Jen nia mondo


tekstoj de la disko


"Jen nia mondo" - Duo Espera kantas el Dylan kaj Seeger en Esperanto
Iramac Relax 7002


Se havus mi martelon - Israela lulkanto
Venkos ni en gloro - Ĉiuj floroj estas for
Tamen: ĉio en ord'! - Kun helpo de Di'
Jen via mondo - Blovas la vent'
[CX]


Se havus mi martelon
(If I had a hammer)
Hays - Seeger - Pilger

1
Se havus mi martelon,
martelus mi matene,
martelus mi vespere,
tra tuta la mond'.
Martelus danĝeron,
martelus averton,
martelus mi pri amo
inter ĉiuj homfratoj
tra tuta la mond'.

2
Se havus mi sonilon,
sonigus mi matene,
sonigus mi vespere,
tra tuta la mond'.
sonigus danĝeron,
sonigus averton,
sonigus mi pri amo
inter ĉiuj homfratoj
tra tuta la mond'.

3
Se havus mi kanton,
mi kantus en mateno,
mi kantus en vespero,
tra tuta la mond'.
mi kantus danĝeron,
mi kantus averton,
mi kantus pri amo
inter ĉiuj homfratoj
tra tuta la mond'.

4
Nun havas mi martelon,
nun havas mi sonilon,
nun havas mi kanton,
por tuta la mond'.
martelon de justeco,
sonilon de libero,
kaj kanton pri amo
inter ĉiuj homfratoj
tra tuta la mond'.


Israela lulkanto
(Israeli lullaby)
Murray - Solomon - Pilger

1
Dormu vi, dormu vi, mia beb', mia stel'
Kaj sonĝu vi nur pri Israel',
Kie patro mortis, bluas ĉiel',
Lululu', lululu', lululu'.

2
Sonĝu vi pri rikolt' kia di-donac',
kaj ke ĉesu iam milit-minac'
kaj ke vivos ni en - mondo de pac'
kun lulkanto de Israel'.


Venkos ni en gloro
(We shall overcome)
Horton - Hamilton - Carawan - Seeger - Pilger

1. Venkos ni en gloro (2x)
Fine glore venkos iam ni.
2. Ni iros man'-en-mane (2x)
Iros man'-en-mane iam ni.
3. Ni ne konas timon (2x)
Timon plu neniam konos ni.
4. Liberos ni pro vero (2x)
Pro ver' liberos fine ĉiuj ni.
5. Vivos ni en paco (2x)
Fine paco regos inter ni.
6. Tra la tuta mondo (2x)
Tra la tuta mondo iam!

R Ho, en mia kor' firme kredas mi,
ke fine glore venkos ni.


Ĉiuj floroj estas for
(Where have all the flowers gone?)
Seeger - Pilger

1&6
Ĉiuj floroj estas for.
Kie ili estas nun?
Ĉiuj floroj estas for.
Jam de longa temp'.
Ĉiuj floroj estas for.
Knabin' ilin premis al la kor'
Ĉu nun komprenas vi? (2x)

2. Ĉiuj knabinoj estas for;...
Edziniĝis post ador' ...
3. Ĉiuj edzoj estas for;...
Soldatiĝis kun dolor' ...
4. Ĉiuj soldatoj estas for; ...
En la tomboj de l' memor'...
5. Ĉiuj tomboj estas for;...
Kovras ilin flor-trezor' ...


Tamen: ĉio en ord'!
(Don't think twice, it's all right)
Dylan - Pilger

1
Ne havas sencon, miri kial, kara;
Fakte ja ne gravas ĝi,
Ne havas sencon, miri kial, kara;
Se ne nun jam scias vi.
Kiam la koko krias pro maten-aŭror'
Vi vidos, ke mi jam estas for.
Mi plu vojaĝas, ĉar min premas kor'.
Tamen: ĉio en ord'!

2
Ne havas sencon, fari lumon, kara;
Lumon ja ne konas mi.
Ne havas sencon, fari lumon, kara;
Malluman vojon iras mi.
Sed mi ŝatus, ke ion vi diru jen,
Pro kio mi ekpensus pri reven'.
Ja ne tro granda estis nia parolem',
Tamen: ĉio en ord'.

3
Ne havas sencon, nun min voki, kara;
Antaŭe vi ne vokis, ĉu?
Ne havas sencon, nun min voki, kara;
Ĉar mi vin ne aŭdus plu.
Sed mi plendas ne, ke vi malbone traktis min;
Pli bone povis, jes, sed jam estis fin'.
Mi nur malŝparis mian tempon pro vi, knabin'.
Tamen: ĉio en ord'!


Kun helpo de Di'
(With God on our side)
Dylan - Pilger

1
Mia nomo ne gravas,
Mia aĝo malpli.
El la mezokcidento
De Uson' venas mi.
Obei la leĝojn
Oni diris al mi,
Kaj ke certas la lando
Pri helpo de Di'.

2 .
Historio rakontas,
Per plej simpla vort',
Ke soldatoj atakis
Indianojn ĝis mort'.
La soldatoj pafadis,
Miloj mortis kaj pli;
Estis juna la lando
Kaj helpis ĝin Di'.

3
La militon hispanan
Venkis ni kun merit'.
Sed poste ĝin sekvis
La civila milit'.
La nomojn heroajn
Memorigi devis mi;
Ili havis pafilojn
Kaj helpon de Di'.

4
Mondmilito unua
Alvenis sen ĝen'.
Sed kial' de milito
Restis ekster kompren'.
Mi ĝin lernis akcepti
Kun ĝoja ebri'.
Ni ne nombras mortintojn,
Se helpis nin Di'.

5
Post la fino de l' dua
Al ni mankis fortik'.
Do nun la Germano
Estas ĉefa amik'.
Kiuj murdis milionojn
En forna furi',
La Germanoj, nun ĝuas
Ankaŭ helpon de Di'.

6
Mi lernis, ke estus
Malamiko la Rus',
Kiel antaŭ nelonge
Tio estis la Prus'.
Malamo kaj timo
Estas jam tradici'.
Mi ĝin brave akceptas
Kun helpo de Di'.

7
Nun ni havas armilon
kun potenc' de kemi'.
Kiam estos okazo,
Do ĝin uzos ni.
Premu unu butonon...
Kaj jen fino por ni
Ne demandu, ĉar certas
Ni pri helpo de Di'.


Jen via mondo
(This land is your land)
Guthrie - Pilger

1
Kiam mi iris sur voj' sen celo,
Jen supre brilis blua ĉielo,
Kaj orregalo estis grena valo:
Jen vasta mond' por ĉiuj ni.

2
Vagante, ŝpurojn mi sekvis lerta,
Kaj min turmentis soif' dezerta,
Dum mi sopiris, iu voĉo diris:
Jen vasta mond' por ĉiuj ni.

3
Mi la okulojn ŝirmis per mano,
Kaj mi vidis ondojn de oceano,
La suno dronis kaj voĉo sonis:
Jen vasta mond' por ĉiuj ni.

R
Jen via mondo, jen nia mondo,
Kun monta neĝo kaj mara ondo,
De la tropikoj ĝis la polusoj.
Jen vasta mond' por ĉiuj ni.
d.c.
Jen vasta mond' por vi,
Jen vasta mond' por mi,
Jen vasta mondo por ĉiuj ni.


Blovas la vent'
(Blowin' in the wind)
Dylan - Pilger

1
Kiom da vojoj laŭiru la hom'
Ĝis estos li hom' laŭ merit'?
Jes ja! Kiom da maroj laŭŝvebu kolomb',
Ĝis ĝi dormos sur strando kun fid'?
Jes ja! Kiom da fojoj plu pafos kanon',
Ĝis ĉesos por ĉiam milit'?

2
Kiom ĉielon rigardu la hom',
Ĝis vidos li pli ol la ter'?
Jes ja! Kiom oreloj plu taŭgas al li,
Ĝis aŭdiĝas plorad' de mizer'?
Jes ja! Kiom da mortoj konvinkos lin,
Ke tro multajn mortigis sufer'?

3
Kiom da jaroj ekzistu montar',
Ĝis laviĝos al maro ĝi?
Jes ja! Kiom da jaroj ekzistu homgrup',
Ĝis rompiĝos malam-tradici'?
Jes ja! Kiom, turnante la kapon, povas hom'
Pretendi, ke ne vidas li?

R
Respondon, amik', al ni blovas la vent'.
Respondon al ni blovas la vent'.


 1