj Esperanto-objektoj. Nun eldonigxis lia libro Monumente pri Esperanto: ilustrita dokumentaro pri 1044 Zamenhof/ Esperanto-objektoj en 54 landoj. Eldonis UEA. La kovrilo prezentas ilustrajxon enhavantan 16 bildetojn el diversaj landoj, inkluzive de la strato Esperanto en suda Toowoomba, Qld.
Kontribuis J. Lehane.
La Sudauxstralia Esperanto-Societo denove kunenas regule en la Kvakera Kunvenejo, 40A Pennington Terrace, Norda Adelajdo 5006, escepte de la tria lundo de cxiu monato.
Tamen Plu, organo de la Sudauxstralia Esperanto-Societo, havas novan redaktoron: Brendan Linnane. Nin plezurigas rimarki ke Tamen Plu konservas sian altan nivelon per kiu gxi distingigxis sub sia antauxa redaktoro.
(1) La koncerna teksto en la Fundamento estas:
...al la tablo (ni volas montri, ke la gxardeno kaj tablo ne estis la loko de la flugado, sed nur la celo de la flugado); en tiaj okazoj ni uzus la finigxon "n"tute egale cxu ia prepozicio starus aux ne.-Morgaux mi veturos Parizon (aux en Parizon).-Mi restos hodiaux dome. -Jam estas tempo iri domen-Ni disigxis kaj iris en diversajn flankojn: mi iris dekstren, kaj li iris maldekstren.-Flanken, sinjoro!
(El Ekzerco 28) - DB