Jen nia mondo


tekstoj de la disko


"Jen nia mondo" - Duo Espera kantas el Dylan kaj Seeger en Esperanto
Iramac Relax 7002


Se havus mi martelon - Israela lulkanto
Venkos ni en gloro - Cxiuj floroj estas for
Tamen: cxio en ord'! - Kun helpo de Di'
Jen via mondo - Blovas la vent'
[L3]


Se havus mi martelon
(If I had a hammer)
Hays - Seeger - Pilger

1
Se havus mi martelon,
martelus mi matene,
martelus mi vespere,
tra tuta la mond'.
Martelus dangxeron,
martelus averton,
martelus mi pri amo
inter cxiuj homfratoj
tra tuta la mond'.

2
Se havus mi sonilon,
sonigus mi matene,
sonigus mi vespere,
tra tuta la mond'.
sonigus dangxeron,
sonigus averton,
sonigus mi pri amo
inter cxiuj homfratoj
tra tuta la mond'.

3
Se havus mi kanton,
mi kantus en mateno,
mi kantus en vespero,
tra tuta la mond'.
mi kantus dangxeron,
mi kantus averton,
mi kantus pri amo
inter cxiuj homfratoj
tra tuta la mond'.

4
Nun havas mi martelon,
nun havas mi sonilon,
nun havas mi kanton,
por tuta la mond'.
martelon de justeco,
sonilon de libero,
kaj kanton pri amo
inter cxiuj homfratoj
tra tuta la mond'.


Israela lulkanto
(Israeli lullaby)
Murray - Solomon - Pilger

1
Dormu vi, dormu vi, mia beb', mia stel'
Kaj songxu vi nur pri Israel',
Kie patro mortis, bluas cxiel',
Lululu', lululu', lululu'.

2
Songxu vi pri rikolt' kia di-donac',
kaj ke cxesu iam milit-minac'
kaj ke vivos ni en - mondo de pac'
kun lulkanto de Israel'.


Venkos ni en gloro
(We shall overcome)
Horton - Hamilton - Carawan - Seeger - Pilger

1. Venkos ni en gloro (2x)
Fine glore venkos iam ni.
2. Ni iros man'-en-mane (2x)
Iros man'-en-mane iam ni.
3. Ni ne konas timon (2x)
Timon plu neniam konos ni.
4. Liberos ni pro vero (2x)
Pro ver' liberos fine cxiuj ni.
5. Vivos ni en paco (2x)
Fine paco regos inter ni.
6. Tra la tuta mondo (2x)
Tra la tuta mondo iam!

R Ho, en mia kor' firme kredas mi,
ke fine glore venkos ni.


Cxiuj floroj estas for
(Where have all the flowers gone?)
Seeger - Pilger

1&6
Cxiuj floroj estas for.
Kie ili estas nun?
Cxiuj floroj estas for.
Jam de longa temp'.
Cxiuj floroj estas for.
Knabin' ilin premis al la kor'
Cxu nun komprenas vi? (2x)

2. Cxiuj knabinoj estas for;...
Edzinigxis post ador' ...
3. Cxiuj edzoj estas for;...
Soldatigxis kun dolor' ...
4. Cxiuj soldatoj estas for; ...
En la tomboj de l' memor'...
5. Cxiuj tomboj estas for;...
Kovras ilin flor-trezor' ...


Tamen: cxio en ord'!
(Don't think twice, it's all right)
Dylan - Pilger

1
Ne havas sencon, miri kial, kara;
Fakte ja ne gravas gxi,
Ne havas sencon, miri kial, kara;
Se ne nun jam scias vi.
Kiam la koko krias pro maten-auxror'
Vi vidos, ke mi jam estas for.
Mi plu vojagxas, cxar min premas kor'.
Tamen: cxio en ord'!

2
Ne havas sencon, fari lumon, kara;
Lumon ja ne konas mi.
Ne havas sencon, fari lumon, kara;
Malluman vojon iras mi.
Sed mi sxatus, ke ion vi diru jen,
Pro kio mi ekpensus pri reven'.
Ja ne tro granda estis nia parolem',
Tamen: cxio en ord'.

3
Ne havas sencon, nun min voki, kara;
Antauxe vi ne vokis, cxu?
Ne havas sencon, nun min voki, kara;
Cxar mi vin ne auxdus plu.
Sed mi plendas ne, ke vi malbone traktis min;
Pli bone povis, jes, sed jam estis fin'.
Mi nur malsxparis mian tempon pro vi, knabin'.
Tamen: cxio en ord'!


Kun helpo de Di'
(With God on our side)
Dylan - Pilger

1
Mia nomo ne gravas,
Mia agxo malpli.
El la mezokcidento
De Uson' venas mi.
Obei la legxojn
Oni diris al mi,
Kaj ke certas la lando
Pri helpo de Di'.

2 .
Historio rakontas,
Per plej simpla vort',
Ke soldatoj atakis
Indianojn gxis mort'.
La soldatoj pafadis,
Miloj mortis kaj pli;
Estis juna la lando
Kaj helpis gxin Di'.

3
La militon hispanan
Venkis ni kun merit'.
Sed poste gxin sekvis
La civila milit'.
La nomojn heroajn
Memorigi devis mi;
Ili havis pafilojn
Kaj helpon de Di'.

4
Mondmilito unua
Alvenis sen gxen'.
Sed kial' de milito
Restis ekster kompren'.
Mi gxin lernis akcepti
Kun gxoja ebri'.
Ni ne nombras mortintojn,
Se helpis nin Di'.

5
Post la fino de l' dua
Al ni mankis fortik'.
Do nun la Germano
Estas cxefa amik'.
Kiuj murdis milionojn
En forna furi',
La Germanoj, nun gxuas
Ankaux helpon de Di'.

6
Mi lernis, ke estus
Malamiko la Rus',
Kiel antaux nelonge
Tio estis la Prus'.
Malamo kaj timo
Estas jam tradici'.
Mi gxin brave akceptas
Kun helpo de Di'.

7
Nun ni havas armilon
kun potenc' de kemi'.
Kiam estos okazo,
Do gxin uzos ni.
Premu unu butonon...
Kaj jen fino por ni
Ne demandu, cxar certas
Ni pri helpo de Di'.


Jen via mondo
(This land is your land)
Guthrie - Pilger

1
Kiam mi iris sur voj' sen celo,
Jen supre brilis blua cxielo,
Kaj orregalo estis grena valo:
Jen vasta mond' por cxiuj ni.

2
Vagante, sxpurojn mi sekvis lerta,
Kaj min turmentis soif' dezerta,
Dum mi sopiris, iu vocxo diris:
Jen vasta mond' por cxiuj ni.

3
Mi la okulojn sxirmis per mano,
Kaj mi vidis ondojn de oceano,
La suno dronis kaj vocxo sonis:
Jen vasta mond' por cxiuj ni.

R
Jen via mondo, jen nia mondo,
Kun monta negxo kaj mara ondo,
De la tropikoj gxis la polusoj.
Jen vasta mond' por cxiuj ni.
d.c.
Jen vasta mond' por vi,
Jen vasta mond' por mi,
Jen vasta mondo por cxiuj ni.


Blovas la vent'
(Blowin' in the wind)
Dylan - Pilger

1
Kiom da vojoj lauxiru la hom'
Gxis estos li hom' laux merit'?
Jes ja! Kiom da maroj lauxsxvebu kolomb',
Gxis gxi dormos sur strando kun fid'?
Jes ja! Kiom da fojoj plu pafos kanon',
Gxis cxesos por cxiam milit'?

2
Kiom cxielon rigardu la hom',
Gxis vidos li pli ol la ter'?
Jes ja! Kiom oreloj plu tauxgas al li,
Gxis auxdigxas plorad' de mizer'?
Jes ja! Kiom da mortoj konvinkos lin,
Ke tro multajn mortigis sufer'?

3
Kiom da jaroj ekzistu montar',
Gxis lavigxos al maro gxi?
Jes ja! Kiom da jaroj ekzistu homgrup',
Gxis rompigxos malam-tradici'?
Jes ja! Kiom, turnante la kapon, povas hom'
Pretendi, ke ne vidas li?

R
Respondon, amik', al ni blovas la vent'.
Respondon al ni blovas la vent'.


 1