La 5-a Azia 
Kongreso de Esperanto

5-a Azia Kongreso 2008: Ĉefa paĝo

Hejmpaĝo de FEB

Komentoj pri la retpaĝaro? Skribu al A. Giridhar RAO

La 5-a Azia Kongreso de Esperanto okazos en

barato

En Bengaluro, 11-15 de februaro 2008


La Kongresejo kaj la Kongresurbo

La vitra domo en la Ruĝa 
Ĝardeno en Bengaluro; bildo danke al http://en.wikipedia.org/wiki/Image:GlassHouse.JPGVenu al Bengaluro, la ĝardenurbo de Barato, la 6a plej granda urbo en la lando. Se vi ŝatas mildan klimaton, bonhumoran, simpatian loĝantaron, riĉan kulturon, belsonajn lingvojn lokajn, bongustajn manĝaĵojn, indan bieron, profundan dormon kaj belajn pejzaĝojn, ne maltrafu la ŝancon.

La Kongresurbo, Bengaluro lokiĝas je alteco de 950 metroj (3115) futoj, la klimato do estas tutjare milda. La urbo famiĝas pro fabrikoj de flugmaŝinoj, horloĝoj, telefonoj, fervojradoj, eĉ spaccentro, kaj plej laste pro la vigla informteknologia industrio. La urbo kreskis ĉirkaŭ fortikaĵo konstruita en 1537. Bengaluro estas administra urbo de britoj ekde 1831 ĝis 1881. Poste ĝi estis redonita al la reĝo de Majsoro. La Universitato de Bengaluro estis fondita en 1964. Ankaŭ samjare la Universitato de Agrikulturaj Sciencoj estis fondita. La fama kaj prestiĝa Barata Instituto de Scienco estis fondita en 1909.

Vetero: En februaro la maksimuma temperaturo en Bengaluro estas ĉ. 27˚C (80˚F) kaj la minimuma estas 15˚C (60˚F); la humideco estas 60%. Do, hela suno kaj malvarmaj noktoj. Portu puloveron kaj normalan vestaron. Barato havas nur unu tempozonon, 5,30 horojn antaŭ la GMT (UTC). Tiel estas, 14h00 GMT estas 19h30 en Barato.

Vojaĝplano: La bengalura flughaveno havas internacian alireblecon. Aziaj delegitoj de ekster Barato povas flugi rekte al Bengaluro de Singapuro aŭ Bankoko. Ankaŭ flugoj de eŭropaj landoj konektas al Bengaluro. La flugtempo inter Bengaluro kaj Delhio estas 150 minutoj; de Mumbajo (iama Bombajo) estas 70 minutoj kaj de Ĉenajo (iama Madraso) estas 40 minutoj.

Loĝado: Kongresanoj havas la eblecon elekti loĝlokon el diversaj variantoj. La Dua Bulteno kunportos pliajn detalojn pri loĝado.

La Kongresejo estas la konferencejo de la prestiĝa instituto NIMHANS, la Barata Instituto de Neŭroscienco.

Poŝta adreso de la Kongresejo: NIMHANS Convention Centre, Hosur Road, Bengaluru 560 029, Karnataka, India

La Kongresejo NIMHANS en stratmapo

La Kongresejo NIMHANS en satelita mapo

Bengaluro en Google Earth kun la jenaj markitaj: la Kongresejo; hoteloj, restoracioj, trinkejoj, kinejoj; magazenoj kaj vendejoj; parkoj kaj lagoj; preĝejoj kaj temploj; kaj bankoj (tiun ĉi pakitan dosieron etan (nur 1,6 kb!) vi devas unue malpaki)

Pri Bengaluro: anglalingva artikolo en la Vikipedio, kun multe da utilaj ligoj

1