The article below, written in Esperanto, describes the modified form of Esperanto used as an interlingua in the DLT machine translation project. ____________________________________________________________________ Date: Fri, 12 Jun 1987 Subject: DLT 1:1 From: Klaus Schubert , BSO/Research - Distributed Language Translation Project P.O. Box 8348 Phone: +31 30 911911 NL-3503 RH Utrecht Telex: 40342 bso nl PACKAGE 1, DOCUMENT 1 K^S, 4- 3-86 E N K O N D U K O 1. Kio estas DLT? Ni per ^ci tio petas vian kunlaboron en la projekto DLT. Oni sufi^ce multe skribis pri ^gi en la esperanta revuaro, sed por ke vi havu ^cemane aktualajn informojn rekte el la fonto, ni ^satus tamen ^ci tie tre koncize ripeti la bazajn faktojn pri DLT. DLT estas mallongigo de "Distribuita Lingvotradukado". La nomo estas origine pripensita en la angla lingvo ("Distributed Language Translation"), kaj se oni ne strebus uzi la saman mallongigon anka~u en Esperanto, pli trafa traduko eble estus "Malcentra traduksistemo". DLT estas esplora kaj evoluiga projekto de la nederlanda programara entrepreno BSO (Buro voor Systeemontwikkeling 'Buroo por sistemevoluigo') en Utrecht. La projekton grave subvencias la nederlanda Ministerio pri Ekonomiaj Aferoj. DLT nun havas dekon da konstantaj kunlaborantoj, lingvistojn kaj informadikistojn. La celo estas konstrui komputan sistemon, kiu tradukos informajn (do ne beletrajn) tekstojn el unu homa lingvo tra interlingvo en alian homan lingvon. Kontra~ue al aro da konkurencaj projektoj oni en DLT elektis por la rolo de interlingvo homan lingvon kaj ne iun artefaritan simbolstrukturon. Tiu interlingvo estas Esperanto. Necesis iomete adapti Esperanton al tiu nova rolo. Pro tio ni distingas inter Esperanto kaj la Interlingvo de DLT, mallonge nomata IL. ^Ci tiu enketo temas pri la IL. Jam nun en la industriaj landoj kreskas retoj por komunikado per komputiloj. Tiuj retoj nomi^gas teletekstaj, videotekstaj, ekrantekstaj k.s. Oni povas per ili sendi tekstojn kun informoj, cirkuleroj, leteroj ktp. a~u al difinita ricevonto a~u al ^ciu abonanto de la reto, kiu deziras ^gin legi. En tre skiza maniero esprimite, DLT estos sistemo kiu komplementos ^ci tiajn retojn per la ebleco legi tekston en alia lingvo ol tiu, en kiu la sendinto entajpis ^gin. La traduksistemo DLT estis skizita kun tiu ^generala ideo de komputilkomunikaj retoj, kiuj ja esence multe similas al la tradiciaj teleksaj kaj telegrafaj retoj. La ^generala ideo de DLT estas, ke la tradukproceso okazu dise en du lokoj (pro tio la nomo "distribuita"), nome en unu komputilo ^ce la sendanto kaj en alia ^ce la ricevanto. Oni imagas malgrandajn, surtablajn komputilojn kaj do ne grandan centran tradukgiganton. Dum la sendado de unu loko al la alia la teksto aperu en formo kiu estu kiel eble plej - plutradukebla, - kompakta, - legebla. En la nuna fazo de la projekto ni laboras nur pri unu lingvoparo. Ni celas traduki de la angla al la franca. Sed tio nur estas la unua pa^so. DLT estas konceptita kiel multlingva sistemo. ^Ciu teksto devas principe esti tradukebla al ^ciu lingvo, kiu estas en la sistemo. Oni do devas bone pripensi, en kiu formo sendi la tekston, ^cu en la origina lingvo, ^cu en la interlingvo, ^cu en la cela lingvo. Se oni sendas en la origina lingvo, la komputilo de la ricevanto devas esti ekipita por traduki el ^ciuj eblaj originaj lingvoj de la sistemo en tiun celan lingvon, kiun la kliento elektis. Se oni sendas en la cela lingvo, la efiko estas e^c pli mal^spara: Oni devas traduki tuj ^ce la sendanto en ^ciujn lingvojn de la sistemo kaj pagi sendadon por ^ciu el ili, sendepende de la demando ^cu iam iu legos la tekston en ^guste tiu a~u tiu alia cela lingvo. Do oni sendu en la interlingvo. Se oni faras tiel, oni bezonas traduki ^ce la sendanto nur en unu lingvon, sendi nur en unu lingvo, kaj traduki ^ce la ricevanto nur el unu lingvo. La interlingvo tiel estas la pivoto de la tuta sistemo. Alia esenca principo de DLT estas, ke ^gi ne celas esti tuta~utomata. Oni nuntempe en faka medio ^generale samopinias pri tio, ke tuta~utomata tradukado ne eblas. En DLT do, samkiel en kelkaj aliaj sistemoj, oni anta~uvidas duona~utomatan funkciadon. Oni uzos la scion de la homo, kiu laboras per la sistemo, nome de tiu persono, kiu entajpas la tekston. Dum la entajpado ekde la unua vorto okazos tradukado al la IL. Kiam en tio aperos io, kio ne estas a~utomate solvebla, sur la ekrano de la komputilo aperos demando kun alternativaj respondoj, el kiuj la homo elektu unu. Tiu demando estos en la sama lingvo, kiel la entajpata teksto, tiel ke do la "helpanto" de la sistemo ne bezonos mem scipovi fremdan lingvon, sed ja devas kompreni la tekston. La demandoj estos tiaj, ke oni ne bezonas havi fakajn sciojn pri gramatiko a~u lingvistiko por respondi. 2. La rolo de Esperanto La interlingvo de DLT estas Esperanto. Estas do ^gia tasko esti kiel eble plej plutradukebla, kompakta kaj legebla. Legebla Esperanto estas per tio, ke ^gi estas homa lingvo, dum la interstrukturoj, prieksperimentataj en aliaj komputaj tradukprojektoj, ofte estas malfacile mal^cifreblaj simbol^cenoj kun parentezoj, ciferoj kaj mallongigoj. Kompakta Esperanto estas jam pro tio, ke ^gi estas lingvo. Informoj esprimitaj per nelingvaj simbolsistemoj kutime estas multoble pli longaj ol tekstoj en normala lingvo. Esperanto cetere estas aparte kompakta anka~u en certa te^hnika senco. Por la efektiva sendado oni devas transformi lingvan tekston en kodon. Pro la aglutineco de Esperanto eblas kodigi esperantan tekston ne politere, sed pomorfeme, kio estas multe pli konciza. Facile plutradukebla Esperanto estas en alta grado pro ^gia forma klareco. En Esperanto (preska~u) ^ciam estas evidente, al kiu vortklaso apartenas vorto, sen ke oni devus studi kie en la frazo ^gi aperas kaj kiuj vortoj staras kun ^gi. En Esperanto oni (preska~u ^ciam) povas distingi subjekton de objekto sen konsideri ilian pozicion en la frazo. Sed oni anka~u en Esperanto ne ^ciam per formaj rimedoj (do sen homa scio pri tio, kio estas ver^sajna la~u enhavo) povas konkludi, al kiu vorto rilatas prepozicia sintagmo. Ekzemple en la frazo Mi vidis lin sur ^sipo ne estas klare, ^cu mi estis sur ^sipo kaj vidis lin (kiu eble staris sur la kajo), a~u ^cu li estis sur la ^sipo kaj mi vidis lin de iu neindikita loko. Pro tiuj preska~uoj kaj aparte pro la restanta malklareco, kiu ne ^genas homojn, uzantajn la lingvon, sed kiu malfaciligas la perkomputilan analizon de frazoj, oni aplikis al Esperanto aron da modifoj, kiuj igos ^gin pli ta~uga por la funkcio kiel interlingvo en DLT. Ni ne celas per tiuj modifoj ^san^gi Esperanton, sed nur uzas ilin por nia interlingvo, kiu, kiam funkcios la sistemo, ne estos videbla por iu ajn uzanto. Ni konscias, ke la bezonoj de lingva strukturo estas malsamaj por lingvo uzata de homoj kaj lingvo uzata per komputiloj. Por emfazi tiun distingon, ni uzas por la interlingvo de DLT apartan nomon. Ni kutime nomas ^gin per la mallongigo IL. Pri la principoj, la~u kiuj estis konstruita la IL, temos la venonta alineo. ^Ci tie tamen eble utilas ankora~u kelkaj frazoj pri la speco de modifoj faritaj en Esperanto por krei la IL-on. Homa lingvo estas sistemo de simboloj, kaj tiuj simboloj havas formon kaj enhavon. La gramatiko studas amba~u flankojn de la lingva signo, sed estas tre fekunda principo, ke oni tenu la du flankojn aparte, ke oni do ^ciam klare certu kaj evidentigu, ^cu oni parolas pri forma a~u pri enhava kategorio. Tio estas konata principo, kiu speguli^gas en la distingo inter sintakso kaj semantiko. Bonvolu noti, ke la modifoj en la IL preska~u ^ciuj celas atingi pli grandan sintaksan klarecon, do ke temas pri la konkludoj, kiujn oni povas fari pri la strukturo de frazo sen konsideri ^gian enhavon. Nur kelkaj malmultaj el la modifoj, kiujn priskribas la ^ci-kuna teksto "Diferencoj inter Esperanto kaj la IL", okazis pro semantika ka~uzo. En tiuj kazoj temas pri tre kruda semantika distingo en funkciaj vortoj. La fajna^joj de la semantiko apena~u ludas rolon en la temaro, pri kiu ni nun enketas. Alia speco de laboro farenda por DLT estas sistema kreskigo de la vortprovizo. Tio necesas aparte sur la tereno de faka lingva^jo. Fakte temas ^cefe pri terminoj, kiujn oni devas abunde fiksi por la IL. ^Ci tiu bezono ne rezultas el ia eventuala nesufi^ceco de Esperanto, sed ^gi estas kutima bezono anka~u de etnaj lingvoj. Pri ^ci tiuj ampleksigoj de la lingvo ^ci tie ne eksplicite temas, sed la demandoj pri vortfarado ja rilatas interalie al terminkreado. 3. La principoj la~u kiuj estas konstruita la IL La celo de la sintaksaj modifoj en la IL estas atingi, ke ^ciu frazo en la IL havu nur unu strukturon, kaj ke do ne eblu sintaksa plursenceco (anka~u nomata sintaksa ambigueco). Strukturon oni povas priskribi esence la~u du manieroj: A~u oni priskribas la specon de la elementoj (t.e. do de la vortoj), a~u oni priskribas la rilatojn inter la elementoj. En Esperanto, kaj do anka~u en la IL, la speco de vorto estas evidenta: a~u ^gi portas identigan morfemon de unu el la kvar produktivaj vortklasoj verbo, substantivo, adjektivo kaj adverbo, a~u ^gi estas en la listo, kie por la tricento da funkciaj vortoj estas indikita la vortspeco (prepozicioj, pronomoj ...). Do estas pli interese studi la rilatojn inter la vortoj. Verbo, ekzemple, povas havi ^ce si subjekton, objekton, predikativon ktp. IL-frazoj devas esti unusencaj en tiu signifo, ke ^ciam estu klare, kiu vorto rilatas al kiu alia vorto kiel subjekto, komplemento a~u io tia. Strebante al tio, ni celas al facila tradukebleco. Aliflanke la IL tamen anka~u estu legebla kaj kompakta. La ^san^goj, kiuj celas al sintaksa neambigueco, do rajtas nek konsiderinde longigi la frazojn per aldono de, ekzemple, strukturpriskribo en la formo de arbostrukturo (pro kompakteco), nek malproksimigi la tekston pli ol nepre necese de normala Esperanto (pro legebleco). La postulo de legebleco implicas plian postulon, nome la rimedoj uzataj por neambiguigi la strukturon de IL-frazo devas esti lingvaj rimedoj, do ne ciferoj, simboloj, parentezoj a~u io tia. Oni notu, ke la postulo de legebleco estas esenca pro du nepre gravaj ka~uzoj. Unue sistemo kiel DLT estas treege kompleksa kaj ampleksa interplekta^jo de programoj, gramatikoj, vortaroj, sciobankoj ktp. Tian sistemon necesas vartadi, ^gisdatigadi kaj kreskigadi. En tiu proceso estas decide grava avanta^go, se la portanto de ^ciuj informoj, la IL, estas legebla. ^Ciu persono, kiu regas Esperanton, sed ne jam laboris en DLT dum aro da jaroj, povu post mallonga enkonduko legi IL-tekstojn. Due ni trovis, ke la tuta manipulado de signifoj per avangardaj komputaj te^hnikoj kiel semantika ver^sajnokalkulo, artefarita inteligento k.s. plej praktike okazu en la IL. Tio signifas, ke ne necesas starigi apartan sciobankon por ^ciu nova lingvo, sed "nur" unu por la tuta sistemo. Tio premisas, ke la IL kiel portanto de la tuta konstruo estu kiel eble plej proksima al normala Esperanto. La leksikografoj de DLT, devas ju^gi trafajn tradukojn el kaj al etnaj lingvoj surbaze de sia multjara sperta kono de Esperanto. Tian sperton oni ne povas akiri en artefarita simbolsistemo dum kvarsemajna rapidkurso. Proksimeco al Esperanto do estas esenca postulo por la IL. Tiuj modifoj, kiuj malgra~u ^ci ^cio ja estas necesaj en la IL, do uzas la~ueble lingvajn rimedojn. Vi vidas en la ^ci-kuna priskribo de la diferencoj afiksojn, faritajn el esperantaj vortoj, novajn afiksojn kaj novajn vortojn, kiuj la~ueble integri^gas en la sistemon de la esperanta gramatiko. La uzataj vortoj kaj morfemoj e^c ne estas inventa^joj de la DLT-laborgrupo. Ili plejparte estas ^cerpitaj el ^san^goprojektoj kaj reformplanoj publikigitaj kun la intenco "plibonigi" Esperanton. Multaj el ili estas troveblaj en Plena Ilustrita Vortaro a~u en la malgrande presitaj tekstoj en Plena Analiza Gramatiko. Tiujn ^san^goproponojn la esperanta lingvokomunumo grandparte ne akceptis. Ili ofte ne ta~ugas por homa lingvo, sed kelkaj el ili ja ta~ugas por komputa lingvotraktado. Tamen ni anka~u jen kaj jen forlasis la principon de lingvaj rimedoj, ^cefe per enkonduko de la ekstra spaco. ^Car ^gi estas eksterlingva rimedo, ni ne inkluzivis ^gin en la ^ci-kunan priskribon de la diferencoj inter Esperanto kaj la IL. Ni do klarigu ^gin ^ci tie. En la supre uzita esperanta ekzemplo Mi vidis lin sur ^sipo la problemo estas, ke oni ne klare scias, al kiu vorto apartenas sur_^sipo, nome ^cu ^gi rilatas al lin a~u ^cu al vidis, do ^cu li estis sur la ^sipo, a~u ^cu la vidado okazis tie. En la IL ni distingas tiujn frazojn per ekstra spaco: Mi vidis lin sur la ^sipo. Mi vidis lin sur la ^sipo. La a~utomata analizo procedas jene: Kiam prepozicio estas renkontata, ^gi estas ligata al la plej proksima vorto, al kiu ^gi povas rilati, do lin. Se estas renkontata anta~u la prepozicio ekstra spaco (do krom la normala spaco, kiu dividas la vortojn), unu ebleco alligi la prepozicion estas transsaltata, kaj la vorto estas ligata al la dua ebla vorto, do vidis. Sintakste^hnike parolante, la spaco do markas la finon de la sintagmo, en kiu oni estas, tiel ke al la vorto, kiu estas ^cefa en la ^jus analizita sintagmo, nenio plu povas rilati. Similan, sed tamen iomete alian rolon la spaco havas, kiam temas pri elipsaj sintagmoj. En la frazo Ni vendis grandajn kaj malgrandajn tubojn. la ekstra spaco anta~u kaj diras, ke la atributo anta~u ^gi (grandajn) estas elipsa, do ke ^gi rilatas al la substantivo en la sekvanta sintagmo kaj ke do ne venos substantivo en ^ci tiu sintagmo. La spaco estas elektita por ^ci tiu funkcio pro du kialoj. Unue ^gi ne multe ^genas la legadon, do kvankam ^gi estas nelingva rimedo, ^gi apena~u misformas la frazon (legebleco). Due - tio denove estas te^hnika ka~uzo - la spaco ^ciukaze estas la plej ofta signo en teksto kaj do ricevos la plej mallongan kodon (kompakteco). La ekstra spaco aldonos do kiel eble plej malmulte al la longeco de (kodita) frazo. 4. Estonta laboro pri la IL Ni dissendas ^ci tiun enketon en momento, kiam la gramatiko de la IL ankora~u ne estas definitive fiksita. Ni intence elektis ^ci tiun momenton, por ke vi havu okazon per via kritiko kaj viaj ideoj efektive influi la finan formon de la plej juna ido de Esperanto. Pro tio eble utilas, ke ni mallonge skizu por vi nian laborplanon rilate al la IL. En la nuna stato estas fiksita la ^cefaj trajtoj de la gramatiko de la IL plus la plej multaj detaloj. Ni ankora~u ne fiksis la definitivan version de la regularo pri vortfarado (morfologio, vortgramatiko), ni ankora~u ne a~utomatigis la analizon de elipsaj frazkunordigoj kaj do ankora~u havas eblecon decidi, ekzakte kiajn elipsojn permesi en la IL (frazsintakso), kaj ni ankora~u ne finokupi^gis pri tekstgramatiko, pro kio ankora~u ne estas decidita la grado de libereco permesenda en la vortordo (frazsintakso kaj tekstgramatiko). Pri ^ci tiuj demandoj ni okupi^gos en junio, kaj la definitiva finpoluro de la tuta IL-gramatiko okazos proksimume en septembro 1986. Viaj komentoj do estos plej efikaj, sed vi sendos ilin kiel eble plej balda~u. 5. Kie legi pri DLT En la paperoj, kiujn ni sendas kun ^ci tiu enketo, ni ne povas informi pri ^ciuj detaloj de la tuta projekto DLT, kvankam ni scias, ke anka~u la lingvistikaj kaj informadikaj demandoj, kiuj ne rekte rilatas al Esperanto kaj la IL, interesas multajn el vi. Ni tial ^satus indiki al vi la ^cefajn fontojn por pli da detaloj pri DLT. Bonvolu tamen noti, ke tiuj aldonaj publika^joj ne necesas por respondi niajn ^ci-enketajn demandojn. La ^cefa publika^jo pri ^ciuj aspektoj de DLT estas la finraporto de la anta~ustuda fazo, verkita de la nuna projektestro kaj prezentita al la Komisiono de la E~uropa Komunumaro, kiu subvenciis la anta~ustudon: A. P. M. Witkam (1983): Distributed Language Translation. Feasibility study of a multilingual facility for videotex information networks. Utrecht: BSO, proks. 370 p. Tiu studo enhavas resumojn en la franca, germana, nederlanda kaj dana kaj estas a^cetebla de la libroservo de UEA. Estas ^ci tiu studo, kiun mi en la ^ci-kunaj tekstoj ofte nomas la "DLT- raporto". ^Gi ne enhavas resumon en Esperanto. Tia resumo tamen aperis kiel aparta artikolo: A. P. M. Witkam (1985): Distribuita lingvo-tradukado. En: Perkomputila_tekstoprilaboro. Red. Ilona Koutny. Budapest: Scienca Eldona Centro, p. 207-228 El la raporto de Witkam de 1983 Rdiger Eichholz ^cerpis esperantlingvan priskribon de la diferencoj inter Esperanto kaj la IL, kiu la~u sia amplekso similas al tiu, kiun ni sendas ^ci- kune, sed kiu do reprezentas la staton de 1983: Rdiger Eichholz (1985): Esperanto kiel interlingvo en ma^sina tradukado. En: Akademiaj_studoj_1985. Red. Rdiger Eichholz. Bailieboro: Esperanto Press, p. 219-241 Tiu artikolo anka~u estas havebla kiel aparta represa^jo. La plej nova stato de la IL-gramatiko kaj de la a~utomata traktado de la IL-sintakso estas raportita en la ^jus aperinta studo Klaus Schubert (1986): Syntactic_tree_structures_in_DLT. Utrecht: BSO, 211 p. kiu anka~u estas mendebla de UEA. ^Gi enhavas detalan argumentadon por la elekto de sintaksa teorio por a~utomata analizo de IL- frazoj. La principoj de la elektita teorio, la dependogramatiko, estas priskribitaj kaj aplikitaj al la IL. La dependogramatika analizo de la IL estas plejparte anka~u legebla kiel studo pri Esperanto. En la ^ci-kuna papero pri la diferencoj inter Esperanto kaj la IL ni evitis uzi la terminaron de ^ci tiu a~u de alia gramatika skolo, sed se interesas vin la apliko de nekutima gramatika teorio al nekutima tasko de Esperanto, vi eble trovos ion legindan en tiu raporto. PACKAGE 1, DOCUMENT 2 K^S, 4- 3-86 DIFERENCOJ INTER ESPERANTO KAJ LA IL ^Ci tiu kompila^jo priskribas la gramatikajn diferencojn inter Esperanto kaj la IL. Vi trovas en ^gi dike presitajn numerojn en angulaj parentezoj (ekz. [100]), kiujn ni disponigas por via komforto. Bonvolu uzi ilin la~upla^ce por referenci al iuj el la ekzemplaj frazoj en via respondoj. ^Ci tiujn numerojn parte anka~u uzas la demandoj en la ^ci-kuna enketilo. Kiel kutime en la lingvistiko, ni signas per asterisko vortojn a~u sintagmojn, kiuj malobservas la gramatikon, kiujn ni do nur montras kiel ekzemplon pri tio, kiel ne estu. Dubindajn formojn ni signas per anta~umetita demandosigno. La modifoj aperas ^ci-sekve en la sinsekvo de kreskantaj sintaksaj unuoj. 1. MORFOLOGIO 1.1. Kompleta aglutineco, morfemdividilo Esperanto estas aglutina lingvo. Tio singifas, ke en ^giaj vortoj la unuopaj morfemoj (="vortoj" la~u la zamenhofa termino) kombini^gas ne aliformante unu la alian. Esperanto tamen plenumas tiun kondi^con nur 99-procente: La karesaj sufiksoj ^cj kaj nj malobservas la aglutinecon kaj povas glui^gi al nekompleta morfemo. Pro tiu kombinregulo ili povas havi sian specialan strukturon: ili ne estas silabaj, ne enhavas vokalon. En la IL ni ne uzas tiujn du morfemojn, per kio la lingvo fari^gas komplete aglutina. Ni profitas ^gian aglutinecon kaj faciligas la analizon de vortoj, indikante la morfemlimojn. Por tio ni uzas la inversan apostrofon `. La vortoj en la IL do aspektas kiel en la unuaj jaroj de Esperanto, kiam oni uzis komojn inter la morfemoj. Uzante la morfemdividilon, ni evitas ambiguecon pro hazarda literkombino de la tipo koleg`o kol`eg`o kaj anka~u evitas, ke la gramatikaj morfemoj (vortklasidentigaj, kaza, nombra, tensaj ...) estu miksitaj kun samspecaj literkombinoj, kiuj ne havas ilian funkcion. Do ni povas facile distingi, ke uz`u estas imperativo de verbo, sed unu ne estas, a~u ke dik`a`j estas pluralo de adjektivo, dum kaj ne estas. Por vi`a komfort`o ni uz`as la morfem`divid`il`o`n en ^ci tiu enket`o nur, kiam ^gi neces`as pro klar`ec`o. 1.2. Unu arbitra morfemdivido ^Ciu etnolingva lingvisto, kiu senscie analizus Esperanton, trovus morfemon ki, kiu en korelativoj signas demandon (kaj simile ^ci, i, neni, ti). En Esperanto ni tamen kutime ne metas morfemlimon inter la komenco kaj la fino de la korelativoj, ^car ni deziras ne nur dividi vortojn en morfemojn, sed prefere en unusencajn kaj unufunkciajn morfemojn. Do, ^car *ki`u ne estas imperativo, ^gi nur povas esti kiu. (Kp. Zamenhof: Lingva Respondo 99B.) En la IL ni agas same, sed etendis tiun principon al tiuj du vicoj el la tabelo, kiujn PIV ja konsideras dumorfemaj, nome kio kaj kia, kiujn ni do anka~u konsideras unumorfemaj. ^Ci tiu decido ekestis iom pro te^hnika konveno. ^Gi ne implicas, ke la paraleleco de morfemoj, kiun ni trovas en PIV (ki` apud kiu; ^giaj a~utoroj parolas pri radikoj), estus malaperinta en la IL. Fakte anka~u en la IL necesas la nuda radiko kiel morfemo, ekzemple por formi neni`ig`i. 1.3. Afiksigo de esperantaj vortoj -ajn La postmetitan ajn de Esperanto ni en la IL ligas la la koncerna vorto per ligostreko. Paralele povas, samkiel en Esperanto, ekzisti la radiko ajn`. ^ci- Kontra~ue al la reguloj en Esperanto, ni ligas ^ci al la ti-vorto per ligostreko: ^ci-tiu. Tio estas eta ^san^go kompare al tio, kion Witkam skribis en 1983: Li ankora~u metis la afikson post la pronomo: *tiu-^ci. ^San^ginte tiun sinsekvon ni nun agas same, kiel oni faras kaj en Esperanto kaj en la IL, kiam ^ci kombini^gas kun ekstertabela vorto, ekz. ^ci-kune. -do ^Cie oni trovas la faman tabelon de korelativoj. Tre malofte oni tamen trovas indikon pri tio, ke la vico de ki-vortoj en Esperanto havas du sufi^ce malsamajn funkciojn: Ili povas esti a~u demandaj a~u rilativaj. En multaj etnolingvaj lernolibroj kaj vortaroj oni do devus doni du tradukojn. En la IL ni distingas tiujn du funkciojn per aparta afikso: kiu estas nur rilativa pronomo, kiu-do estas nur demanda Tio distingas jam forme la du eblajn signifojn de la esperanta sintagmo la_demando,_kiu_venos [1], kiuj estas 'la venonta demando' respektive 'la demando pri tio kiu [persono, a^jo] venos'. iam-, ie- Prepozicioj ofte havas sufi^ce malklaran signifon, kio interalie igas preska~u malsukcesivaj ^ciujn klopodojn traduki prepoziciojn sen scio pri la vortoj, kiuj regas la prepozicion kaj estas regataj de ^gi. Por povi almena~u iom fajnigi la sistemon helpe al malpli problema traduklaboro, ni per apartaj prefiksoj signas du grandajn signifogrupojn de prepozicioj, nome la tempajn kaj la lokajn. Lokaj ^ci-sence estas kaj la state lokaj kaj la direkte lokaj. Do, el la esperanta en fari^gas en la IL: [2] iam-en_la_venonta_jaro [3] esti_ie-en_Nederlando [4] sendi_ie-en_la_kosmon [5] en_tiu_signifo 1.4. Novaj morfemoj `i^c` Oni en Esperantujo iom diskutas pri la demando, ^cu vorto, kiu signifas personon kaj ne enhavas la morfemon in, nepre signifas viron (ekz. sekretario), a~u ^cu ^gi estas nemarkita rilate sekson. Por la IL ni simetriigis tion, enkondukante la morfemon i^c por eksplicite viraj vivantoj, tiel ke vorto kun nek in nek i^c nepre estas nemarkita. `b En la DLT-raporto de Witkam de 1983 estas anta~uvidita la morfemo `b kiel indikilo de baza numeralo, esprimita per ciferoj: 'dudek kvin' do estus '25'`b, dum 'dudekkvina' estus '25'`a. (Rimarku la diferencon inter la apostrofoj, kiuj enkadrigas la ciferojn, kaj la morfemdividilo.) Ni mem dubas, ^cu efektive uzi ^ci tiun morfemon, kiu lezas la principon de lingvaj (prononceblaj) rimedoj por analizebligi la IL-on. 1.5. Deklinacio unu En Esperanto, iom strange, la vorto unu ne povas ricevi kazan morfemon (*unun), sed ja nombran (unuj), kaj oni iom hezitas ^cu do eblu ?unujn. Por la IL ni kompletigis tiun skemon, deklinaciante unu anka~u kaze: unu`n. Ni deklinacias la aliajn bazajn numeralojn nek kaze nek nombre. (Milion`o kaj similaj vortoj en sintaksa klasifo estas ne numeraloj, sed substantivoj, kiujn ni kompreneble ja deklinacias. Ordaj nombrovortoj [tri`a] en sintaksa klasifo estas ne numeraloj sed adjektivoj kaj deklinacieblaj kiel tiaj.) Anka~u la IL-krea^jo lo nun estas deklinaciebla, kontra~ue al la unua difino de Witkam en la DLT-raporto (1983). Vidu 3.1. sube. 1.6. Konjugacio Ne miru trovi ^ci tie sub la rubriko "Morfologio" la paradigmojn de la verbo. En la IL ni uzas nur sintezajn (unuvortajn) verbformojn, per kio la problemo fari^gis tute morfologia kaj ne plu temas pri kmombinado de vortoj, do ne plu estas sintaksa. Pasivo Esperanto havas sistemon de vo^coformoj (aktivaj kaj pasivaj), kiu estas pli fajna ol tiu de la gepatraj lingvoj de la plejmulto de la esperantistoj. Kiu volas korekte uzi la esperantajn participojn (kaj la pli ofte uzataj el ili estas la pasivaj), devas do fari decidojn, kiuj anstata~uas kaj ofte plidetaligas tiujn decidojn, kiujn li/^si kutimas el sia gepatra lingvo. ^Ci tiu fajneco de la esperanta sistemo estas la~u mia kompreno unu el la esencaj ka~uzoj, pro kiuj esti^gis la tuta ata/ita-problemo. Por la IL oni jam en la anta~ustuda fazo decidis eviti devi fari ata/ita-decidon ^ciufoje, kiam oni tradukas verbon el iu fonta lingvo al la IL. Estis decidite, ne esprimi en la pasivaj verboformoj la distingon inter fini^ginta, da~uranta kaj okazonta ago. Por tiu celo estis enkondukita la morfemo `ajt`. Tio havas du konsekvencojn: Unue, la pasivaj formoj de la IL do ne faras tiun fazodiferencon, kiun Esperanto ja faras. Due, la IL-formoj estas sintezaj, unuvortaj, anka~u por la pasivo. La IL do havas la pasivajn formojn [6] skrib`ajt`i [7] skrib`ajt`as [8] skrib`ajt`is [9] skrib`ajt`os [10] skrib`ajt`us [11] skrib`ajt`u Per tio ne malaperas la kutimaj esperantaj morfemoj de la pasivaj participoj at, it kaj ot, sed ili funkcias nur kiel normalaj adjektivoj. Do ekzemple la_muro_estas_farbita [12] = 'la muro portas farbon, ^gi ne estas nuda betono'. Tensoj En la DLT-raporto de 1983 Witkam difinis, ke la verboj en la IL provizore havu nur tri tensojn, signitajn per la morfemoj `is, `as kaj `os. (Ili krome havas la infinitivon, `i, la imperativon, `u, kaj la kondicionalon, `us, pri kiuj ^ci tie tamen ne temas.) Ni anta~uvidas eventualan etendon de tiu sistemo, sed tiu etendo ne funkcios kiel en Esperanto per plurvortaj (analizaj) tensformoj, sed per unuvortaj (sintezaj). Do ni havos formojn, kiaj ja ekzistas jam en Esperanto ^ce iuj parolantoj kaj verkantoj: [13] man^g`int`as [14] man^g`ont`is ... Bonvolu noti, ke ^ci tiu etendo de la verboparadigmo en la IL ne nepre okazos. Ni ankora~u ne decidis pri ^gi. Sed ni volonte ekscius vian opinion. Alternativo estus ekzemple esprimi aldonajn fazosignifojn per adverboj (mi_^jus_man^gis [15]) a~u fazoverboj (mi_finis_man^gi [16]). Interesa demando krome estas, kio okazos pri la pasivo, se ni ja realigos la etendon. Foriginte la pasivajn participojn el sia participa funkcio, ni teorie devus kombini jene: [17] man^g`ajt`int`as [18] man^g`ajt`ont`is ... Sed tio ja estus ekzakte tio, kion ni jam nun povas esprimi en Esperanto, ^cu? Komparu IL man^g`ajt`int`as [17] E-o man^gitas [19] = estas man^gita [20] IL man^g`ajt`ont`is [18] E-o man^gotis [21] = estis man^gota [22] ... Tamen, e^c se ^ci tiuj strangaj formoj ja esprimas tion, kion Esperanto jam nun esprimas, tamen la IL aldone do havas la nemarkitajn formojn man^g`ajt`as k.s. ^Cu tio estas dezirinda gajno? 1.7. Vortgramatiko Unu el la plej kutimaj varbargumentoj por Esperanto estas la fakto, "ke oni ne bezonas lerni tiel multe da vortoj", ^car Esperanto tiel produktive kombinas siajn radikojn por formi novajn vortojn. ^Ci tiu eco kompreneble devas esti utiligata anka~u en komputa analizo de la IL. ^Gi estas unu el la plusoj de Esperanto en ^ci tiu rilato. Ni sekve bezonas gramatikan priskribon pri la interna strukturo de vorto, vortgramatikon do, kiu ampleksas vortsintakson kaj vortsemantikon. ^Ci tiuj problemoj kutime aperas sub la rubriko vortfarado. La IL ne multe diferencos de Esperanto sur la vortgramatika tereno, sed ni, almena~u eksperimente, planas en iuj kazoj igi la strukturon de vortoj pli klara ol ^gi estas en Esperanto. Ni en tio intencas uzi ^cefe rimedojn, kiujn Esperanto jam jen kaj jen en ekstreme malklaraj kazoj uzas, kaj kiujn ni do ^generaligos por kazoj, kiuj nur por homa lingvouzanto estas evidentaj, sed kie komputa analizo povas esti plifaciligita per eksplicitigaj morfemoj. Kelkajn el tiuj rimedoj ni ^satus jam nun ekspozicii al via kritiko: polic`protekt`ad`o [23] ^Cu tio signifas, ke iu protektas la policon [a], a~u ke la polico protektas iun [b]? Eblaj evidentigoj estus: [a] [b] polic`protekt`ad`o [23] [24] far`polic`protekt`ad`o a~u polic`o`n`protekt`ad`o [25] [23] polic`protekt`ad`o a~u polic`o`n`protekt`ad`o [25] [24] far`polic`protekt`ad`o po^s`brul`ig`il`o [26] Tio povus fari^gi en`po^s`brul`ig`il`o [27] kontraste al *po^s`o`n`brul`ig`il`o, [28] a~u ^gi povus fari^gi po^s`io`n`brul`ig`il`o [29] a~u en`po^s`io`n`brul`ig`il`o [30] Kiel esprimi la koncepton 'bovinoj, kiujn oni bredas pro la lakto, ne unuavice pro la viando'? lakt`o`bov`in`o`j [31] melk`o`bov`in`o`j [32] melk`ajt`o`bov`in`o`j [33] ^Cu ekzistas klara gramatika regulo, la~u kiu oni povas decidi, ^cu nit`ma^sin`o [34] nitas a~u produktas nitojn? 2. VORTPROVIZO Bonvolu noti, ke ^ci tiu enketo temas plejparte pri la sintaksa, do pri la forma flanko de la IL. ^Ci tial jen temas ^cefe pri ^san^goj en la vortprovizo, kiuj rilatas la sintaksaj funkcioj a~u kiuj permesas tre krudajn semantikajn distingojn en funkcia maniero. ^Ci tie ne temas pri la lavango da vortoj kreata ^cefe por provizi sufi^ce detalan kaj precizan fakan terminaron. 2.1. Novaj vortoj, jam uzataj en Esperanto far En la IL la aganton de pasiva verbo a~u deverba adjektivo a~u substantivo regas la prepozicio far, kiun ja iuj anka~u uzas en Esperanto. En norma Esperanto ^gi respondus al 'fare de'. aliel En Esperanto oni emas enkonduki vortojn kun la radiko ali en la tabelon de korelativoj. La kontra~uantoj atentigas, ke per tio oni devus al alie doni la signifon 'aliloke', dum ^gi jam signifas 'alimaniere'. En la IL ni konsekvence enkondukis ali en la tabelon. Pro la morfemdivido, klarigita supre en 1.2., en la IL ne esti^gas neregula^joj per tio. En la IL do alie signifas 'aliloke', dum la morfemo ali` (de kiu ne estas formitaj la tabelvortoj kun ali) permesas la vortojn ali`e 'alimaniere' kaj ali`u, kiu, se oni volas ^gin uzi, konsekvence estas la imperativo de la verbo ali`i. 2.2. Vortoj kreitaj por la IL La vortoj, kiujn ni ^ci tie nomas kreitaj por la IL, efektive ne estas inventoj de iuj kunlaborantoj de DLT. Ili plejparte aperas en la DLT-raporto de 1983 de Witkam, kiu ^cerpis ilin el reformprojektoj por Esperanto. Iuj el ili estas priskribitaj a~u e^c proponitaj en PIV kaj PAG. Se ni tamen ^ci tie listigas ilin aparte de tiuj sub 2.1., ni faras tion pensante, ke la ^ci-tieaj ne atingis e^c nur iom vastan uzadon. La novaj vortoj, pri kiuj ^ci tie temas, do estas funkcivortoj, t.e. vortoj, kiuj staras sen unu el la identigaj morfemoj de la kvar produktivaj vortklasoj (verbo, substantivo, adjektivo, adverbo). En la IL-on estis enkondukitaj la jenaj: artikolo: le nepersona pronomo: lo personaj pronomoj: hi, ihi, i^si prepozicioj: pe, kroma~u adverboj: estiel, ^je konjunkcioj: a~unome, ka~u, dum-kiel (Kompreneble dum-kiel konsistas el ekzistantaj vortoj, sed ja kun neevidenta signifo.) Pri la signifoj kaj funkcioj de tiuj novaj vortoj, kiuj estis enkondukitaj por rearan^gi la sintaksajn funkciojn de la IL kompare al Esperanto, bonvolu legi en 3. Ni klarigas jam ^ci tie tiujn novajn vortojn, kiuj servas nur por semantika diferencigo. Pronomoj En la Esperanto de la plej multaj uzantoj la triapersona pronomo por viro, tute la~u la kutimoj de multaj etnaj lingvoj, samtempe funkcias kiel sekse nemarkita pronomo, dum tiu por virino eksplicite signas nur inojn. Paralele al la decido rilate la morfemojn `in` kaj `i^c` (kp. 1.4.) ni simetriigis la sistemon de la personaj pronomoj por la IL, tiel ke nun ^gi estas: mi 'la parolanto' ni 'la parolanto kaj aliaj' vi 'unu a~u pluraj alparolato(j)' li 'priparolata persono' ili 'pluraj priparolataj ^gi 'priparolata objekto' personoj a~u objektoj' hi 'vira priparolato' ihi 'pluraj viraj priparolatoj' ^si 'virina priparolato' i^si 'pluraj virinaj priparolatoj' Notu, ke ni ne uzas la pronomon ci. Prepozicio La esperanta krom en la IL aperas en diferencigita formo kiel a~u krom 'escepte de' kaj kroma~u 'aldone al' (t.e. signifoj 1 kaj 2 en PIV). Adverboj Ni enkondukis la adverbon estiel paralele al kiel, tiel ke la esperanta kiel povas traduki^gi al la IL a~u per kiel 'la~u la maniero de' a~u per estiel 'estante'. Komparu tiujn du signifojn en la esperanta frazo [35] Li mortis kiel krimulo. Konjunkcioj La nova konjunkcio ka~u diferencigas la esperantan kaj, dum a~unome diferencigas a~u. Amba~u diferencigoj bazi^gas sur distingo de la refera funkcio de la konjunkcie ligitaj vortoj (a~u sintagmoj a~u propozicioj). En la IL, do, kaj kaj a~u ligas vortojn, kiuj referas al du malsamaj objektoj (a~u fenomenoj), dum ka~u kaj a~unome ligas malsamajn vortojn por la sama objekto. Ekzemple: [36] bona_kolego_kaj_amiko (du personoj, la adjektivo nur rilatas al kolego) [37] bona_kolego_ka~u_amiko (unu persono) [38] uzu_nitrogenon_a~u_hidrogenon (du malsamaj substancoj) [39] uzu_nitrogenon_a~unome_azoton (du nomoj por la sama substanco) 3. SINTAKSO 3.1. Vortklasoj En la IL ni distingas dek vortklasojn, tute la~u la klasika divido. Se ^car ne ekzistas la klasika klasifo, sed multaj ne tute koincidaj, tamen necesas kelkaj klarigoj. Esperanto, samkiel la IL, havas kvar produktivajn vortklasojn (verbo, substantivo, adjektivo, adverbo), kies membroj estas facile rekoneblaj per identigaj morfemoj (fakte ja ekzistas anka~u neproduktiva subklaso kaj de la adjektivoj, kaj de la adverboj). La ceterajn vortojn, la funkciajn vortojn, kiel oni ofte nomas ilin, ni klasas la~u distribuo, do, alivorte, la~u sintaksa funkcio. (Anka~u la vortoj el la kvar produktivaj grupoj teorie ricevis sian identigan morfemon la~u tiu kriterio, sed ^car tio do jam okazis, ja estas pli facile nun simple uzi tiun morfemon kiel klaskriterion.) Kontraste al la cirkonstancoj en Esperanto ni por la IL evitis havi vortojn, kiuj funkcias en pluraj vortklasoj. En PIV oni trovas aron da ili. Por unuklasigi ilin, ni ^san^gis iliajn sintaksajn funkciojn. ^Ci tiuj alineoj temas pri tiuj vortoj kun ^san^gita funkcio kaj pri la funkcio de la novkreitaj vortoj (kp. 2.1.). Pronomoj La vorto lo estis enkondukita de Witkam en 1983 kiel unu el la du novaj artikoloj. (Pri la alia, le, vidu ^ci-sube.) ^Gi enkondukas atributon, kiu en Esperanto dependas de nenio, kaj por kiu anka~u ne estas trovebla reganto ie en apuda propozicio. Do oni uzas en la IL lo en frazoj kiel [40] Lo_unua, kion ni povas fari, estas esploro. [41] Lo plej bona en ^ci-tiu lando estas, ... Sed ne kiam temas pri elipso, kiel en: [42] ^Ci-tiu kalkulilo estas la plej malgranda, kiun mi iam vidis. kie estas konjekteble, ke temas pri la plej malgranda_kalkulilo. Lo anka~u servas kiel subjekto de tiuj verboj, kiuj en Esperanto ne havas subjekton (la veteroverboj k.a.). Studante la distribuon de tiu vorto lo ni dume tamen rimarkis, ke ^gi kondutas ekzakte kiel pronomo el la korelativa vico tio ... Kaj ^car ^gi hazarde kaj praktike anka~u fini^gas per la sama vokalo, ni do decidis igi ^gin pronomo, kio faciligas la analizan laboron per tio, ke lo, estante pronomo, fari^gis samkiel tio deklinaciebla. Ni do havas lo`n, kaj (kun la sama semantika never^sajneco kiun havas la esperanta tioj) lo`j kaj lo`j`n. Cetere en Esperanto la vorto lo ne estas tute nova, kvankam ^gi tie havas alian funkcion. Oni trovas en PIV lo kiel interjekcion, dum la a~utoroj de PAG listigas ^gin kiel interjekcion (iom perforte kreitan, ^sajnas, por povi prononci ha_lo kun akcento sur la o), aldonante, iom mistere, ke ^gi estas la substantiva formo de la artikolo la. Pri tiu vorto en la IL ne temas. En Esperanto, la~u PIV, amba~u estas kaj pronomo kaj adjektivo, tiel estante unu el du nedeklinacieblaj adjektivoj de Esperanto. (La alia estas ^ci, la~u PIV nur en poezia uzo.) ^Car unue tiu nedeklinaciebleco ^sajnas iom neesperanta escepto, kaj ^car due amba~u anka~u distribue montras sufi^ce specialan konduton, ni difinis, ke en la IL ^gi estu nur pronomo. La pronomoj ^ciukaze estas iom individue traktendaj, ^car ili tute ne kondutas ^ciudetale same (ekzemple la personaj kaj la indikaj ...). Artikolo La speciala artikolo le estis enkondukita ne kiel vera artikolo, sed kiel signo de komenco por tiaj substantivaj sintagmoj kun atributo, kiuj bezonas tian signon, sed ne havas ^gin en la formo de iu el tiuj determiniloj, kiuj povas aperi nur komence de sintagmo (ekz. la, tiu, mia). Ekzemplo: [43] La flughaveno posedas ok elektrajn le pasa^gerojn portantajn veturilojn. kie ne temas pri 'elektraj pasa^geroj'. Adverboj Ni enkondukis en la IL-on la adverbon ^je (samkiel mem metendan post ^gia reganto), kiu emfazas tion, post kio ^gi aperas. (Kp. 3.4.) Ni konsideras en la IL la vorton po adverbo, dependanta de numeralo. Tiel ^gi perdas ^cian influon al la kazo de la numeralo kaj la vortoj, kiuj estas ligitaj al ^gi. Tio esence ne estas nur praktika decido por la IL, sed ^sajnas al mi speguli la plej kutiman faktan uzon en Esperanto. La vorto apena~u, kiun PIV konsideras adverbo kaj subjunkcio, ni uzas en la IL nur kiel adverbon. En la IL ni ne uzas la apostrofan formon dank'. (Nek apostrofitajn substantivojn a~u artikolojn.) Prepozicioj La vortoj dum, ^gis kaj la~u, kiuj la~u PIV estas kaj prepozicioj kaj subjunkcioj (^ce la~u PIV konsilas eviti la subjunkcian funkcion), en la IL estas nur prepozicioj. Same en la IL estas nur prepozicioj la vortoj anta~u, malgra~u kaj anstata~u, kiuj la~u PIV estas kaj prepozicioj kaj partoj de kunmentitaj subjunkcioj, sen ke PIV klare diras, ^cu a~u ne ili, rolante kiel tia parto, estas prepozicioj. Krome kvankam estas prepozicio (en PIV subjunkcio), kaj anka~u kvaza~u (en PIV subjunkcio/adverbo/ "partikulo"). Da estas konsiderata prepozicio, samkiel en Esperanto. Tion mi mencias, ^car Witkam en 1983 difinis, ke ^gi ne estu tio, sed ero de kunmetita determinilo. Li tion faris pro ^gia speciala, por la IL enkondukita, kaza rego (kp. 3.2.). Montri^gis tamen, ke tian kazan regon krom da havas kaj la lokaj prepozicioj (kvankam ^ce ili la akuzativo signifas ion alian) kaj la prepozicioj de kaj je (tio estas IL-speciala^jo, kp. 3.2.). Do da ne estas tiel speciala, kiel ^sajnis. ^Gi povas bone adapti^gi al la regaj reguloj por tiuj aliaj dukazaj prepozicioj. Vidu pri prepozicioj cetere 1.3. Konjunkcioj En Esperanto PIV kaj PAG distingas konjunkciojn kaj subjunkciojn. Ni ne faras tion en la IL, sed tio en si mem estas pure arbitra kaj fakte iom te^hnika decido. Ni kompreneble ja distingas kunordigantajn kaj subordigantajn konjunkciojn. ^Sajnas tamen, ke la membroj de tiuj du grupoj anka~u inter si sufi^ce diferencas la~u distribua konduto, tiel ke estas same efike meti ilin ^ciujn en unu grupon kaj apliki regulojn jen al iuj el tiu grupo, jen al aliaj. Malgra~u ^ci tiu decido pri grupigo, ni ja strebis atingi pli da klareco rilate la funkcion de la konjunkcioj kaj klopodis distingi la kunordigan kaj la subordigan funkciojn pli ol tion faras Esperanto. Ni tial difinis, ke ^car, kiu en PIV estas kaj konjunkcio kaj subjunkcio, havu en la IL nur kunordigan funkcion, dum ^gi povas akiri subordigan, kombini^gante kun la konjunkcio ke (kp. la alineon "subordigo" tuj ^ci-sube). Subordigo La ^ci-supraj alineoj pri adverboj, prepozicioj kaj konjunkcioj lasas unu demandon nerespondita. En ^ciuj tri alineoj ni priskribas la nuligon de la subordiga funkcio de aro da vortoj. Kiel do subordigi en la IL? Kompreneble la IL ja bezonas subordigilojn. Kvankam en ilia kazo ne temas pri aparta vortklaso, ni tamen solvu la enigmon ^ci tie. La IL ja havas ankora~u kelkajn subordigajn konjunkciojn, nome ke, ol, se, sed kaj la novkreitan IL-vorton dum-kiel. Sed apud tio, la IL disponas pri granda nombro da vortoj, kiuj povas regi la ^cefan subordigilon, ke, kaj kun ^gi formi tion, kion PIV nomas "kunmetita subjunkcio". Tio tute sekvas la modelon de Esperanto, ekz. por_ke, sen_ke, kondi^ce_ke. En la IL ni tamen regule uzas ^ciam nur ke en tiu funkcio, dum Esperanto uzas anka~u ol, kiam kaj aliajn vortojn. Do subordigan funkcion havas en la IL la jenaj vortparoj: Prepozicio + ke: anta~u ke anstata~u ke dum ke ^gis ke krom ke kroma~u ke kvankam ke kvaza~u_ke la~u ke malgra~u ke per ke por ke post ke pro ke sen ke Kunordiga konjunkcio + ke: ^car_ke Adverbo + ke: apena~u_ke tial_ke tiel_ke dank`e_ke help`e_ke spit`e_ke ... ^Ci tiu lasta grupo, kies temas pri kombino de produktiva vortklaso kun la konjunkcio ke, jam montras, ke principe ne temas pri listigo de limigita nombro da subordigaj vortparoj, sed pri malferma, produktiva subordigilaro. Oni do devas priskribi ^ci tion kiel kombinregulon inter adverboj kaj ke. Kiel oni vidas, la rolo de ol estis limigita per etendo de tiu de ke. Ol anka~u en la IL plufunkcias kiel konjunkcio, liganta la komparata^jon al komparativa sintagmo (Li_estas_pli_ri^ca_ol_mi [44]). 3.2. Rego Multaj vortoj havas la kapablon regi aliajn vortojn. "Regi" signifas ^ci tie forme influi alian vorton. Povas temi pri du iom malsamaj specoj de rego. Unue, reganta vorto povas postuli vorton de difinita vortklaso a~u sintagmon de difinita formo. Due, reganta vorto povas postuli vorton de difinita formo (kazo, nombro). Pri la dua el tiuj regotipoj temu unue. Prepozicioj En Esperanto la lokaj prepozicioj povas regi kaj nominativon kaj akuzativon, tiel distingante statan de direkta signifo. En la IL, tiun duoblan kazan regon krome ricevis tri aliaj prepozicioj, da, de kaj je. Ili ricevis tiun eblecon pro sufi^ce malsamaj ka~uzoj. da Da povas esti regata de adverbo. En tiu kazo en Esperanto mankas la forma indiko de kazo, tiel ke subjekto kaj objekto estas malfacile distingeblaj: [45] E-o Sur la strato ku^sas multe da sablo. [subjekto] [46] E-o Ni a^cetis multe da sablo. [objekto] ^Car la IL konservis la regulon de Esperanto, la~u kiu la akuzativo ^ce adverbo havas direktan signifon, ne eblas doni al la vorto mult`e en la IL-traduko de la dua frazo la akuzativan `n por signi, ke ^gi estas objekto. Ni tial decidis ^sovi la akuzativon en la duan parton de la sintagmo (en la prepozicia^jon do): IL Ni a^cetis multe da sablon. Tio implicas, ke da povas regi akuzativon. Oni povus pensi, ke el kondutas sufi^ce simile al da. Tamen ^gi ne dependas de adverboj, sed de adjektivoj, ^ce kiuj ja eblas signi la objektan rolon per akuzativo (kelkajn_el_niaj_klientoj). Iom problema restas la propozicioj, kie el dependas de numeralo alia ol unu (du_el_niaj_klientoj). de La plej ^sar^gita prepozicio de Esperanto havas aparte multajn funkciojn, el kiuj kelkaj estas forme distingeblaj. La aganton de la pasivo en la IL signas far, ne de. Alia ofta ^gia funkcio estas enkonduki la agaton (pacienton) de ago, kiu estas esprimita per substantivigita verbo (^cu kun a~u sen `ad`): [47] E-o La a^cetado de libroj fari^gis temporaba tasko. ^Ci tiun sufi^ce specialan kazon ni distingas de la aliaj de-aperoj donante al de la kapablon regi akuzativon. La motivo por tio estas, ke kiam la agon esprimas aktiva verbo, la agato (paciento) anka~u aperas en akuzativo, nome kiel objekto (a^ceti_librojn), do: [48] IL La a^cetado de librojn fari^gis temporaba tasko. je En Esperanto je origine havis "nedifinitan" signifon, sed per la uzado akiris kelkajn sufi^ce specifajn. Por la IL ni fiksis, ke ^gi havu nur tiujn specifajn funkciojn. Ili estas du kaj distingi^gas per la kazo de la regata prepozicia^jo. Kun nominativo je enkondukas indikon de tempopunkto en la formo de horo a~u dato, kun akuzativo ^gi enkondukas mezurindikon: [49] Je la dudeksepa de februaro ni venos. [50] Je la sesa matene ni alvenos. [51] Por tiu rakedolan^cado, du je na~udek metrojn altaj muntadoturoj estas necesaj. [52] La dua eldono estas je dudek guldenojn pli kosta ol la unua. La rolon de la "nedifinita signifo" transprenis en la IL la prepozicio pe. Akuzativo de direkto En Esperanto multaj vortoj povas regi akuzativon de direkto. En la IL tio nur eblas, kiam la direktindika vorto estas adverbo, sed ne, kiam ^gi estas alia deklinaciebla vorto (substantivo, adjektivo, pronomo). Do en la IL eblas [53] IL ^Gi_flugas_supren. sed ne [54] E-o ^Gi flugas Hamburgon. [55] E-o ? La flugo Hamburgon ... En la Il oni devas skribi [56] IL ^Gi flugas ie-al Hamburgo. [57] IL La flugo ie-al Hamburgo ... Rego de sintagmoj En Esperanto, predikativo de verbo havas la formon de adjektivo, kiam la subjekto de la sama verbo estas substantivo a~u pronomo, sed havas la formon de adverbo, kiam mankas subjekto a~u kiam la subjekto estas propozicio. En la IL la predikativo en ^ci ^ciuj kazoj havas la formon de adjektivo (tamen en la IL ne eblas frazo sen subjekto): [58] ^Gi estas granda. [59] La domo estas granda. [60] Tio estas granda. [61] Lo estas varma. [62] Ke vi venu al nia oficejo estas necesa. [63] Dormi estas necesa. Pri la jenaj demandoj, kiuj anka~u apartenas al la rubriko "rego de sintagmoj", ni ankora~u ne okupi^gis same detale, kiel pri la aliaj, supre traktitaj. ^Ci tial pri tiuj demandoj viaj ideoj, proponoj kaj kritikoj trafos nian gramatikofiksan laboron en aparte muldebla stato. Ofte infinitivaj sintagmoj rolas kiel dependantoj de alia, kutime finitiva, verbo. Estus interese studi, kiuj funkcioj efektive necesas, kaj kiuj eventuale nur kopias en alian formon tiun signifon, kiun jam esprimas `ad`o-substantivo a~u alia formulo. Do la jenaj frazoj estas diskutinstigoj. [64] Dormi estas necesa. [65] Dormi helpas la korpon resti sana. [66] Ni devas dormi. [67] Li lernis skii. [68] Li instruas skii. [69] Skii estas ^goji. [70] Li venis por skii. [71] Li parolis pri skii. Iuj el la verboj kun tri dependantoj (ekz. doni, diri) kutime esprimas la aganton per la subjekto, la agaton (pacienton) per la objekto kaj la profitanton (anka~u por ^ci tiu semantika rolo ekzistas aro da terminoj) per prepozicia komplemento. En Esperanto tiuj verboj povas, kiam la agato (paciento) ne estas esprimita, meti la profitanton en la objektan funkcion en la frazo. En la IL ni ne uzas tiun eblecon: [72] E-o ^Si instruas la danan lingvon al infanoj. [73] E-o ^Si instruas infanojn. [74] IL ^Si instruas la danan lingvon al infanoj. [75] IL ^Si instruas al infanoj. Aro da prepozicioj regas ke-propoziciojn (kp. anka~u 3.1.). ^Cu ili devus ^ciuj anka~u povi regi ^cu-propoziciojn? ^Cu do eblu [76] Ni ne parolis pri ^cu ni veturu ie-al Hamburgo. 3.3. Akordo En Esperanto eblas pluraj modeloj de komplika nombra akordo inter kunordigitaj atributoj kaj substantivoj, sed tiu ebleco ne estas ^ciam sentata kiel nepra regulo. Por la IL ni preskribis ^gin: [77] Ili lernas la danan kaj svedan lingvojn. [78] Ili rigardis multekostan kaj malmultekostan urbajn domojn. [79] Ili ne plu povis pagi la fiksitajn tre altajn interezon kaj repagon. 3.4. Vortordo Kiam oni konsideras temo de la sintakso ne nur frazojn, sed anka~u tekstojn, fari^gas interesa la demando pri la sinsekvo, en kiu la vortoj aperas en la frazo. Oni kutimas nomi tion vortordo, sed efektive en la plej multaj kazoj oni tamen ne parolas pri la pozicio de unuopaj vortoj, sed iom pli grandaj blokoj da vortoj kaj ties loko en la frazo. Do efektive temas pri la sinsekvo de sintagmoj a~u sintagmordo. En la anta~ustudo por DLT Witkam en 1983 fiksis sufi^ce striktan sintagmordon por la IL, kiu multe limigas la tiel nomatan tute liberan vortordon de Esperanto. (La afero anka~u en Esperanto ja estas pli komplika ol ke la priskribo "libera" sufi^cus.) Tiu strikta ordo helpas interalie por - distingi subjekton de predikativo (amba~u nominativaj), - certi, de kio dependas (al kio rilatas) libera adjekto (kiu povas esti adverba a~u prepozicia sintagmo, a~u subpropozicio), - certi pri la signifo de elipse kunordigitaj frazoj (kp. 3.5.). Aliflanke necesos por tradukado tekstgramatiko (kiun ni en DLT ankora~u ne ekprilaboris), kiu temas pri la reguloj la~u kiuj oni povas konstati, ^cu aro da frazoj formas koheran tekston a~u al kiu vorto rilatas pronomo kaj pri similaj problemoj. Tiu postulo, etendi la sferon de la gramatiko ^gis teksto, kaj ne limigi ^gin al frazo, implicos, ke ni devos - a~u enkonduki komplikajn konstruojn por anta~uentiri difinitajn sintagmojn en la komencan pozicion de la frazo (kp. la anglan, francan, svedan), - a~u liberigi la sitagmordon, por iugrade libere povi sinsekvigi la sintagmojn la~u ilia komunika rolo. La emfaza adverbo ^je servu por esprimi fortan emfazon; ^gi ne povas samtempe servi la komunikan frazostrukturon (el la konfuza terminaro de ^ci tiu ero de la gramatiko ni menciu: temo/remo, fundamento, topiko/komento). La dua ^ci-supre menciita ebleco estas proksimume tio, la~u kio reguli^gas la sintagmordo en bona, ne etnolingve influita Esperanto, dum la unuan eblecon devas uzi tiuj lingvoj, kies la sintaksaj funkcioj de vortoj estas signataj per la vortordo kaj ne, kiel en Esperanto, per morfemoj. Kio preferindas en la IL? 3.5. Elipso En la ^generala, eksteresperantuja sintaksa diskuto unu el la ^cefaj problemoj estas elipsaj frazoj. La vorto "elipso" aludas certan teorian koncepton pri tiuj frazoj, nome ke oni kredas kompreni ilin "remetante" iujn vortojn, kiujn oni imagas "ellasitaj". Tiu koncepto ne estas la sola ebla klarigo de tiuj frazoj kaj propozicioj, sed ^gi almena~u estas tre kutima. La ^cefa kaj ver^sajne plej ofta formo de elipso okazas en Esperanto en kunordigitaj frazoj, kie iuj sintagmoj estas komunaj elementoj de amba~u (a~u ^ciuj) kunordigita^joj. Interesa demando estas, kiuj el tiuj elipsoj ekzistu en la IL. Mi jen donas kelkajn iom eksperimente formulitajn frazojn. [80] Li alvenis kaj [] sidi^gis. [81] Li a^cetis [] kaj [] tuj denove vendis tiun libron. [82] Li a^cetis [] kaj vi donace ricevis la libron. [83] Li a^cetis la libron kaj vi [] la videokasedon. [84] Unuj elektis Markoson prezidanto kaj aliaj [] Akinon []. [85] La estraro elektis ^sin honora membro kaj la komitato [] []_revizoro. [86] Hodia~u ni estas en Hamburgo, sed morga~u [] jam [] en Stokholmo. [87] Oni multe verkis pri [] kaj pro la nova projekto. 4. SEMANTIKO La ^san^goj, faritaj en IL kompare al Esperanto ^cefe celas igi la strukturon de IL-tekstoj pli facile manipulebla. Ili do havas sintaksan ka~uzon. Tamen jen kaj jen (ekz. en 2.2.) okazis ^san^goj anka~u por distingi du signifojn de oftaj vortoj, do pro semantikaj ka~uzoj. Krom tio kompreneble la sintaksaj ^san^goj faritaj implicas por la koncernaj vortoj signifo^san^gon. ^Ci tie tamen necesas mencii ankora~u unu relative funkcian signifo^san^gon, kiun ni aplikis ^ce du tre oftaj kaj tre vastasignifaj verboj, povi kaj devi. Oni uzas ilin por esprimi aron da signifonuancoj, el kiuj ni por la IL nuligis la modalan nuancon. Do la frazo Ili_nun_devas_jam_esti_ie-en_Romo [88] en la IL ne povas signifi 'mi forte supozas, ke ili nun estas en Romo', sed nur ekzemple 'ili nun estu en Romo (sed pro trajnmalfruo ankora~u ne alvenis)'. La modalan funkcion plenumas tiuradikaj adverboj, kiuj aperas kun aparta komo, kiu evidentigas ilian rolon, en difinita pozicio en la frazo, do 'mi forte supozas, ke ili nun estas en Romo' estas en la IL Deve,_ili_nun_jam_estas_ie- en_Romo [89]. Tiun modalan funkcion ne nur povas havi la du adverboj, kiuj anstata~uas esperantajn verbojn, pove kaj deve, sed anka~u aro da aliaj, nome eble, certe, evidente, honeste, konfidence, kompreneble, miaopinie, niaopinie, prave, sa^ge, serioze, sincere, supozeble, teorie, ver^sajne. 5. RESUMO DE LA DIFERENCOJ La vortoj, ^ce kiuj evidenti^gas diferencoj inter la IL kaj Esperanto jen aperas en alfabeta sinsekvo. Ni indikas ^ce la esperantaj vortoj la vortklaso(j)n la~u PIV. PIV ofte aldone klasas la radikojn kiel prefikson a~u vorteron. Tiujn kategoriojn ni ^ci tie ne citas. {B}Esperanto{N} {B}PIV{N} {B}IL{N} ajn adverba -----> -ajn sufikso (t.e. neniam memstara partikulo vorto, sed ja radiko de kiu eblas derivi vortojn) amba~u adjektivo -----> amba~u pronomo pronomo --| anstata~u prepozicio -----> anstata~u prepozicio subjunkcio -----> anstata~u_ke prepozicio reganta subordigan konjunkcion anta~u prepozicio -----> anta~u prepozicio (anta~u krome havas la parto de kun- signifodiferencigon, ilustritan metita sub- per en) junkcio -----> anta~u_ke prepozicio reganta subordigan konjunkcion (^ci tio ne vere estas vortklas^san^go kompare al PIV) anta~u_ol -----> anta~u_ke apena~u adverbo -----> apena~u adverbo subjunkcio -----> apena~u_ke adverbo reganta subordigan konjunkcion at, it, ot indikiloj -----> at, it, ot indikiloj de deverbaj adjektivoj de pasivaj |---> ajt indikilo de pasivo participoj a~u konjunkcio -----> a~u konjunkcio (liganta vortojn kiuj | referas al malsamaj fenomenoj) |---> a~unome konjunkcio (liganta vortojn kiuj referas al la sama fenomeno) ^car konjunkcio -----> ^car konjunkcio subjunkcio -----> ^car_ke kunordiga konjunkcio reganta subordigan ^ci adverbo -----> ^ci- prefikso (t.e. neniam memstara adjektivo vorto) da prepozicio -----> da prepozicio reganta nominativon a~u reganta akuzativon nominativon dank'_al, danke_al -----> dank`e_ke de prepozicio -----> de prepozicio reganta nominativon a~u reganta akuzativon nominativon {B}Esperanto{N} {B}PIV{N} {B}IL{N} do konjunkcio -----> do adverbo (kiu ligas propoziciojn) adverbo -----> do adverbo |---> -do sufikso, kiu distingas demandajn de rilativaj pronomoj (notu, ke la esperanta do anka~u povas funkcii ^ci tiel, kvankam kiel memstara vorto) dum prepozicio -----> dum prepozicio subjunkcio -----> dum_ke prepozicio reganta subordigan | konjunkcion (tempa signifo) |---> dum-kiel subordiga konjunkcio (signifo de kontrasto a~u kontra~uo) en prepozicio -----> en prepozicio (nek tempa nek loka | signifo) Same por ^ciuj lokaj |---> iam-en prepozicio (tempa signifo) a~u tempaj prepozicioj. |---> ie-en prepozicio (loka signifo) estiel partikulo : vidu ^ce kiel (neologismo) ^gis prepozicio -----> ^gis prepozicio subjunkcio -----> ^gis_ke prepozicio reganta subordigan konjunkcion helpe_de -----> help`e_ke ili pronomo -----> ili pronomo (objektoj a~u personoj, | nemarkita rilate sekson) |---> ihi pronomo (eksplicite vira) |---> i^si pronomo (eksplicite ina) je prepozicio -----> je prepozicio reganta nominativon reganta | (tempoindiko) a~u akuzativon nominativon | (mezuro) |-> pe prepozicio (nedifinita signifo) kaj konjunkcio -----> kaj konjunkcio (liganta vortojn kiuj | referas al malsamaj fenomenoj) |---> ka~u konjunkcio (liganta vortojn kiuj referas al la sama fenomeno) kiel adverbo -----> kiel adverbo (vidu krome ^ce do) subjunkcio -----> kiel adverbo (kiu enkondukas subpropozicion) partikulo -----> estiel adverbo kiu --> kiu-do : vidu ^ce do krom prepozicio -----> krom prepozicio (PIV signifo 1) |---> kroma~u prepozicio (PIV signifo 2) kvankam subjunkcio -----> kvankam_ke prepozicio reganta subordigan konjunkcion kvaza~u kvaza~u prepozicio subjunkcio -----> kvaza~u_ke prepozicio reganta subordigan konjunkcion partikulo -----> kvaza~u_kiel prepozicio reganta subordigan adverbon adverbo -----> kvaza~u`e adverbo {B}Esperanto{N} {B}PIV{N} {B}IL{N} la~u prepozicio -----> la~u prepozicio subjunkcio -----> la~u_ke prepozicio reganta subordigan (malreko- konjunkcion mendita uzo) li pronomo -----> li pronomo (nemarkita rilate sekson) |---> hi pronomo (eksplicite vira) malgra~u prepozicio -----> malgra~u prepozicio parto de kun- metita sub- junkcio -----> malgra~u_ke prepozicio reganta subordigan konjunkcion (^ci tio ne vere estas vortklas^san^go kompare al PIV) per_tio_ke -----> per_ke |---> per_tio_ke po prepozicio -----> po adverbo post_kiam -----> post_ke pro_tio_ke -----> pro_ke paralele al por_ke, kiu ekzistas en | Esperanto kaj la IL |---> pro_tio_ke spite_al -----> spit`e_ke ulo -----> ul`o nemarkita rilate sekson |---> ul`i^c`o eksplicite vira ulo unu, unuj, ?unujn -----> unu, unu`n, unu`j, unu`j`n 1 -----> '1'`b - lo pronomo (sen esperanta modelo) - le artikolo (sen esperanta modelo) - ^je adverbo (sen esperanta modelo)