nav
undefined
nav
undefined
More...
nav
undefined
[Close]
                                                                                                              
Tiu cxi artikolo (plibone eldonita) aperis en la revuo "Brazila Esperantisto" de Brazila Ligo de Esperanto, Marto 1997
_______________________________________________________________________________
AMERIKANOJ
                             Jozefo J. Lunazzi - Campinas-SP

Esperanto estas lingvo, kiu reduktis la eblecon, ke unu vorto havu pli ol unu signifon. Oni diris, ke gxi reduktis el dek procento de la naturaj lingvoj al unu procento.  Tio helpas al la komprenado kaj ankau faciligas la automatan tradukadon.  Laux mia opinio, tio ankau montras la deziron esti pli klara kaj certa dum la komunikado.

Plursignifaj vortoj okazas lau diversaj manieroj en naturaj lingvoj.  Unu el tiuj manieroj estas la derivigxo de verbo, kiu tiel farigxas substantivo. Tiukaze eblas la solvo de la situacio per analizo de la funkcio de la vorto en la frazo (sintakso).  Aliaj kazoj ekzistas, kie nur eblas solvi la konfuzon pere de analizo de la paragrafo.

La konfuzo povas ne cxiam esti solvita, cxar ecx se oni klopodas uzi la lingvon por transdoni kompletajn ideojn, la rezulto ne estas perfekta.

Verkistoj intence uzas tion kelkfoje cxar eblas konduki la publikon el unu afero al alia tiel rapide, ke oni ne perceptas la magion kaj ecx admiras la autoron.  Estas tre popularaj inter la brazilaj infanoj þaradoj kaj divenludoj, kies solvoj okazas nur per la dusignifoj de unu vorto.

Mi kredas, ke la personoj evitas aldoni dusignifajn vortojn al la lingvo, sed kelkfoje tio okazas.

La ekzemplo, kiun mi prezentas por tio estas la vorto "americano", kiu en la hispana kaj portugala lingvo signifas "iu el la kontinento Ameriko".  La vorto "norte-americano" signifas "iu el Norda Ameriko" au, pli precize, usonano.

Mi konstatis tra la legado de brazilaj jxurnaloj aperintaj dum la nuna jarcento, ke post la Dua Mondmilito oni ekuzis en Brazilo la vorton "americano" por signifi "iu el Norda Ameriko", donante du signifojn al la vorto, la tradician kaj la novan.

Signifojn, kiun oni ne facile povas solvi, æar la rilato inter ili estas proksima.  Mi atribuas la okazajxon al la malkompetenta traduko fare de malsagxaj personoj, kiuj konis la usonan vorton "american" (usona) kaj tradukis gxin kiel "americano".

La plej nova signifo estas la plej uzata nuntempe, sed ne pro tio ne okazas konfuzoj.  La plej konata televida reto Globo, gravaj  jxurnaloj kaj revuoj uzas unu vorton aux la alian laux la okazo.

La fama muzikisto Milton Nascimento verkis "Coração Americano", Gilberto Gil kaj aliaj "Soy loco por ti América", cxiam signifante la amon al la kontinento, daurigante la revon kiun Kolumbo kreis por la "Nova Mondo".

Ni povas konsenti, ke Usono vere aldonis novan vivmanieron al la mondo, sed ni ne devus rezigni pri nia propra vivmaniero.  Cxiu havas siajn proprajn valorojn kaj difektojn.  Mi opinias, ke ni devus uzi "norte-americano" por esprimi "usonanon", lau la tradicia maniero. La nura difekto, kiun mi perceptas en tiu uzmaniero estas neglekti la kanadan parton de la kontinento, difekto antaua al nia epoko, do la solvo agus kontrau tradicio.

amer.gif

Mi multe pensis antaý skribi tiun cxi artikolon. Mi ne estas lingvo-sciencisto kaj ne bone konas la historion de Brazilo, cxar mi studis en Argentino.  Mi finfine decidis skribi por samtempe demandi la opinion de brazilanoj, kiuj povus havi pli da informoj pri la afero.
La decido okazis kiam mi audis kaj legis la novan vorton "americano" kun la signifo "norte-americano" en Argentino.  Tiu sxangxo certe okazis dum la lastaj dekok jaroj, eble dum la fifama diktatora periodo.

Mi esperas ke la temo interesos al la legantoj, kaj eble iu povos klarigi al mi cxu la franca vorto "ame'ricain" havas similan historion.

Au kiel la angla vorto "football" devenis "soccer"en usono.



Kiam mi verkis tiun artikolon, mi sciis de amiko el mia klubo pri antaua uzado de angla vorto:  "usonian", kaj poste la publikado de la artikolon, letero de leganto opiniis esti pli certa la brazila vorto "estadounidense", aux "estadunidense", pri kio mi konsentas.


REIRAS AL LA INDEKSO 1 1