04 -11a Februaro 2001
Organizata de Esperanto Holidays, Tirupati, Andhra Pradesh, Barato
indavizito2001@rediffmail.comĈu vi iam pensis ke vi ferios en histoririĉa, kulturdiversa, lingvoĝangala lando pere de Esperanto? Ĉu vi iam ajn sonĝis ke Esperanto helpus vin rigardi mole ĉizitajn belegajn skulptaĵojn el la malmola ŝtono, gapi al fortikaĵoj kaj reĝaj palacoj, loĝi en la tipe barata vilaĝo kaj spekti la tradiciajn dancojn kaj unuiĝi sprite kaj spirite al la naturo? Kaj ĉio ĉi en la suda Barato per Esperanto?
INDAVIZITO 2001 anoncas la unuan indan viziton al la suda Barato inter 4a kaj 11a Februaro 2001. La programo estas planita por esperantistoj ekster Barato por montri multegon en malmulte da tempo. La oktaga vizito tra tri grandaj ŝtatoj de suda Barato (Andhra Pradesh, Tamil Nadu kaj Karnataka) ampleksas pli ol milkilometrojn en luksaj veturiloj vizitante neforgeseblajn lokojn.
La programo komenciĝos je la 4a Februaro 2001, Dimanĉu en Chennai [ĉenaj], la ĉefurbo de Tamil Nadu! Chennai estas bone ligita aere de multaj landoj en oriento kaj okcidento. Ni akceptos vin en la flughaveno aŭ stacidomo, kaj venigi vin al la hotelo, kie la bonveniga vespero estas aranĝota. Je la 5a ni vizitos Mamallapuram, 58 k.m. sude, la skulpta miraklo en ŝtono. Mamallapuram estis la grava havenurbo de la Pallava dinastio inter la 5a kaj 9a jarcentoj p.k. Ĝi estis (kaj estas -- vidu mem!) la ĉefurbo por la kreemaj skulptistoj apud la maro.
Antaŭ la krepusko je la sama tago ni atingos la urbon Tirupati, suda pordego de Andhra Pradesh. Vespere ni ĝuos la histoririĉan fortikaĵon Chandragiri per sonluma spektaklo. Tranoktante en la kvinstela hotelo en Tirupati, je la 6a ni vizitos la surmontan sanigan pilgriman urbeton Tirumala, kaj vidos la multmilionjarmalnovan Geologian Arkon. Poste ni pluiros al Bangalore [bangalor], la ĉefurbo de la ŝtato Karnataka.
Atinginte Bangalore post 6 hora vojaĝo kaj ripozinte en komforta hotelo, je la 7a ni vizitos Nritjagram (="La Vilaĝo de la Dancoj"), apud Bangalore. Ĉi tiu vilaĝo estis konstruita de renoma arkitekto Gerard de Cunha kaj vi gustumos la vilaĝan vivon en ĝia pureco. Sekvinta tage ni iros al la insuloj en la rivero Kaveri por saluti la birdojn -- kaj la krokodilojn! Poste, vizitinte la fortikaĵon insulan Srirangapattana, ni pluiros al Mysore [majsor], la urbo de sandalo, silko kaj bonodora jasmino.
En Majsor vi tranoktos en vera reĝpalaco Lalitmahal! Morgaŭ vi surpriziĝos vizitinte la imponan palacon Mysore Palace kaj ĝian nekredeble allogan lignoskulptarton. De Mysore, ni pluiros al Sravanabelagola, kie staras la 17.5 metralta ŝtonstatuo de Bahubala, la filo de legenda reĝo de Rishabadev, la profeto de Ĝajna religio. Nia vizito daŭros samtage al Belur kaj Halebid, la malgrandaj urboj apude, por aŭskulti la poezion en ŝtono. Belur kaj Halebid temploj estis konstruitaj inter la 11a kaj 13a jarcentoj p.k. de Hojsala dinastio. Vin ravos la maturo de skulptarto kaj vi revos reviziti la saman lokon poste.
Ni atingos la urbon Bangalore denove en la vespero. Bangalore estas fama kiel la ĝardeno kaj "silikona valo" de Barato. La urbo estis fondita de Kempe Gowda [gaŭda] en 1537 kaj nun estas tre moderna urbo kun bonegaj manĝejoj, butikoj, histoririĉaj konstruaĵoj, milda klimato kaj amikema popolo. Je la antaŭlasta tago, vizitinte la lokajn vidindaĵojn, ni havos duontagon lilbera por butikumi kaj babili. Je la lasta tago, t.e. dimanĉo, vespere, ni kunsidos kun la lokaj apudregionaj esperantistoj kaj aŭskultos pri ilia sperto kun esperanto kaj la movado.
Ĉiutage dum la itinero vi ĝuos la guston de kafo de Coorg [kurg] kaj ekzotikaj manĝaĵoj (spicitaj laŭplaĉe!). Via restado estos en tre komfortaj hoteloj, kaj tra la tuta programo estos je via dispono Esperanto gvidistoj kun sia profunda scio de loka historio kaj kulturo. Venu do, kaj ĝuu tiun mondparton!
KOTIZO: Rupioj 45,000 (proksimume mil dolaroj), kiu inkluzivas vojaĝon, manĝon, tranokteblecon en luksaj hoteloj kaj enirpagojn ĉie por la muzeoj, fortikaĵoj, palacoj kaj aliaj. Plie, la partoprenantoj ricevu la rarajn memoraĵojn kiel sareoj kaj sandalaĵoj ktp. Tia programo en la ŝtataj kaj privataj instancoj kostus pli ol 50% plu. Sed la lokaj esperantistoj post kelkmonata esploro aranĝis ĉi tiun programon je la kosto taŭga al via poŝo. Bonvolu noti ke ĉi tiu ne inkluzivas la asekuron. Sed ĝojo kaj kontento estas garantiataj!
LA ITINERO
1a tago: Alveno al Chennai [ĉenai]: Bonveniga vespero kaj trankto en hotelo.
2a tago: Vizito al Mamallapuram, ŝtonaj mirakloj apud la maro; 4 hora vojaĝo al Tirupati; kaj vizito al la fortikaĵo Chandragiri. Tranokto en Tirupati
3a tago: vizito al surmonta urbeto Tirumala kaj ties Geologia Arko (1500 milionjarmalnova); 6 hora vojaĝo al Bangalore [bangalor] kaj tranokto.
4a tago: vizito al Nritjangana, la vilaĝo de dancoj kaj sperti la vilaĝan vivon en sia pureco, apud Bangalore. Tranokto en la vilaĝo mem.
5a tago: survoje al Mysore [majsor]. Viziti tre grandan Banjan-arbon, birdejon sur la riverinsuloj (Rangantittu) kaj Srirangapattanam, la ĉefurbo de Tipu Sultan, la "Tigro de Majsor"; tranokto en la reĝapalaco Lalitmahal.
6a tago: vizito al Gomatesvar, tre alta ŝtonskulptaĵo sur granita monteto; aprezi la historiajn templojn en Belur kaj Halebid. Vespere atingos Bangalore.
7a tago: lokaj vizitoj kaj butikumado.
8a tago: libera tago; vespere, Esperanto-kunsido kaj adiaŭa festo.
Notu bonvole: Ni renkontiĝos en Chennai je la 4a kaj disiĝos en Bangalor je la 11a Februaro 2001, laŭe planu vian antaŭ- kaj post-programon.
Vi vere volas partopreni la aventuron, ĉu ne? Nu, tuj skribu viajn detalojn laŭ la jena formato kaj resendu ĝin kun almenaŭ dekmil rupia antaŭpago; la ceteran vi pagos surloke. Se vi ne partoprenos la programon antaŭpaginte dekmil rupiojn, bedaŭrinde vi ne rericevos la monon. La limdato por ricevo de la antaŭpago estas la 14a de Januaro 2001: Agu antaŭ la Ago Tago!
Donu la jenajn detalojn: Nomo, Aĝo, Sekso, Adreso, Telefono, ePoŝto k.s. Diru "Ĉu vi volas loĝi kun alia esp-isto en hoteloj"? (Se ne, vi pagos 5 mil rupiojn plu)
Sendu respondon al aŭa adreso kun ĉeko en rupioj (kontaktu la bankon) antaŭ la limdato de la 14a de Januaro 2001
Esperanto Holidays
B. Revathi
14-187/1, Padmavathipuram
Tiruchanur Road
TIRUPATI
Andhra Pradesh 517 501
India
P. Jayalaxmi
4, J.O.Qrts, K.T. Road
Behind TTD Admn. Bldgs.
TIRUPATI
Andhra Pradesh 517 501
India
Se vi volas paroli al ni pri tiu programo telefonu inter 15.00 kaj 3.00 GMT al +91 08574 32242 aŭ sendu retpoŝt-mesaĝon al
indavizito2001@rediffmail.com