ESPERANTO SUB LA SUDA KRUCO

NUMERO 25, JANUARO-FEBRUARO 1997


Indekso 

Brian Fox: Waitangi kaj Magna Carta
Sylvan Zaft: Sengurue en Usono
Recenzo
Skribas la legantoj
Esperantaj loknomoj de Bernard Golden
Provu vian vortoscion de Donald Broadribb
Deziras korespondi
Somerlernejo
Diversajxoj
Krom kaj malkrom de Marcel Leereveld
Foje kaj similaj mallongigitaj adverboj
Lingva Angulo de Alan Towsey
Lernejfesto en Kvinslando
Nekrologo
Reduobligado de Ralph Harry
Plena kalendaro de esperantaj eventoj
Amantoj de Asteriks


WAITANGI KAJ MAGNA CARTA

BRIAN FOX

La venonta renkontigxo kaj jarkunsido de Nov-Zelanda Esperanto-Asocio okazos cxirkaux la Tago Waitangi en 1997 cxe Masterton. Do estas oportune priparoli la Traktaton de Waitangi, kiu estas la baza dokumento de moderna Nov-Zelando.

Oni ofte komparas la Traktaton de Waitangi kun la Magna Carta de Anglio. Unu diferenco estas ke la nobeloj de Anglio kaptis Regxon Johanon, kaj devigis lin subskribi la deklaron kontraux lia volo, sed la Traktato de Waitangi rezultis de egala traktado inter la Britoj kaj la Maoriaj cxefoj.

Malgraux tio, ekzistas multaj similajxoj en du dokumentoj. Ekzemple, Regxo Johano antaux 1215 sxtelis bienojn de iuj el la Kimraj nobeloj. La Magna Carta deklaris: Se ni forprenis bienojn de Kimroj sen la legxa jugxado de iliaj egaluloj, ni tuj redonos la bienojn.

En la Traktato de Waitangi oni deklaris: La Regxino de Anglio garantias al la triboj de Nov-Zelando la tutan senesceptan kaj sengxenan posedon de iliaj terenoj kaj bienoj, arbaroj, fisxejoj, kaj aliaj posedajxoj.

Cxiu nun scias ke la registaroj de Britio kaj Nov-Zelando ofte rompis tiun garantion, same kiel la regxoj de Anglio ofte rompis la garantiojn en la Magna Carta. En Anglio dum la Militoj de la Rozoj, cxiu venkinta regxo forprenis la bienojn de la kontrauxaj nobeloj. Post tiuj militoj Regxo Henriko Oka forprenis bienojn de la eklezio.

En Britio dum jarcentoj ekzistis sistemo de Aperta Farmado, kie malricxaj kamparanoj rajtis kultivi legomojn kaj pasxti siajn bestojn en Komunejoj. Sed iom post iom la grandaj terposedantoj enfermis tiujn Komunejojn en siajn proprajn grandajn bienojn, kaj multaj kamparanoj mortis pro malsato. Aliaj migris al urboj kaj kolonioj.

Dum la 1830-aj jaroj Britio kaj la Brita registaro komencis pli liberalan epokon. En 1832 Parlamento legxdonis la Reforman Akton kiu agnoskis homajn rajtojn. En 1834 gxi aboliciis la sklavan sistemon en la Brita Imperio. En 1839 oni sendis Kapitanon Hobson al Nov-Zelando por trakti kun la Maorioj, precipe por ekskluzivi la Francojn.

Li alvenis en 1840 kaj oni arangxis kunsidon por 5 februaro, kie la Maorioj postulis sxangxojn al la malneta traktato kaj Hobson konsentis ke misiisto Williams faru novan tekston. Ne ekzistis suficxa mangxajxo por du pliaj tagoj, do oni devis rekunsidi en 6 februaro; kaj povra Williams devis traduki dum la tuta nokto en lingvon kiun li nur mezbone regis. Do li inventis kelkajn terminojn: kawana-tanga (el la vorto guberniismo), kaj uzis gxin por traduki suvereneco.

Poste li uzis tino rangatira-tanga (tuta cxefismo) por tuta senescepta kaj sengxena posedo de…. Post granda debato la cxefoj komencis subskribi la Traktaton de Waitangi en 6 februaro 1840, kaj tra la lando dum postaj monatoj.

Ja ekzistas diferencoj en la Angla kaj Maoria versioj de la traktato, sed la spirito de ambaux estas la sama. Kio multe pli gravas, estas ke post dudek jaroj la eksbritoj en Nov-Zelando tute ignoris la traktaton kaj komencis forpreni teron. Oni ecx militis kontraux Maoriaj triboj por forpreni la teron, kaj tiam legxe punis la Maoriojn pro ilia defendo de sia tero, per forpreno de ilia tero!

Tiu forpreno de Maoria tero dauxris gxis antaux nelonge. Mi mem memoras kiam en 1950 la Nov-Zelanda registaro forbruligis la tutan Maorian vilagxon cxe Orakei en Auxklando, kaj forprenis gxian tutan terenon Bastion Point. Cxiu Auxklandano povas memori la kvardekjaran batalon por regajni tiun teron. Kaj la malliberigon de iuj Bastion-Point-protestantoj.

La malfelicxiga afero estas ke ankoraux ekzistas multaj Nov-Zelandanoj kiuj kredas ke la Maorioj volas gajni cxion por si, kiam ili nur deziras la agnoskon de unu legxo por cxiuj cxu laux la Magna Carta, cxu laux la Traktato de Waitangi.

Dum la Enfermado de la Komunejoj en Anglio, la kamparanoj kantis poemon: Oni malliberigas la malricxulon kiu mangxas anseron de la komunejo / Sed lasas libera la ricxulon, kiu mangxas la komunejon de la ansero.


SENGURUE EN USONO

SYLVAN ZAFT

En la granda lando Usono ekzistas cxiaj religioj, de la enorma Romkatolika Eklezio kun siaj sesdek milionoj da anoj gxis etetaj sektoj kun nur manplenoj da membroj. Inter tiuj ekzistas iu negranda Hindua sekto kies cxefa centrejo konsistas el alloga kvaretagxa rugxbrika konstruajxo sur verda montflanko en la okcidenta parto de la sxtato Massachusetts. Bienon kun tiu konstruajxo acxetis la sekvantoj de de-Bharata (Noto: _ Bharato = Hindio--Red.) Guruo antaux kvarono de jarcento. Origine, en la kvindekaj jaroj, la Jezuita ordeno estigis la konstruajxon kiel monahxejon.

Ho ve! En la jardekoj post la fino de la konstruado, la nombro da interesatoj pri la Romkatolika monahxa vivo malkreskegis. La Jezuitoj devis vendi la monahxejon kiu nun estis preskaux sen monahxoj. Ili klopodis vendi gxin al la sxtato Massachusetts kiu deziris sxangxi gxin en malliberejon. La grandaj jxurnaloj de la sxtato mokegis la planon. Malliberuloj ne meritas, laux la jxurnaloj, logxi je tiu idilieca bieno kiu situas cxe bela lago apud la somera hejmo de la Boston-Simfonia Orkestro. La mokado devigis la sxtaton rezigni pri la acxeto. Finfine la Jezuitoj komprenis ke nur iu stranga Hindua sekto proponas pagi por la bieno. Malbonvole la ordeno akceptis relative malmultan monon kaj tiel finance helpis la Guruon kaj lian laboron.

La sekto allogis interesatojn kiuj pagis moderajn sumojn por dumtempe logxi en etaj cxambroj kien oni origine intencis logxigi kristanajn monahxojn. En silento tiuj vizitantoj kunmangxis en lumplena mangxocxambrego. La mangxajxo estis bongusta, sandona kaj tute vegetara. En la Centrejo oni studis kaj ekzercis sin je meditado. Oni ellernis la arton de terapia masagxo. Masagxon la viroj studis kaj faris en unu loko; la virinoj en alia loko. Oni jogadis. Oni lernis la arton efike ami. Oni strebis liberigi sin de malbonaj emoj. La geinstruistoj estis gxentilaj, helpemaj, sindonaj, kunsentemaj.

Kelkaj pagantaj gastoj logxis en tiu Centrejo dum semajnoj aux ecx monatoj, kaj aliaj dum nur kelkaj tagoj.

Kiam oni logxis en la religia bieno, oni estis devigata tute ne amori.

Dum du-tri jaroj cxe la Centrejo bona amikino mia volontis. Profesie mia amikino estis meznivela direktoro de granda asekura firmao, sed kiam sxi ekvolontis oni taskis sxin purigi la tapisxojn, la plankojn, la murojn. La laboro estis malfacila kaj malagrabla sed sxi diligente plenumis la taskon. Tamen, post kiam oni malkovris ke sxi estas altnivela kontisto, oni petis ke sxi helpu malfusxi la kontsistemon de la sekto. Tiun laboron, pli agrablan por sxi, sxi bonvole faris.

Pro tio ke mia amikino estas valora volontulo, sxi ne devis pagi por gxui la servojn kiujn oni provizis.

La sekta estro, la Guruo, ne logxis en la Centrejo mem sed en apuda domo kun la edzino kaj infanoj. La Guruo, alta, bela viro, havis longan nigran hararon, aglan nazon, brilan rideton, ricxan kaj placxan vocxon kaj serenan mienon. Kiam la Guruo predikis, kiam li instruis, stabanoj kaj vizitantoj amasigxis por lerni sagxecon. La auxskultantoj sidis sur luksa rozkolora tapisxo en la kapelo kaj atentis liajn vortojn. La Guruo predikis ke oni ne povas trovi la veran kaj dauxran felicxon per amoraj rilatoj. Por atingi la veran felicxon oni devas meditadi, ami cxiujn, helpi unu la alian ktp. ktp. Oni devas sercxi propran guruon, amegi tiun, kaj lerni ties lecionojn. Ameme la Guruo rakontis pri sia propra guruo, kaj grandajn bildojn de tiu serena kalvulo oni vidis en multaj lokoj en la konstruajxo. Oni nomis la Centrejon laux la nomo de la guruo de la Guruo.

Unu printempon mi auxtomobilis okcent mejlojn de mia apartamento en la sxtato Michigan al Massachusetts kie logxis mia amikino kaj kie situis la religia bieno. Mi estis meznivela instruisto kaj mi planis ferii dum la paska semajno kun mia amikino. Du tagojn ni logxis en la Centrejo, kompreneble en apartaj cxambroj. Cxar mi estis sxia gasto, logxado kaj mangxajxo estis por mi tute senkostaj.

En multaj lokoj oni povis lerni la lecionojn de la Guruo. Oni povis acxeti belegajn malmultekostajn librojn kun bildoj de la Guruo. Oni povis acxeti sonbendojn por auxskulti la ricxan serenan vocxon kaj lerni la belajn amigajn lecionojn. Oni povis kune sidi kaj rigardi vidbendojn kiuj montris la Guruon instruantan la veron.

Paskomatene mi kaj mia amikino kaj centoj da stabanoj kaj vizitantoj surtapisxe sidis en la kapelo kaj auxskultis la majstron. La Guruo parolis pri la diversaj religioj. Li tute ne instruis malamon al iu ajn alia religio. Li kuragxigis la vizitantojn foriri el la kutima laborloko unu semajnon cxiujare por logxi en la Centrejo kaj tie purigi korpon kaj animon.

Kiam oni demandis pri amoraj rilatoj li sxultrolevis kaj diris ke oni cxiam povas strebi tiel atingi veran felicxon. Sed, li demandis, cxu tiaj rilatoj vere gxis nun helpis iun ajn longdauxre felicxigxi? Por atingi veran longdauxran felicxon oni devas ne fidi amoron sed amon, meditadon kaj bonan konduton.

Malfrue tiun tagon mi kaj mia amikino forveturis. Kune ni gxuis la belegajn montojn en la printempa sezono. Poste mi reiris hejmen kun kelkaj acxetajxoj. Inter tiuj acxetajxoj estis libroj kaj sonbendoj kun la bonaj instruoj de la Hindua guruo. Liaj lecionoj, miaopinie, estis cxiuj bonaj. Mi ne sekvis cxiujn liajn konsilojn sed cxiujn mi estimis.

Je unu tago, jarojn poste, mi eklegis mallongan jxurnalan artikolon pri la Guruo kaj la Centrejo. Tiu artikolo sxoketis min. Tuj mi telefonis al mia amikino por akiri pliajn detalojn.

La religiaj lecionoj de la Guruo, miaopinie, estis perfektaj. Bedauxrinde ties propra konduto, kiel la konduto de preskaux cxiuj el ni, estis iugrade neperfekta. Kvankam li estis longtempa edzo, iu edzinigita virino, longtempa amikino, akuzis lin pri amorado kun sxi. Obstine dum jaroj li malkonfesis. Kompreneble, la stabanoj kaj aliaj sektanoj plejparte kredis je la serena respektata Guruo kaj ne je la iom freneza virino kiun ili taksis mensmalsana. La geedzeco de la virino fiaskis kaj finigxis. Sxi konsultis psikoterapiiston. Tiel obstine kiel la Guruo sxi neniam cxesis akuzi lin. Tamen, finfine, post multaj jaroj, du aliaj virinoj faris similajn akuzojn kaj la malkonfesado de la Guruo cxesis.

Tio kio por mi estis sxoketo, por la dedicxitaj sektanoj estis sxokego. La fundamento de ties vivo sxanceligxis.

Kion ili faru pri la lecionoj de la Guruo? Kion ili faru pri la Centrejo kun ties miloj da vizitantoj? Kion ili faru pri la granda stoko de libroj kaj sonbendoj kiuj portis serenajn ridetantajn bildojn, vocxojn, lecionojn de la mensoginta Guruo?

Dumtempe oni ne plu akceptis gastojn. Specialaj konsilistoj helpis la stabanojn kaj aliajn sektanojn trakti la fortegajn negativajn emociojn kiujn instigis la malbonvenega novajxo. Multaj stabanoj deprimigxis. Multaj forlasis la Centrejon kaj la sekton. Aliaj lauxgrade akceptis la maldolcxan veron. Iom post iom tiuj lernis vivi sengurue sed ne seninstruiste.

La Centrejon oni remalfermis por gastoj. Nuntempe, refoje oni vizitas la allogan kvaretagxan rugxbrikan konstruajxon. Oni jogadas, meditadas, lernas terapian masagxon, lernas la lecionojn de amo. La Centrejo prosperas. Vizitantoj refresxigas la korpon kaj animon kaj akiras sagxecon. Oni komprenas ke la lecionoj de la eks-Guruo estas plejparte sagxplenaj malgraux tio ke li mem estas adultinto kaj mensoginto.

Kelkaj reguloj sxangxigxas. Nuntempe instruistoj plej ofte uzas siajn Usonajn nomojn anstataux Hindajn nomojn. En la lastaj jaroj multaj membroj kaj stabanoj geedzigxis.

Oni forvendis la tutan stokon de libroj, sonbendoj kaj vidbendoj kun la bildoj kaj vocxo de la eks-Guruo kontraux malmultega mono. Al la eks-Guruo la sekto pagas pension. La frukton de liaj instruo kaj laboro oni gxuadas. Liajn erarojn kaj mensogojn oni flankenmetis.

Postnoto de la auxtoro:

Mi jxus ricevis la jenan noton de mia amiko Kurt Jung:

Via rakonto levas dolcxacidan, amuzan memoron en mi. Mi ofte veturas al Toronto por viziti mian amikon Anthony. Unufoje, en la fruaj okdekaj jaroj, mi vizitis la vidindegan Toronto-muzeon de ceramikaj artoj. Tiame, mi estis senamikina, senamikineca. Mi estis tre konscia pri cxi tio. Unu eksponcxambro en la muzeo prezentas ceramikajn figurajxojn de antaux-Renesanca monahxa vivo: monahxoj skribantaj, monahxoj vinfarantaj, monahxoj kultivadantaj. Unu figurajxo pentras monahxon portantan surdorse al garbejo grandan amason da fojno. Se oni atenteme vidas cxi-objekton, oni trovas en la fojno la krurojn de bienfrauxlino apenaux videblajn. Ho! Cxi tio plenigis min kun amora frustracio! En la libera dudeka jarcento, mi malhavis tion, kion romkatolikaj monahxoj evidente havis en la dekkvara jarcento!

Indeksen


RECENZO

Politika hegemonio kaj lingva hegemonio en Euxropo de Andrea Chiti-Batelli kaj Pierre Janton. Tr. Umberto Broccatelli. Rotterdam: UEA, Esperanto-Dokumento-33E, 1995. 19p.

RECENZAS DONALD BROADRIBB

La klasikaj argumentoj pri la kulturaj kaj edukaj dangxeroj de la Angla lingvo kiel tuteuxropa lingvo. Diras resumo sur la lasta pagxo:

La angla lingvo minacanta la euxropajn kulturojn minacas do ankaux tion kio plej angla estas en la kulturo, kies portanto gxi estas en la diversaj landoj... La samniveliga angla lingvo de la multnaciaj kompanioj ne zorgas pri Shakespeare aux pri Milton pli multe ol gxi zorgus pri Dante aux pri Cervantes. Gxi estas la perilo de la ekonomia kaj socia modelo sur kiu bazigxas la potenco de la okcidentaj burgxaroj.… Jen estas tiu angla lingvo kiu minacas la euxropajn identecojn.

Cxi tiu brosxuro haveblas cxe UEA, aux per la AEA-libroservo. Cxar la sendkostoj multe superas la acxetkoston, estas rekomendate mendi gxin enkadre de aliaj mendoj.

LIBRO RICEVITA

La cxapo de la sterko-vermo, de Georgo Kamacxo. Thaumiers (Francio): La kromkancerkliniko 1995. 20p. grandformataj.

Traduko de tekstoj verkitaj dum sub la influo de la drogo psilociboen 1991.

La auxtoro diras:

La teksto konsistas en esperantigo de la sentitola teksto skribita hispanlingve sur lernejana kajero. mi klare avertas: gxi estas nek fikcia nek beletra. Se paroli senkompleze, temas ne pri rakonto, sed priia speco de mensa lakso aux de vorta tenesmo. Kiu volas legi, tiu legu gxin kiel dokumenton aux kiel kuriozajxon…

Temas ne pri beletro, sed pri ia dokumento aux atesto, kiun eble kelkaj trovos interesa el vidpunkto psika, farmacia, lingva aux akademianologia…

Akompanas la tekston ampleksa glosaro kaj notaro klariganta nekutimajn vortojn kaj aludojn.

Havebla cxe gxia eldoninto.

Indeksen


SKRIBAS LA LEGANTOJ

de Antonio Suárez Rodríguez

Mi konstatis ke mi misskribis mian posxtan adreson [ESK 23].

Mia gxusta adreso estas:

Antonio Suárez Rodríguez

Posxtkesto 435

38080 Santa Cruz de Tenerife

Hispanio

Ret-adreso: asuarez@arrakis.es

En la revuo aperas Posxtkesto 425 (!). Mi pardonpetas kaj deziras ke en la venonta numero aperu denove mia adreso. Ankaux mi ne bone klarigis ke mi ecx preferas la e-posxtan korespondadon, tial mi aldonas mian Ret-adreson.

de Sylvan Zaft

Mi multe gxuas vian revuon kaj mi felicxigxas ke mia malgranda libro [Peter Jameson's Secret Language] placxas al vi.

Parenteze, por la fama koncerto en Berlino, Leonard Bernstein decidis uzi Freiheit anstataux la kutima Freude pro tio, ke tiam oni festis la malaperon de la Berlina Murego. Origine, laux mia memoro, Schiller deziris uzi Freiheit sed li ne povis uzi gxin pro politikaj kialoj.

Dankon pro la atentigo. Mi pardonpetas al Bernstein. -- Red.

de Margo Furness

La Mastro de la Ringoj: se teda, kial?

Mi legis la unuan volumon dum flugvojagxo al Euxropo, kaj gxojis ke mi povis tie acxeti la duan por legi dum la revenvojagxo. (Mi ne endormigxis). Nikolá Ras‡icí opinias ke tiu romano estas pli bona en lia nacia lingvo ol en la Angla. Kial?

Mi konsentas kun la ESK-recenzisto ke la verko enhavas troegan priskribon de pejzagxoj, kaj ecx pli de vetero. Tion mi neniam rimarkis kiam mi legis la originalan tekston. Jen la problemo, laux me. Legante la denaskan lingvon, la okuloj auxtomate pretersaltas tiajn frazojn. Kontrauxe, (almenaux) nespertulo legas cxiun vorton de fremdlingva teksto; plurfoje, se la litertiparo apenaux distingas inter i kaj l. Se la rakonto mem estus tiom teda, kaj cxiuj karakteroj tiom kartonecaj, kiom plendis la recenzisto, la romano ne estintus furora, nek kiel alegorio nek kiel (laux la intenco de la verkisto) simpla rakonto. Kaj certe, William Auld ne komencintus la amlaboron de traduki tri-voluman verkon. Tamen fusxoj pri nomoj indikas ke li -- kaj la korektisto -- lacigxas (Samsagxo / Samvajso, Piko / Pikilo, la transliterumado de Incanus). Eble iu devus konsili al S-ro Auld ke por la tria volumo li forlasu nenecesajn priskribojn. Kaj uzu alian presejon.


ESPERANTAJ LOKNOMOJ

BERNARD GOLDEN

Lastatempe mi havis okazon reekzameni demandon pri kiu mi antauxe verkis plurajn artikolojn: paronimoj en Esperanto. Laux PIV paronimo estas vorto preskaux samsona kiel alia, sed sence malsama, ekz.: pesi-pezi. Sekvas jena ilustra frazo: en Esperanto la paronimoj estas principe evitindaj, krom se iliaj sencoj estas tre malsimilaj.

Kelkaj paronimoj estis Fundamente enradikigitaj en Esperanto fare de Zamenhof mem: fronto/ frunto, polvo / pulvo, tabelo / tabulo. Aliaj estis poste oficialigitaj: kompensi/rekompenci, deserto/dezerto, pensio / pensiono. Fine, po unu membro de la sekvaj paroj ankoraux ne estas aprobita de la Akademio de Esperanto: damagxi /domagxi, oferi/oferti, rakedo/raketo. Mi havas dosieron plenan de citajxoj montrantaj malgxustan uzon de paronimoj en publikigitaj verkoj. Lernantoj kaj uzantoj de Esperanto, senkonsidere de sia gepatra lingvo aux nivelo de primajstrado de Esperanto, havas malfacilajxojn cxiam memori kiu vortformo estas uzenda en specifa kunteksto.

Ekzistas ankaux loknomaj paronimoj. Problemo estigxas kiam ne estas diferencoj en nomformoj en etnolingvo, sed oni volas indiki la diversajn lokojn per iu rimedo en Esperanto. Bertil Wennergren pritraktas la paron Meksiko / Mek-sikio:

Aparte komplika estas la kazo de Meksiko, cxar ni havas ne malpli ol kvin aferojn kun tiu nomo: la lando Mexico, la urbo Ciudad de Mexico, la federacia sxtato Mexico, la golfo de Mexico kaj la Usona sxtato New Mexico. (Planlingvistiko, 1985 auxtuno; 4[15]:4)

Wennergren ne proponas solvon en sia artikolo, do jen mia solvo:

Meksiko -- la lando

Meksiksxtato -- la federacia sxtato

Meksikurbo -- la cxefurbo de la lando

Meksikgolfo -- la golfo de Meksiko

Nov-Meksiko-- la usona sxtato New Mexico

La Esperantigo estas tiel simpla ke ecx eterna komencanto povas enkapigi gxin. Rimarku, ankaux, kiel estas eble eviti la paroniman paron Meksiko/Meksikio.

[el Litova Stelo, 5/1996; teksto multe mallongigita.]


PROVU VIAN VORTOSCION

DONALD BROADRIBB

En Esperanto abundas paronimoj (vidu la artikolon Pri loknomoj de Bernard Golden sur p. … de cxi tiu numero). Ili ofte konfuzas kaj komencantojn kaj spertulojn. La sekvanta listo estas el la Fundamento. Cxu vi povas identigi la diferencajn signifojn de la vortoj en cxiu paro aux grupo? (Respondoj sur p. ….)

(1) bordo/borderi
(2) cxifi/cxifono
(3) drapo/drapiri
(4) drinki/trinki
(5) efiki/efektiva
(6) ekster/ekstra
(7) fabelo/fablo
(8) festi/festeni
(9) fonto/fontano
(10) forta/fortika
(11) fronto/frunto
(12) grajno/greno
(13) jxus/gxusta
(14) katuno/kotono
(15) kero/koro
(16) komuna/komunii
(17) konduki/konduti
(18) konkuri/konkurso
(19) konscii/konscienco
(20) korpo/korpuso
(21) krimo/kriminala
(22) kvita/kvitanci
(23) letero/litero
(24) majstro/mastro
(25) nepo/nevo
(26) nobelo/nobla
(27) nombro/numero
(28) ordo/ordeno/ordono
(29) pagxo/pagxio
(30) pesi/pezi
(31) plado/pleto
(32) polvo/pudro/pulvo/pulvoro
(33) por/pro
(34) provi/pruvi
(35) sxargi/sxargxi
(36) senco/senti
(37) signo/signalo
(38) soni/sonori
(39) spirito/sprita
(40) super/supra
(41) tabelo/tablo/tabulo
(42) tetro/tetrao
(43) torni/turni
(44) triki/trikoto
(45) universo/universala
(46) vana/vanta
(47) vesto/vesxto

Indeksen / Solvoj


DEZIRAS KORESPONDI

Adreso de la Korespondservo de AEA: Betty Aulsebrook, 51 Lakeview Crescent, Forster NSW 2428. La originaj leteroj de la cxisube listigitaj personoj estas haveblaj cxe tiu adreso.

Se vi deziras aperigi korespondpeton en cxi tiu rubriko, bonvolu kontakti Betty Aulsebrook.

s-ro wang p.k.913, Sochi-centro 354000, Rusio. 32-jara mesagxisto, interesigxas pri literaturo, astrologio, kuirarto, turismo, muziko, misterajxoj, jogo. Volas korespondi tutmonde.

hirosi oe, Saitama-ken, Urawa-si ookubo-ryouke, 99-2 Ekuseru l-202, 338 Japanio. 35-jara. Bona komencanto, ankaux lernas la Anglan. Vojagxis cxirkaux N.Z. dum unu jaro. Deziras diskuti multajn temojn.

ngumoya alexis i, PO Box 175, Dowa, Malawi. 26-jara. Deziras korespondi kun pacemaj samideanoj, trovi novajn amikojn.

kannas esko, Oohjolanhatu 33B32. 87100 Kajaani, Finnlando. 47-jara frauxlo. Deziras korespondi kun virinoj. Interesigxas pri cxiuj temoj. Sendis 6 internaciajn respondkuponojn.

kerr alan, 4 Humphery St, Waverley, Launceston TAS 7250, Auxstralio. 12-jara. Auxstraliana skolto. Havas hundon. Deziras korespondi kun eksterlanda skolto. Sxatas sciencojn; akvopilkon.

Geesperantistoj el Nizhnevartovsk en Siberio volas kun vi korespondi pri cxiuj temoj. Respondo estas garantiata. Adreso: Interklubo Esperanto, Rusio, 626440 Nizhnevartovsk-6, Str. 60 let Oktjabrja 6-135.


SOMERLERNEJO

Atentigas Bob Felby

Okazos Solena Malfermo por la 13-a Auxstralia Esperanto-Somerkursaro, lundon la 13an de januaro 1997 en la Kongresejo en Norda Teraso, Adelajdo, de la 9-a gxis la 11-a a.t.m. Espereble ni povos persvadi eminentulon veni, saluti kaj malfermi la Somerkursaron. Cxiuj estos bonv enaj.

UK EN JULIO

Se vi bonvolos helpi prizorgi la Infanan Kongresegon, bonvolu kontakti Barbara Bruer, RSD 226. Strathalbyn SA 5255.


DIVERSAJxOJ

KONKURSO LITERATURA

informas José Martín del Pozo

En junio de 1997 aperos la 50a numero de la revuo de Andaluzia Esperanto-Unuigxo (Hispanio), la Gazeto Andaluzia. La respondeculoj de AEU kaj de Gazeto Andaluzia, opiniante ke tiu estos grava numero por revuo kiu aperas nur 4 fojojn jare, simbolante do laboron de 12 jaroj, decidis organizi unufojan literaturan konkurson, kiun regos jena Regularo:

1. Nur eblas konkursi per noveleto(j) originale en Esperanto verkita(j), ne per traduko(j) el aliaj lingvoj.

2. Cxiu konkursant(in)o rajtas partopreni per tiom da konkursajxoj, kiom li/sxi volas.

3. Cxiu konkursant(in)o devas sendi tri ekzemplerojn de la konkursajxo, tajpitajn laux duoblaj interlinioj, kun la indiko Konkurso: 50 numeroj de Gazeto Andaluzia. La konkursajxo ampleksu maksimume 6 pagxojn, po 30 linioj.

4. La konkursajxoj estu subskribitaj per pseuxdonimo por kasxi la identecon de la konkursant(in)o. En aparta fermita koverto, surhavanta la identigan pseuxdonimon, estu slipo kun la nomo kaj adreso de la konkursanto.

5. Kune kun la Verdikto, aperos la nomoj de la jugxintoj.

6. La dat-limo (laux la posxtstampo) por sendi la konkursajxojn estas la 31a de marto de 1997. La Verdikto publikigxos en la 50a numero de Gazeto Andaluzia, en junio de 1997. Oni diskonigos la nomon de la gajnant(in)o per aliaj gravaj revuoj esperantlingvaj.

7. Oni sendu la tekstojn al S-ro J.F. Martín, Posxtkesto 5184, 29080 Malaga, Hispanio.

8. La premio konsistos el 10000 pesetoj.

9. Gazeto Andaluzia rezervas al si la rajton publikigi la venkintan noveleton en sia numero 50, kaj en futura TTT-hejmpagxo [en la Internet] de AEU. Ankaux la plej bonajn nevenkintajn verkojn oni publikigos en la revuo, laux aparta konsento kun la auxtor(in)oj.

  1. Cxiun dubon pri cxi tiu regularo solvos la jugxantaro laux sia bontrovo.

NOVA DISKO

De frue en decembro 1996 sonas cxiutage en muzikradioj de la tuta Hispanio disko en Esperanto. La verko mem nomigxas Esperanto, kaj estas eldonita de WarnerMusic Spain. Gxi lancxigxis internacie en januaro.

La disko konsistas el 10 kantoj tute en Esperanto, kantataj de profesiaj korusoj Bulgaraj kaj Rusaj.

La muziko estas tute sintezila, moderna adapto kaj reverko de klasikaj pecoj ne tre konataj de la gxenerala publiko. La nura tre konata melodio estas tiu de Odo al gxojo de Beethoven (kanto La rido).

La kajero enhavas la originalajn tekstojn en Esperanto kaj tradukojn en la Angla, Franca, Germana, Hispana, Itala kaj Japana. La aspekto kaj arangxo estas tre bonkvalitaj.

Kompanio: Warner Music Spain

Disko-numero: 0630-17124-2


KROM KAJ MALKROM

MARCEL LEEREVELD

Sxajnas al mi nesagxe, instrui ke certa vorto en Esperanto povas esprimi du kontrauxajn signifojn (ESK 18 p.16/17). Cxu Waringhien tiom malpravis, kiam en 1945 li skribis ke cxiu lingva funkcio esprimatu cxiam per la sama elemento kaj ke tiu cxi elemento esprimas cxiam la saman funkcion (G.Waringhien: A.B.C. d'Espéranto)?

Ni rigardu cxu la dusenceco vere aplikigxas al krom.

Mi antauxmetas, ke krom cxiam signifas plus kaj ke escepte de cxiam signifas minus, sen, ne enkalkulante. Se tiu regulo cxiam aplikigxos, ne ekzistos kazo de escepteco, kaj la lingvo estos regula.

Krom estas prepozicio kaj escepte de estas prepoziciajxo: ili enkondukas prepozitivon, ofte adjektan kaj malofte suplementan (same krome/kroma kaj escepte/ escepta solaj).

La resto (aux parto de la resto) de la propozicio (verbo[j], subjekto, kaj aliaj eventualajxoj) do apud krom … indikas la aferon al kiu oni aldonas (= plus) la kromajxon, dum apud escepte de … la resto (aux parto de la resto) de la propozicio indikas la aferon el de kiu oni forprenas la esceptajxon. Jen ekzemploj:

1. Mi dormas posttagmeze krom dum la nokto: dum la nokto aldonigxas al (mi dormas) posttagmeze.

2. Sxi mangxis fromagxon krom la frukto: la frukto aldonigxas al la fromagxo, do fromagxo plus frukto. (t.e. gramatike, sed mense la fromagxo aldonigxas al la frukto).

3. Mi dormas je cxiu posttagmezo escepte de dimancxe: dimancxe forprenatas el cxiu posttagmezo.

4. Sxi mangxis la fruktojn escepte de la vinberoj: la vinberoj forprenatas el la fruktoj, do fruktoj minus vinberoj.

Kie kelkaj Esperantistoj ne konscias pri tiu plus- kaj minus-regulo estas tiam, kiam trovigxas negativajxo en la resto (= la parto ekster la kromajxo aux ekster la esceptajxo).

Tiel en cxie estis nenio krom akvo temas pri nenio + akvo = akvo; en Neniu alia vorto krom tiu konvenos pri neniu alia vorto + tiu (vorto) = tiu vorto; en Via teksto estas senerara krom unu frazo = kaj via teksto kaj unu frazo estas seneraraj: sensencajxo, cxar devas esti escepte de unu frazo = la teksto minus unu frazo.

En Mi perdis cxiujn liajn leterojn krom unu pri cxiuj leteroj plus unu = sensencajxo cxar devas esti escepte de unu; en Mi iros al la urbo morgaux, krom se pluvos pri mia irado morgaux plus se pluvos, = sensencajxo cxar devas esti escepte se pluvos (= morgaux minus se pluvos = morgaux se ne pluvos).

Notu ke la signifoj de krom kaj escepte de estas (kaj estu) tute klaraj, kaj ke tial nenie bezonigxas aldoni ankaux, cxar krom = ankaux kaj escepte de = sen.

Mi ne komprenas kial imiti la kelkajn nelogikajxojn trovigxantajn en PAG kaj la pli multajn trovigxantajn en PIV. Eble temas pri simpla (kaj simpleca?) nekritikema heroadorado. Aux eble pri malkonscia deziro malsimpligi la lingvon por ke gxi similu al etna lingvo (ankaux Zamenhof kelkfoje faris tion!). Kio estas pli simpla kaj regula ol plus kaj minus, cxiam aplikeblaj al krom kaj escepte de (= malkrom)?

P.S. La negativajxoj en la prepozitivoj estas teorie ankaux eblaj: Sxi mangxis la frukton krom nenio = sen io = frukto + nenio = frukto, kaj Sxi mangxis la fruktojn escepte de nenio = sen nenio = la fruktoj minus nenio = la fruktoj.


Komento pri foje kaj similaj mallongigitaj adverboj (v. ESK 22 p.11):

Se la kerno de nova gxeneralsenca adverbo estas substantivo plus prepozicio, cxi lastan oni povas forlasi, ekz. dimancxe. En cxi tiu kazo temas ne pri plena gxeneraligxo (ekz. ke oni povas imagi plurajn malsamsignifajn prepoziciojn: je, post, antaux, gxis dimancxo), sed pri konvencio inter la Esperantistaro ke oni forlasu nur certan prepozicion.

En la kazo de dimancxe gxi estas je aux en dimancxo. Do pro konvencio dimancxe neniam povas signifi post dimancxo aux cxirkaux dimancxo.

Oni ofte renkontas tiajn konvenciajn adverbojn elprepozitivajn. Tiel mane cxiam signifas per la mano, neniam en la mano. Se do la signifo postulas en (aux sur) la mano, oni devas reteni la prepozicion (enmane, surmane).

Cxe la ankauxa forlaso de plurindiko kaj de pronomoj adjektivaj tio kreas plurajn mallongajn prepozitivojn, kiuj estas nur adverboj. Se pronoman indikon la signifo postulas, ekz. en je cxiu dimancxo, oni devas reteni la pronomon: cxiudimancxe, same kiel tiudimancxe kaj cxitiudimancxe kaj venontdimancxe. La mankanta prepozicio gxenerale estas la plej ofte uzata.

Sed kelkfoje ekestas problemeto: foje, tempe, hore. Cxu foje venas el je tiu fojo aux je unu fojo aux je cxiu fojo aux ecx je tiuj fojoj aux je iuj fojoj aux je multaj fojoj? En cxi tiu kazo estas rekomendite uzi multfoje, unufoje, plurfoje, cxiufoje, tiufoje, iufoje (= preskaux iam), cxitiufoje, kaj lasi foje por la signifo iam kaj nur unu fojon, en certa iama okazo, ktp., kiel en Foje regis regxo, kiu….

Indeksen


LINGVA ANGULO

ALAN TOWSEY

PO

De nia estimata redaktoro mi ricevis pluan ekzemplon de la uzo de po. Li skribis:

Mi legis cxi tion en mesagxo en la Internet. La gramatikajxo multe interesas min.Cxu vi bonvolos skribi iom pri gxi en via venonta artikolo?

"Ekde printempo ni okupigxas pri la kompilado de la reta varianto de Plena Kalendaro de Esperanto-arangxoj. La informojn ni kolektas el cxiuj eblaj fontoj (aligxiloj, rektaj mesagxoj, aliaj gazetoj), kaj dauxre aktualigas la liston po 2-3 semajnoj."

(emfazo mia)

(the writer meant at two-three week intervalsí)

Sur p. 24 de la lasta numero (nov.-dec. 96) de ESK, mi citis ekzemplon posepjare -- every seven years. Tio estas nur unuvorta adverba formo de po sep jaroj, do la supra ekzemplo estas tute gxusta, signifante every two or three weeks. Oni povus skribi ankaux potrisemajne, konforme al la ekzemplo citita de mi en la lasta numero. Alia eblajxo por esprimi la saman ideon estas cxiujn du-tri semajnojn.


NEXT

La kutimaj tradukoj de cxi tiu angla adjektivo troveblaj en la vortaroj estas: venonta (kiel en la frazo citita supre el la letero de D-ro Broadribb), sekvanta, sekvonta, sekva, posta; apuda, (plej) proksima. Ekzemple:

(la) venontan jaron -- next year.

(la) venontan fojon -- (the) next time.

en la sekvantaj/sekvontaj tagoj (laux la kunteksto) -- in the next few days.

La postan tagon li vizitis sian amikon -- The next day he visited his friend.

En la venonta numero. la apuda/plej proksima domo.

mia apuda najbaro -- my next-door neighbour.

tute apude -- next door (adverbo).

poste -- next (adverbo).

Sed kelkfoje sekvanta, venonta, ktp. sxajnas iom pezaj, aux ne komplete adekvataj, tial oni ofte nun vidas neksta (el angla next, germana nächst). Kutime mi ne aprobas tiajn neologismojn, kiam jam ekzistas tauxga vorto en nia lingvo, sed cxi tie mi sentas ke ja estas loko en la lingvo por cxi tiu vorto. Frazoj kiaj en mia neksta artikolo, la neksta libro, kiun li intencas verki, temos pri geologio, sxajnas al mi neta solvo de la problemo.

Sed preskaux certe ne cxiuj samopinios! Mi bonvenigos viajn komentojn.

ESPRIMOJ POR PLI FACILA KONVERSACIO

pri mi mem -- as for me; so far as I am concerned

ankaux mi! -- so do (did, was, will, etc.) I! Me too!

ankaux mi ne! -- Neither do (did, am, was, will, etc.) I!

mi ne! -- not me! Not I! I wonít! I havenít! I didnít! etc.

(Komparu: cxu ne?= didnít you? wonít you? didnít he? havenít they? etc.)

Tio estas la sama afero --That comes to the same thing.

Mi kutimas fari tiel -- I usually do it that way.

Mi kutimis je tio -- Iím used to it/that.

Tio tauxgos/servos -- Thatíll do (the job)

Tio suficxos/suficxas! -- Thatíll do! ( = Thatís enough, Thatíll be enough).

Gxi ne estas nepre necesa/ Mi ja povas malhavi gxin. -- I can do without it.

Li devis esti kontenta/resti sen gxi -- He had to do without it.

Mi tre bedauxras -- Iím very sorry; Mi treege bedauxras -- Iím terribly sorry.

Kiel malagrable! -- What a nuisance!

Kia honto! -- What a shame!

Domagxe/Bedauxrinde, ke… --- Itís a pity that…

Tio ja povas esti -- That may well be (so).

Ja povas esti ke… -- It may well be that…

vole­nevole -- willy­nilly, whether you like it or not.

cxu licas/vi permesas/estas permesate ke mi fumu? -- May I smoke? Do you mind if I smoke?

cxu licas fumi cxi tie? -- Is smoking permitted here? Can you/one smoke here? lauxplacxe/laux via bontrovo -- as you like/wish, if you like.

Mi ne kontrauxas (al tio) -- Iíve got no objection (to that).

Mi estas forte kontraux tio -- I strongly object (to that), Iím dead against it.

cxu vi/iu kontrauxas? -- Any objection(s)?

(Objxeti is a neologism, used mainly of arguments; = kontrauxargumenti; (laux PIv) kontrauxmeti al iu refutan argumenton aux malfacilajxon: Al tio ni povas objxeti ke temas pri du malsamaj okazoj; forbalai cxiujn objxetojn.)

(Noto:_ Rimarku ankaux la oficialan vorton oponi, Esprimi opinion kontrauxan al la opinio de iu alia kaj peni ke tiu ne povu efektivigi la sian (PIV)--Red)

Atentu! -- Look out! (Beware!)

sin gardi kontraux­-- beware of.

pro tio/tial ke… ­ seeing that…

Mi samopinias / konsentas -- I agree.

Mi koncedas, ke… -- I agree that… (after expressing doubt etc.; = concede)

Mi tute konsentas kun vi ke… ­ I quite agree with you that…

Mi ne konsentas kun vi pri tio -- I donít agree with you on that.

Pro tiu fakto/Konsiderinte tiun fakton -- In view of that fact…

unuflanke… aliflanke… -- on the one hand… on the other hand…

se ne pli diri/se diri la minimumon -- to say the least.

Laste sed ne malplej grave / Lastvice sed ne lastrange -- Last but not least

Indeksen


AVIZO

En la estonteco cxi tiu rubriko aperos nur kiam iu petos de mi klarigon prio iu punkto de la Esperanto-uzado, aux se mi mem trovos dum mia legado ion vere diskutindan.


VIDBENDO HAVEBLAS

Ekzempleroj de la vidbendo Al Sud-Auxstralio/Io neordinara, preparita de Margaret Furness, vendigxas cxe Brendan Linnane. Adreso: 28 Redford St, Vale Park SA 5081.


LERNEJFESTO EN KVINSLANDO

KOMPILITA LAUx RAPORTOJ DE KEP ENDERBY KAJ DIANNE LUKES

Vespere, dum merkredo, la 20an de novembro 1996, la Ipswich Adventist Primary School festis sian unuan jaron da Esperanto-instruado grvidata de nia ege energia samideano Karakán Kochárdy.

Karakán Kochárdy instruis Eseranton en cxi tiu lernejo dum 1996, al cxiuj klasoj de la unua gxis la sepa jaroj, proksimume 70 infanoj entute. Lastatmpe ankaux Hazel Green vizitis la lernejon cxiusemajne, kaj uzis muzikon kun la infanoj.

Cxeestis la feston pli ol 60 studentoj kun siaj neesperantistaj instruistoj kaj siaj akompanantaj gepatroj. Lokaj Esperantistoj ankaux kunvenis por aplauxdi kaj kuragxigi.

Lokaj eminentuloj ankaux estis tie, i.a. magistratanoj; Paul Pisasale, direktoro de TAFE; Wendy Prothoroe, direktoro de la Adventistaj lernejoj en Kvinslando; kaj 12 Esperantistoj el Brisbane kaj Toowoomba. Entute estis pli ol 100 cxeestantoj. La Estro, cxefinstruisto de la lernejo, S-ro Murray prezidis.

La kunveno komencigxis je la sesa horo per prezentado de la gastoj. Infano Tim Sigley benis la mangxajxojn en Esperanto. La Klubo de Patrinoj preparis bonan vesper-mangxon.

Poste Kep Enderby parolis pri la avantagxoj kiujn povas gajni infanoj studante Esperanton.

(Kep komentas pri tio: Laux la arangxo oni invitis min fari paroladon, Anglalingve kompreneble. Mi estis antauxe avertita ke inter la gepatroj de la studentoj, kvankam certe ne la studentoj mem, jam ekzistis iom da dubo pri la merito de Esperanto kiel tauxga temo instruata al iliaj infanoj. Tiun dubon mi klopodis nuligi ene de la parolado. Laux la aplauxdoj, mi kredas ke mi iom sukcesis.)

La unua- kaj dua-jaraj klasoj kantis kaj deklamis poemon en Esperanto. Klasoj 3, 4, kaj 5 kantis kaj rolis du kantojn en Esperanto, kaj bone prezentis ankaux malgrandan teatrajxon. Klasoj 6 kaj 7 prezentis drameton de Stefan MacGill, En la Teatro. Ili ankaux kantis Ni estas amikoj kun agoj.

Inter la aliaj eroj estis Unu Du, Rugxa Pomo, Kompreneble, Rulu, La Regxo Laboras, Saluton Amiko, Cxe Bufedo.

Dum la vespero premioj kaj atestiloj estis disdonataj. Ni auxskultis bonegan hxoron kaj Mátyás Kochárdi, filo de Karakán, ege bele kaj lerte distris nin rivelante sian klasikgitaran talenton.

Resume: bonega kaj gratulinda entrepreno de cxiuj niaj samideanaj respondeculoj, precipe Karakán Kochárdy.


Nekrologo

Zeng Hoyaux

verkis Jennifer Bishop

Zeng Hoyaux prezidanto de la Pekina Esperanto-Asocio, mortis dimancxon la 27an de oktobro post mallonga malsano. Vizitante siajn filojn, kun sia edzino, en Melburno, dum ses monatoj, li membrigxis en Melburna Esperanto-Societo kaj estis fidela kontribuanto. Du semajnojn antaux sia morto S-ro Zeng gxuis partoprenon en Esperanto-Simpozio de Esperanto Federacio de Viktorio sed malsanigxis dum la fina piknikekskurso.

Sepdek-kvarjara, naskite en Si- icxuan-provinco, S-ro Zeng esperantistigxis en 1939 kaj multe aktivis dum sia tuta vivo, instruante Esperanton al miloj da personoj, ofte en tre malfavoraj kondicxoj. Dum la Kontrauxjapana Rezistmilito de la Cxina popolo li laboris en la redakcio de Heroldo de Cxinio kaj dankí al kontaktigxo kun kontrauxfasxisma batalantino Verda Majo kaj Korea Esperantista poeto Elpin li bone konis la gravan rolon de Esperanto en internacia komunikado. Krom sian laboron kiel vicestro de la Cxina Elektra Eldonejo, li preparis la fondigxon de Pekina Esperanto-Asocio. Tio okazis en januaro 1981, kaj S-ro Zeng farigxis gxiaj vicprezidanto kaj gxenerala sekretario.

En 1993 S-ro Zeng aligxis al la Pasporta Servo de TEJO kaj gastigis hejme naux esperantistojn el kvin landoj. Menciante tion, li diris Mi faris tion kun la celo oportuni al alilandaj esperantistoj, cxar ankaux ni estis varme akceptitaj de alilandaj esperantistoj. Diverslandaj esperantistoj estas intimaj amikoj kaj Esperantujo -- interhelpa familio.

[Kelkaj teksteroj en la cxisupra nekrologo estas el El Popola Cxinio 3/1996]

_

Nekrologo

Bill Graham

Bill Graham mortis 87-jara. Li laboris dum pli ol dek du jaroj por Esperanto. Antauxnelonge Bill ricevis honoran dumvivan membrecon de la Esperanto-Ligo de Okcidenta Auxstralio. Lia domo estis dum multaj jaroj centro kie Esperantistoj renkontigxis por studi, legi kaj paroli Esperanton. Li ankaux ebligis al klubanoj gxui semajnon en la Birdobservatorio cxe Eyre W.A.

Nian kondolencojn al lia edzino Val kaj cxiuj aliaj parencoj kaj amikoj.

[laux La Nigra Cigno nov. 1996]

Nekrologo

EILEEN FRANCES OLSEN

1925-1996

Masterton Esperanto-Klubo

per M. Henderson

Kun malgxojo ni rimarkigas al vi la forpason de nia amikino Eileen. Sxia patro Arthur Wiltshire, bone konata Esperantisto, konatigis Esperanton al Eileen dum sxia juneco, do sxi entuziasme aligxis al la Masterton Esperanto-Klubo en 1971 por pligrandigi sian scion.

Dum la jaroj Eileen multe laboris diversmaniere por la klubo. Kun sia edzo Bill, Eileen partoprenis en preskaux cxiu Nov-Zelanda Kongreso kaj en kelkaj Universalaj Kongresoj, Pacifikaj Kongresoj. Ili ambaux gxuis uzi Esperanton dum la vojagxoj, por paroli kun la korespondamikoj kaj la aliaj homoj kiujn ili renkontis.

Eileen estis fakdelegito de UEA dum kelkaj jaroj kaj gxuis gastigi Esperantistojn el aliaj landoj.

Krom sxian amikecon, nia malgranda klubo sentas la mankon de la fidelaj kontribuoj kiujn Eileen volonte donis.

Indeksen


REDUOBLIGADO

RALPH HARRY

(Dauxrigo kaj fino)

Konkludo

Estas evidente ke Esperanto estas vivanta lingvo. Kvankam gxia verkinto, Zamenhof, uzis reduobligon cxar gxi estas universala fenomeno, la Esperantistoj tute nature uzis kaj uzas gxin por la kutimaj celoj kaj en la kutimaj formoj. Estus interese analizi la diferencojn inter ekzemple plenplena kaj plenega. Oni ne povus diri lastega aux tujega, cxu? Mi esperas ke iu dauxrigos mian kolektadon, kaj super cxio ke niaj vortaroj inkluzivos duobligajn formojn, kun klarigo. Estus interese-interese, aux cxu mi prefere diru interesege?

Bonan reduobligadon!

Aneksoj:

A. Reduobligado en la lingvoj de Auxstraliaj Aborigenoj

Estas evidente ke, same kiel en aliaj lingvoj, la lingvoj de la Auxstraliaj Abongenoj uzas duoblajn vortojn aux reduobligadon kiel lingvan metodon por diversaj celoj aux kun diversaj signifoj. Duobligitaj nomoj de lokoj estas oftaj, ekzemple Wagga Wagga, Mitta Mitta. Estas triboj kun la nomoj Ponga Ponga kaj Mulluk-Mulluk.

La antropologo Basedow menciis maljunan sxamanon kun la nomo Kai Kai. Individuaj vortoj entenas reduobligon, ekzemple parapara (nardoo). Estas multaj duoblaj vortoj ekzemple kau kau (macxita osto), langa langa (trancxilo el konko), wagal wagal (tjuringa, aborigena totema ajxo).

Kelkfoje la reduobligo sxajnas onomatopea, kiam estas ripetata sono, ekzemple bbbab-ban-balele (bell-bird, sonorilbirdo), kore-goore (bubuka strigo) kaj kurreke-tar-tar (vanelo) aux ding-ding (lokusto).

Kelkfoje la reduobligado sxajnas esti speco de pluralo (komparu la Indoneziajn, Malajajn pluralformojn) ekzemple epi-epi (mamoj, la vorto por la laktarbusto cxar gxi elsxvitas laktosimilan sukon) kaj arre arre (temedo, kanguruherbo).

Simile, kun la numeraloj oni trovas por kvar (du duoj) kwiarra kwiarra (lingvo de la aborigenoj de la Regxa Golfo) kaj mandru mandru (lingvo de la aborigenoj en la regiono de Lago Eyre.

Laux Basedow (The Australian Aboriginal, p. 400):

diminutiva signifo estas ankaux donata per duobligo de origina vorto. En la dialekto de orienta Aluridja kaitji signifas normalan lancon, dum Kaitji-kaitji estas esprimo aplikata al ludillanco. La tribo Dieri agnoskas Plejsupran Estajxon kiun ili nomas Mura, kiu ajn el iliaj duondioj, tamen, el kiuj ili spuras sian genealogion, estas nomata Mura-Mura. Alia speco de duobligo kiel diminutivo estas nga-nga (papa, pacxjo aux mama, panjo), natura fenomeno, komuna al multaj lingvoj.

Mi menciu ankaux la vortojn mia-mia (kabano) kaj la arbon lilly pilly aux lilli pilli.

Aub Podlich, en sia libro Beyond the Trees: Meditations on the Environment p.78 citas la vortojn de indigxena gvidistino cxe Uluru :

Vi scias kiel ni nomas ilin? (Sxi indikis la turistojn, centojn da et-etaj korpoj kurkurantaj, kelkaj supren, aliaj malsupren) Ni nomas ilin minga, vi scias, formikoj. Ne nur formikoj sed minga rama --frenezaj formikoj. Kelkfoje ni diras: Tiuj blankuloj ili minga rama rama-- vere frenezaj formikoj!í

B. La Franca stilo de reduobligo

En la Franca ni trovas ripeton de unusilabaj fonemoj por infaneca, junula aux slanga efekto:

bobo, caca, dada, pipi, baba,

Aux por doni la efikon de ripeta movo:

pousse-pousse, cache-cache, passe-passe

Aux de sono:

teuf-teuf, frou-frou, cri-cri, cou-cou.

Kelkfoje la parvortoj estas pruntitaj:

agar-agar, aye-aye, couscous, bébé, béribéri

Kelkfoje ili estas indigxenaj:

bon-bon, couci-couci, chou-chou, can-can, dare-dare.

Kelkfoje estas sxangxo en la unua konsonanto:

pêle-mêle, charivari, brise-bise, pom-pon.

Kelkfoje ni trovas parojn kun ligvorto aux sxangxo de vokalo:

bric-a-brac, tic-tac, tin-touin, dandin, tirelire

Interesaj dusilabaj paroj kun sxangx- gxo de vokalo estas:

bredi-breda, clopin-clopant.

C. La Germana stilo de reduobligado

En la Germana ni trovas simplan ripeton de la sama fonemo:

Tamtam, Mama, Lala

Tamen ofte estas sxangxo de vokalo en la dua parto:

Klipp Klapp, Mischmasch, Ticktack, Zick-zack, Kribs Krabs, Schnick-Schnack

Alia variajxo estas sxangxo de la dua konsonanto:

Kunt(er)bunt, Kuddelmuddel, Kak(er)lak, Hoppel-poppel

Notu en kelkaj ekzemploj la ligan silabon.

La rimantaj vortoj povas esti ecx pli longe apartigitaj:

Das Weiten und Breiten etwas erzählen

unter Dach und Fach zu bringen

ausser Rand und Band

Eile mit Weile

Schiedlich und friedlich

auf Schritt und Tritt

Leide und Meide

Im Dunkeln ist gut Munkeln (Ni eniras la kategorion proverboj)

Mit Geduld und Spucke fangt Man eine Mucke

Von Rasse und Klasse

Lüben und Drüben

im Saus und Braus leben

in Hülle und Fülle

mit Rat und Tat zur Seite gestanden

recht und slecht

aus Handel und Wandel

Schalten und walten

Kunt(er)bunt

Kak(er)lak

D. Kelkaj Anglaj reduobligoj:

Argle bargle Argumenti aserti

Arty crafty arteca metia

Bigwig eminentulo

Boohoo brue plori

Bow wow hundcxjo

Box and Cox Unue vi! Ne, unue vi!

Bric-a-brac Brokantajxo

Belah belay Laboru, maristoj

Blab blab denuncetisto

Blah blah paroladacxo

Booboo erareto

Busy body enmiksigxemulo

Busy Lizzy Okupita Oktanjo

Dilly dally prokrasti-pasumi

Ding-dong sonorsonoro

Eager beaver fervora kastoro

Fiddle-faddle pedantbagatelo

Flip-flop strandsandalo

Fuddyduddy fusxoldulo

Goggo(mobile) [nomo de marko de auxtomobilo]

Hear! Hear! Brave! Brave!

Hellís bells! infero kaj diablo!

Helter-skelter konfuze-senorde

Higgledy-piggledy konfuze-senorde

Hitch-hike petveturi

Hither and thither tien--cxi tien

Hotch-potch mikspoto

Hubba-bubba bonegbonege

Hubble bubble obel nargileo

Hubbub (konfuza) brubruo

Hurdy-gurdy turno-gurdo

Hurly-burly tumulto-pusxado

Hush-hush sekretsekreta

Knick-knack bagatelajxo--juveleto --breloko

Lulu boneg/ajxo/ulo

Mickle muckle malmulte, multe

Mish-mash mismiksajxo

Mumbo-jumbo supersticxajxo, firitaro

Mu-mu, muu muu malstrikta robo

Namby-pamby afekta-beleta

Nid-nod

Niddle-noddle

Nitty-gritty centrokerno

Pingpong pinpongo, tabloteniso

Pitter-patter susurpasxado

Puff-puff lokomotiveto

Putt-putt motorbicikleto [ankaux speco de miniatura golfludo]

Razzle-dazzle bril-pompo

Riff-raff kanajlaro

Roly-poly rulpudingo

Shilly-shally sxanceligxi-sxangxi

Silly Billy Freneza Frecxjo [malsagxulo]

Tick-tack/tock tiktaki

Tittle-tattle kalumni-klacxi

Tum-tum stomak(et)o

Yo-yo bobenludilo, jojoludo

[Vera Payne komentas: plej interesa estas la Indonezia reduobligo laki-laki = viro!]

Indeksen


RESPONDOJ POR PROVU VIAN VORTOSCION

(1) bordo = edge, shore

borderi = to hem

(2) cxifi = to crumple (tr. verb)

cxifono = a rag; a shred

(3) drapo = woollen cloth

drapiri = to drape

(4) drinki = to drink alcohol

trinki = to drink

(5) efiki = to effect, to have an

effect

efektiva = actual

(6) ekster = outside of

ekstra = extra

(7) fabelo = fairy tale

fablo = fable

(8) festi = to celebrate

festeni = to feast

(9) fonto = a spring; source

fontano = a fountain

(10) forta = strong

fortika = robust, sturdy

(11) fronto = front

frunto = forehead

(12) grajno = a grain (a seed)

greno = grain (e.g. wheat, ye, etc.)

(13) jxus = just (only a moment

ago)

gxusta = correct

justa = just (righteous)

(14) katuno = cotton cloth

kotono = cotton (plant)

(15) kero = a heart (in card

games)

koro = a heart (physical or gan)

(16) komuna = communal, com-

mon

komunii = to give com munion (religious term)

(17) konduki = to lead

konduti = to behave

(18) konkuri = to compete

konkurso = a contest

(19) konscii = to be aware

konscienco = a conscience

(20) korpo = a body

korpuso = a corps

(21) krimo = a crime

kriminala = relating to crimi nal law

(22) kvita = quits, out of debt

kvitanci = to give a receipt

(23) letero = a letter (written pa-

per)

litero = a letter of the alphabet

(24) majstro = a master-crafts

man)

mastro = a master, owner

(25) nepo = grandson

nevo =- nephew

(26) nobelo = a nobleman

nobla = noble, highly moral

(27) nombro = a number (1, 2, 3

etc.); quantity

numero = a number (page number, house number, etc.); issue (of a magazine)

(sxajnas, laux PIV, ke cxi tiuj du vortoj estas parte sinonim oj.)

(28) ordo = order (sequence)

ordeno = an order (group of

monks etc.)

ordono = an order (command)

(29) pagxo = a page (piece of paper)

pagxio = a page (servant)

(30) pesi = to weigh out, measure

pezi = to weigh (have weight)

(31) plado = a dish, platter

pleto = a tray

(32) polvo = dust

pudro = powder (cosmetic)

pulvo = gunpowder

pulvoro = powder (general

term)

(33) por = for, in order to

pro = because of

(34) provi = to attempt; to test

pruvi = to prove

(35) sxargi = to load a gun

sxargxi = to load a truck

(36) senco = sense, meaning

senti = to feel

(37) signo = a sign, mark

signalo = a signal

(38) soni = to sound (intr.verb)

sonori = to ring (intr.verb)

(39) spirito = spirit

sprita = witty

(40) super = over, above

supra = upper (en la Universala Vortaro de la Fundamento cxi tio estas listigita kiel adjektiva radiko; en la Ekzercaro, kiel adverba.)

(41) tabelo = a table (list)

tablo = a table (furniture)

tabulo = a board

(42) tetro = a black grouse

tetrao = a hazel hen

(43) torni = to turn on a lathe

turni = to turn

(44) triki = to knit

trikoto = knitted fabric

(45) universo = universe

universala = universal (tut tera, tuthoma; _ universa)

(46) vana = vain, useless, point

less

vanta = vain, proud

(47) vesto = a piece of clothing

vesxto = a vest, waistcoat

Indeksen


PLENA KALENDARO DE ESPERANTAJ EVENTOJ

Eventoj publikigas dauxre gxisdatigatan plenan kalendaron de Esperantaj eventoj. La kalendaran liston vi trovas cxe la pagxoj: www.hungary.net/esperanto/

Gxi estas havebla ankaux per e-posxto: necesas sendi simplan mesagxon al

<w3mail@gmd.de>

kun la enhavo:

get ftp://ftp.hungary.net/pub/esperanto/ kalendar.txt

Indeksen


AMANTOJ DE ASTERIKS

Nova TTT (World Wide Web) -pagxo pri Asteriks, la fame konata Gauxla heroo, en Esperanto:

http:/www.cs/chalmers.se/~martinw/esperanto/asteriks.html

Indeksen


1