ESPERANTO EN RADIO MUDA

Komencis la 28 de januaro 2001 en la libera radio de studentoj de la Sxtata (provinca) Universitato de Campinas duhora portugallingva programo por disvastigi esperanton.

Cxiu dimancxe, ekde la 9:00 horo gxis la 11:00 oni disvastigas mesagxojn pri la rajto al egaleco de lingvoj, egaleco por interkomunikado inter la popoloj, kaj la ekzisto de esperanto.
Kune kun muziko, ricevado de opinioj telefone kaj ecx la vizitado de publiko al la radio.

Radio Muda ("senvocxa radio") estas loka, atingas nur la kvartalon Barão Geraldo apud la universitato, en MF 105,7 MHz.  Kiel cxiu libera radio en Brazilo (kaj ne nur en Brazilo, en Usono ankaux), riskas esti fermata kaj persekutata de la sxtato. Elsendas programojn fare de studentoj, ne apartenas al la universitato nek al la organizo kiu oficiale reprezentas la studentojn: Centro de Studentoj (DCE).

La portugallingva programo estas farata per samtempa elsendo de João M. Aguilera kaj David, el Campinas Esperanto Klubo.

La 1a de aprilo, James Piton, Molina Milanez kaj Jimes Milanez el Kultura Centro de Esperanto vizitis la studion kaj ecx partoprenis la programon parolante pri muzikoj kunportataj de ili.

Je la fino de la programo ni kunsidis kaj babilis dum du horoj.

Auxskulto la finan parton de tiu programo, de la 10:30 h gxis 11:10 h, kopiante gxin (formato MP3, <3 Mb)

La 8a de aprilo oni intervuis min. Auxskulto la intervuon kaj ankaux granda parto de la programo kopiante gxin (formato MP3, pluraj grandoj). Bedauxrinde, oni forgesis en la komenco demeti muzikon kiu aperis kiel fono.

- Nur la babilado de la intervuo: komenco (543 kb), dua parolado (241 kb), fina parolado (176 kb)
- La tuta intervuo (2,6 Mb) inkluzivas kuban muzikon.
- 21 minutoj post 17 minutoj de la komenco de la programo (1,3 Mb)
- La fina parto de la programo, 38 min (inkluzivas la intervuon) (5,5 Mb).



 
 
  1